Ideoj kaj konceptoj


ideoj_konceptoj.mp3 Listen on Posterous

Jam pli ol 300 sonartikoloj estas nun disponeblaj en la Esperanta Retradio. Tio jam estas bela kvanto aŭ - en minutoj de produktitaj programoj - ĉirkaŭ 1200, tio estas 20 horoj da programo. Laŭkvante tio eble ne ŝajnas multe, sed la defio estas ĉiutage pritrakti novan temon.

Unue necesas havi ideon kaj trovi la temon kaj due necesas kolekti la informojn por verki tekston. Kaj ĝuste tiu ĉiutaga trovado de temo estas la plej malfacila tasko. Ja ne povas esti iu ajn temo: Ĝi devas esti sufiĉe interesa por altiri atenton de la geaŭskultantoj kaj ĝi devas esti laŭeble pozitiva por krei bonan senton. Tiu bona sento estas esenca ĉar ĝi transiras al la sento pri la lingvo. Se la temo vekas simpation, tiu simpatio restas ankaŭ por la lingvo. Pro tio necesas eviti ĉion kio povus krei la kontraŭan sintenon, do tiklaj temoj postulas tre zorgeman traktadon. Hodiaŭ ekzemple mi pensis ke mi povus redakti sonartikolon pri Bonaero, la ĉefurbo de Argentino. En tia kazo mi unue rigardas en Vikipedion. Kaj kompreneble tie troviĝas artikolo pri Bonaero: kaj en la germana kaj en Esperanto. Tamen dum la artikolo en la germana estas tre detala kaj pritraktas diversajn aspektojn pri la urbo, la artikolo en Esperanto estas nur tre mallonga kaj do en tiu formo neuzebla. Mi devus tial traduki parton el la germanlingva artikolo. Resumi ĝin estus sufiĉe pena kaj longa laboro. Mi do rigardis ĉu mi povas preni ĉapitron kiu estas sufiĉe longa por preni ĝin kiel bazon por sonartikolo. Kaj jen mi vidis ke la ĉapitro pri malpuriĝo de la medio kaj la problemoj pri la rubo estas sufiĉe longa. Sed tion mi ne povas uzi. Se mi publikigus artikolon pri Bonaero kaj parolus nur pri problemoj de malpuriĝo, mi certe ne gajnus amikojn en Argentino. Principe mi ja ŝatus havi artikolon pri la Tango, sed en Vikipedio mi ne trovis taŭgan tekston. Do estus bone ricevi koncepton por artikolo pri Bonaero el la lando mem. Kaj tio povus esti io kio ne estas trovebla en Vikipedio. Kaj kompreneble estus plej bone se bonaerano eĉ mem parolus. Bonŝance mi havas "kunbatalantojn" kiuj liveras al mi ĉirkaŭ trionon de la sonartikoloj. Mi estas tre kontenta pri tio, sed se estus pli da kontribuantoj mi estus eĉ pli kontenta kaj certe ankaŭ vi, ĉar tiam la Esperanta Retradio fariĝus ankoraŭ pli alloga. Do ne hezitu se vi havas ideon kaj koncepton por sonartikolo. Kontaktu min sub retradio@aldone.de . Mi antaŭdankas pro via subteno.
______________________________________________
Aprenda ESPERANTO com um amigo! 
Programa MIA AMIKO... Participe!


Comments

Popular posts from this blog

Fwd: [Bildoj Kaj Tekstoj] Pleneco post eltondo

Landa Kongreso de Esperanto-USA

Bona Espero