Ĉu sufiĉas deklari?
Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Paŭlo Sergio Viana el Brazilo
universala_deklaracio_.mp3Listen on Posterous |
Antaŭ kelkaj tagoj, precize je la 10 de decembro, la mondo rememoris, ke antaŭ 63 jaroj Unuiĝintaj Nacioj dissendis al ĉiuj landoj sian plej faman kaj plej gravan dokumenton: Universala Deklaracio pri Homaj Rajtoj. En la jaro 1948, do tuj post la dua mondmilito, la homaro estis konsternita pro tiom da perforto, kruelo kaj sovaĝo, flanke de nacioj, kiujn oni konsideris la kremo de la civilizita mondo. Necesis protekti la estontecon kontraŭ ripeto de tia barbaraĵo.
U.N. tiam komisiis al S-ro John Peters Humphrey, el Kanado, ke li redaktu tekston por starigi bazajn homajn rajtojn, kiujn la membroj de U.N. devus respekti. Tion li faris post interŝanĝo de ideoj kun homoj el la tuta mondo. De nun, internaciajn konfliktojn oni devos solvi per diplomatio, sen militoj.La dokumento ne povis havi leĝan forton, tiel ke la aliĝintaj nacioj estus devigataj sekvi ĝin, sed la Ĝenerala Asembleo proklamis tiun deklaron idealo, al kiu ĉiuj popoloj devus strebi. Oni devas per instruado kaj edukado konstrui pacon, elstarigi tiujn rajtojn kaj liberecon, en kaj inter nacioj, cele al efektiva universaligo de nova monda etiko. Esperantistoj aparte interesiĝas pri tiu temo, ĉar finfine Esperanto estas solvo de unu el la diskriminacioj menciataj en la dokumento: la lingva. Antaŭ kelkaj jardekoj, Universala Esperanto-Asocio publikigis kaj disvastigis la tekston de la deklaro en nia lingvo.
Tiu estis revo de la homaro jam de jarmiloj. La unua simila dokumento devenis el Persujo, kvin jarcentojn a.K.. Dum la epoko de Iluminismo, en Eŭropo, filozofoj skribis pri 'natura leĝo' kaj en la 17-a kaj 18-a jarcentoj oni publikigis similajn deklarojn.
Nuntempe, pesimistoj kritikas, ke la fama deklaro estas fakte senutila: tra la tuta mondo homaj rajtoj estas plu ignorataj. Malsato, militoj, analfabeteco, torturoj, diskriminacio kaj perforto ankoraŭ svarmas ĉie. Mi ne pensas tiel. Mi pensas, ke tia dokumento funkcias rilate la mondon simile kiel pensoj funkcias rilate la homon. Ĉiu individuo, antaŭ ol fari drastan ŝanĝon en sian vivon, en sian agmanieron, antaŭe devas pensi, koncepti la bezonon fari tiun ŝanĝon; nur poste li povas trovi praktikan manieron efektivigi ĝin. Same okazas al la mondo: antaŭ ol modifi la sistemon de kunvivado inter nacioj, oni devas antaŭe elpensi tiajn modifojn. Jen la graveco de tia deklaro, kiu celas konsciigi registarojn kaj civitanojn, ke eblas vivi en paca mondo.
Anstataŭ pesimisme kritiki ĝin, ni devus disvastigi tiun tekston inter infanoj kaj junuloj, en lernejoj, en hejmoj, en sportejoj, en konferencoj, en kongresoj, en religiaj medioj, do ĉie. Tio ne estas laboro nur por aŭtoritatuloj; ĝi estas laboro por ĉiu ordinara homo. Nur per edukado, generacio post generacio, oni atingos en la praktiko la altajn idealojn de la Universala Deklaracio pri Homaj Rajtoj. Ni faru tion!
_________________________________________
Programa MIA AMIKO... Participe!
Comments
Post a Comment