Traserĉu tiun blogon

2011-12-01

La nuna ekonomika paradigmo kriziĝadas


La nuna ekonomika paradigmo kriziĝadas

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Gian Piero Savio el Israelo

Ekonomika_paradigmo.mp3 Listen on Posterous

Ĉu estas alternativo al kapitalismo?

Post pli ol 200 jaroj ekde kiam Adam Smith skizis la principojn de la libera merkato kaj 30 jarojn post la ora periodo de la novliberisma kapitalismo, ŝajnas, ke ĝi troviĝas nun en senespera situacio.

Viglaj publikaj diskutoj sekve de firmaj, foje tumultaj, protestoj montras, ke ne nur en la eŭropaj landoj sed eĉ en la ĉefa fortikaĵo de la libera ekonomio cirkuladas nekontentiĝo pri tiu ĉi sistemo, kiu ĝis antaŭ malmulte da tempo ĝuis tute nepridiskuteblan prestiĝan staton.

Oni fakte ne tiom povas malkonsenti pri la supereco de libera merkatekonomio kompare kun aliaj ekonomikaj paradigmoj. La disfalo de la sovetia bloko en la pasinta jarcento kaj la malbona situacio de la malmultaj landoj ankoraŭ ligitaj al la marksisma ideologio, klare substrekas la avantaĝojn de la kapitalisma sistemo.

La libermerkataj landoj estas pli riĉaj, iliaj civitanoj ĝuas plian bonfarton kaj stabilecon kaj ilia ekonomia evoluo estis pli rapida. Tamen la oftaj ekonomiaj krizoj de la lasta jardeko kune kun la datumoj montrantaj, ke la fruktoj de tiu evoluo atingas nur kelkajn tavolojn de la socio, vekigas gravajn demandojn kaj malagrablan sensacion, ke la sistemo ne funkcias kiel devintus funkcii.

La viglaj kritikoj kaj la amasa socia protesto kontraŭ la nuna sistemo naskas ĉe multaj socialistoj konvinkon pri proksima kaj definitiva forpaso de kapitalismo.

Pli reala aliro montras tamen, ke fakte ne ekzistas alternativo al la nuna sistemo: la libera merkato ankoraŭ estas la plej signifa stimulo por entreprenado kaj ekonomia evoluo, t.e. la plej ĝusta irvojo al evoluo kaj bonfarto.

Sed la antaŭsupozo pri aŭtomata justa dispartiĝo de riĉeco, kiu troviĝas je la bazo de la sistemo mem, montriĝis erara kaj ĉiam pli vastiĝanta socia malegaleco indikas fiaskon en la efektivigado de la sistemo.

Kelkaj faktoroj respondecas pri tiu ĉi fiasko, sed la plej grava estis devio disde la ĉefa celo de libermerkata kapitalisma metodo. Ĝi devintus stimuli entreprenadon kaj laboron, baziĝinte sur supozo, ke persona intereso kondukas al intereso de la tuta ekonomio.

Ĝuste tiu ĉi spirito transformis Usonon el lando de enmigrantoj en mondan ekonomian potencon. Sed, post 100 jaroj de ekonomia kondukado, ŝajnas nun, ke farado de "mono el mono" anstataŭis entreprenadon, produktadon kaj industrion.

Tiu ĉi tendenco kaj la reguligaj aŭtoritatoj, kiuj suspekte fiaskis fronte de la ŝanĝiĝantaj kondiĉoj, permesis al la financa sistemo sklavigi la usonan ekonomion kaj neglektigi la realan ekonomion. Tia procezo ankaŭ kaŭzis la koncentradon de kapitaloj en la manoj de ege limigita nombro da plutokratoj spertaj pri financaj manipuladoj. Laŭ la protesta movado "Okupi Wall Street", temas pri nur 1% da usonaj civitanoj.

Sekve de tio la ekonomio ĉesis efike funkcii kaj enfaladis en recesion.

Kvankam la novliberisma kapitalismo klare montris siajn malperfektaĵojn kaj pekojn, ĝi ŝajnas ankoraŭ la sola kaj plej bona ekonomika paradigmo. Ĝi estas devigita ĝisfunde sin ekzameni kaj nepre fari kelkajn radikalajn korektojn.

La monda krizo baldaŭ testos tiajn nemalhaveblajn adaptiĝojn kaj modelos la konduton de la monda ekonomio dum la restanta parto de nia jarcento.


No comments:

Post a Comment