Zamenhof-tago 2011 - Probal salutas!
Tre koincide al la ideoj de Probal, ni el Esperanto@Brazilo ĵus lanĉis en la brazila virtuala reto, omaĝe al Zamenhof-tago, la programon "Mia Amiko", kiu celas unuigi interesatojn pri Esperanto kun esperantistaj amikoj. Tiu programo celas helpi la interesatojn ne nur lerni la lingvon, sed ankaŭ, pasi al ŝ/li iom da esperantisteco, rakontante pri nia movada historio, pri la celoj de la lingvo, pri niaj organizaĵoj kaj pri nia monda movado. Jen nia brazila antaŭenpuŝo por krei novajn amikajn vojojn por provizi nian movadon kun pli da esperantistoj. Ni devas konscii ke simplaj konantoj de la lingvo ne kreas plivastan kampon por Esperanto-disvolviĝo. Amikeco kaj esperantismo ja estas nia centjara formulon por ke tiu okazu.
Adonis Saliba
________________________ Jen la mesaĝo de Probal Dashgupta
Saluton, kunfestantoj de la Zamenhof-tago 2011,
En julio 2012 festos sian centdudekkvinjaran datrevenon la internacia lingvo Esperanto. Tiu jubilea jaro komenciĝas nun. Diverse oni direktos siajn energiojn ĉi-jare. Vi jam aŭdis, aŭ baldaŭ aŭdos, pri diversaj instituciaj iniciatoj. Mi ĉi tie lanĉas iniciaton tute personan. Por povi ĝin facile identigi, mi nomas mian iniciaton "dekernisma"; ĝi baziĝas sur "kernisma" prezento de la interna ideo de nia lingvo.
Laŭ mi la baza klopodo de la esperantista kolektivo -- atingi ion en la internaciaj forumoj bazitan sur nia Uneska atingo de 1954 kaj motivitan per nia starpunkto rilate la lingvan justecon kaj la homajn rajtojn -- tro ofte reliefigas koliziemon kontraŭ difinitaj maljustaj aranĝoj kaj strukturoj. Por unuopa esperantisto, ne plu estas klare, kiamaniere ni povas persone esperantisti en nia vivado. Kompreneble nia partopreno en la kampanjoj kaj nia deflanka vivuado al la atletoj, kiuj niavice kuras sur la internaciaj kurejoj, povas doni iom da senco al nia vivo. Sed la interna ideo de Esperanto bezonas ion pli.
Por ke la esperantistoj restu fundamente ŝatantoj de la amikeco kaj de la pontofara entrepreno, ni devas povi bonvenigi kaj iniciati pontofaradon ankaŭ en la interpersona ekzisto.
Ni estu rezolute kaj ĝisoste movado de memkonsciaj gastoj de la tero, kiuj lernas gastigi unu la alian. Tio ne nepre signifas, ke ni ĉiuj devas tujtuje fariĝi mediismo-kleraj agitantoj (vidu en mia ĉi-tema bloga afiŝo la klarigojn pri "Modelo Sep" por tio, kion mi sugestas al la aktivaj mediistoj inter ni), sed la esperantisteco ja havu por ĉiu el ni vivipovan personan sencon.
Mi volas hodiaŭ proponi al vi realigeblan jubileo-jaran kampanjon, per kiu vi ĉiuj povos ekde 2012 teni pli alte la verdan standardon en viaj loĝlokoj kaj viaj landoj. En la barata saĝo oni diras, ke elefanto instruas al la eksteruloj per siaj dentegoj, sed al sia intima rondo per la buŝinternaj dentetoj. Utilas do dividi la predikon en dentegan parton aleksteran kaj dentetan parton por la samideanaro.
La alekstera versio de la Zamenhof-taga ideo
Ni ĉiuj ĝissate aŭdis pri malnova mezuro, la tiel-nomata I-Kvo, la inteligento-kvociento. En la lastaj jardekoj ni foje aŭdas ankaŭ pri piednoto al la I-Kvo; ĝi sin nomas la E-Kvo, la emociinteligento-kvociento. En lingvoj kun aparta kvo-tipa litero oni uzas la formojn IQ kaj EQ, kiujn ni evidente ne kapablas legi per niaj kompatindaj esperantistaj okuloj, do mi helpas min per la anstataŭaĵo "Kvo". Nun aŭskultu, mi petas.
Mi proponas, ke ni vendu al la publiko post I-Kvo kaj E-Kvo novan kvocienton, kiun ni nomu A-Kvo – la amikec-kvociento. Atentu vian rajton paralele nomi ĝin afablec-kvociento, agrablec-kvociento, se tio helpas viajn tradukojn en la etnajn lingvojn. La oficiala nomo estu simple A-Kvo, kaj ni uzu la vorton "amikec-kvociento" kiel la plej kutiman dismeton de la akronimo en nia lingvo.
Al la ekstera mondo, ni maksimume simplu. La marko A-Kvo (aŭ AQ, en alfabetoj uzantaj tiun literon) kaj iu laŭlingve elektita vorta dismeto de tiu akronimo klarigu sin mem. Anstataŭ verki komentariegon pri tiu marko, mi nun transiru de tiu ĉi ekzotera sektoro al la esotera laboro de la elefantobuŝaj dentetoj.
La samideanara versio de la Zamenhof-taga ideo
En niaj propraj medioj -- en la asocioj, regionaj societoj, lokaj kluboj, kongresoj, renkontiĝoj, festivaloj, verde parolantaj familioj, ĉie -- ni devas ekde nun, krom kultivi Esperanton mem kaj ĝiajn konatajn plukonstruaĵojn, vendi al nia verda publiko la markon Esperanto-pluso.
Treege longe ni ofereme pioniris la altkvalitan internacian gastigadon. Ni bonvenigadis eksterlandajn gastojn sur la skalo de kolektivaj aranĝoj kaj en niaj hejmoj per aŭ malper Pasporta Servo. Kun ama zorgo kaj kun laŭregione diversgrada rigoro ni kunmetadis kongresojn, kunloĝadojn, restadojn plej diversajn. Ni maksimumigis la fizikan aŭ kulturan komforton de niaj gastoj. Tiu gastiga etiko fariĝis nedisigebla parto de la esperantisma kulturo. Ni ĉiuj scias tion.
Ni konsideru tiun tagorderon atingita. Nun temas pri Esperanto-pluso, kaj monda ekonomia krizo donas al ni tre taŭgan okazon por lanĉi ĝin, kvankam ni kompreneble diru ne tion, sed ke spronas nin la magia cifero 125.
Denove, por ke plej simplu kaj disvastigeblu la ideo, mi proponas, ke la marko Esperanto-pluso estu sia propra komentario. Ĝi estu diverse interpretata de la diversaj uzantoj kaj … vastigantoj. (Mi lasas kiel ekzercon por vi retrovi, kiu kiam oftege uzadis la verbon vastigi. Solvohelpilo: memoru, en kies datreveno ni interparolas.)
Tamen, ĉar iuj el vi ŝatas ekzemplojn, mi sendas la ekzemplo-legemajn interesitojn al mia bloga afiŝo, en kiu troviĝas pli plena konkretigo de la propono: krozu al probaleo.blogspot.com.
Ĝenerale dirite, mi proponas, ke Esperanto-pluso temu pri la sondado de la kutime vualataj kaj embarasaj malagrablaj nuancoj, kiuj ĉirkaŭas la surpodiajn momentojn de legitima gloro en niaj kongresoj, niaj kunloĝadoj k.s. Ni bonvenigu ne nur la interesajn pladojn, sed la tuton de la sperto gastigi, inkluzive la sentojn de sendanka sinofero kaj aliajn klavojn, kiujn la esperantista sperto senintence premas, foje lacigante aŭ kuspante nin.
Farante ĉion ĉi, ni transiros de la nuna ŝtupo de niaj laboroj al tiel nete alia ŝtupo, ke neniu plu kuraĝos demandi, ĉu ni ne estas feblaj kaj senefikaj eksrivaloj de la vastigantoj de la angla. Kaj ni komencos konstati, ke por konstrui la vojon al la paco, foje necesas ne paroli rekte pri la interlanda paco mem, kiu restas ĉies celo, sed unike labori por teksi la ŝtofon, el kiu la morgaŭaj tajloroj verkos novajn, nenaciajn standardojn.
Mi proponas al vi metodon por pli verve sperti nian unikecon, ol ni foje sukcesas sperti en niaj ĝisnunaj – tute ne subtaksindaj kaj absolute nepre daŭrigendaj – metodoj esperantisti.
Mi ja ne volas sugesti, ke mankus al ni individua ludemo kaj humurkapablo. Mi volas emfazi, ke ni nesufiĉe ligas la libron "Humoroj" (de Auld, mi faras metaforan uzon de la titolo) al lia pli konata epopeo "La infana raso", kiu estis dediĉita al la heroo de Montevideo kaj kiu plej evidente esprimis la sencon de la esperantismaj streboj. Niaj italoj foje faris el unu poemo en "Humoroj" kanton, el kies teksto ĉi tie citindas "per skarpo malpura kovras vintra pejzaĝo / sian vizaĝon, kaj kraĉas sur ĉies planojn". Kraĉas ankaŭ sur la strategiajn planojn. Ni devas preteriri tiun vintran humoron, ĉi-vintre (pardonu mian senhontan uzon de nordhemisferaj agordoj, samideanoj sudaj, mi scias, kiom someras ĉe vi), per pluaj humoroj indaj al la plenrajtaj kaj tial esperantistaj anoj de tiu "infana raso", kiu sin nomas – la homaro.
Amike
Probal Dasgupta
Prezidanto de UEA
___________
Comments
Post a Comment