Traserĉu tiun blogon

2011-12-20

La unuaj mikrokreditoj


unuaj_mikrokreditoj.mp3 Listen on Posterous

Muhammad Yunus estas profesoro pri ekonomiko en Bangladeŝo. Kiam li revenis el Usono kie li same estis profesoro li rimarkis ke inter la teorio kiun li instruis kaj la realaj cirkonstancoj en lia lando ekzistas akra kontraŭeco kaj do li deziris ĝisfunde esplori la kaŭzon por tio.

En la jaro 1974 kiam en la lando regis granda malsatado, Yunus konatiĝis kun virino kiu produktis belegajn seĝojn el bambuo. Post longa diskuto li eltrovis ke ŝi perlaboris per tio nur 20 usonajn cendojn potage kaj por li estis nekredeble ke iu pretas plenumi tiom da penega laboro por tiel eta profito. La klarigo estis ke la virino ne havis la monon por aĉeti la bambuon sed ŝi ricevis ĝin de komercisto por la produktado sub la kondiĉo ke ŝi vendos la seĝojn nur al li - je ridinde malalta prezo. Yunus ŝin demandis kiom kostas la bambuo por la seĝo. Ŝi respondis "Ho, 20 cendojn, por bonega bambuo 25 cendojn". Yunus pripensis ĉu li donacu al ŝi la "startkapitalon" de 20 cendoj, sed li tiam havis pli bonan ideon: Kun unu el siaj studentoj li travizitis dum pluraj tagoj la vilaĝon kaj ili faris liston kun 42 homoj en kompareblaj situacioj. Kiam ili kunkalkulis la necesan kapitalon ili atingis 27 dolarojn. Profesoro Yunus hontis esti parto de socio kiu ne kapablis disponigi eĉ nur 27 dolarojn al 42 kapablaj kaj laboremaj homoj. Li donis al ili la monon el sia propra poŝo kiel kredito repagebla kiam ili havus la monon. La homoj entuziasmiĝis kaj eklaboris. La repago baldaŭ alvenis kaj li rericevis ĉion ĝis la lasta cendo. Tiu sukceso spronis lin kontakti la direktoron de la loka banko por ricevi kreditojn por pli da homoj. La bankdirektoro estis tute mirigita kaj deklaris ke malriĉuloj ne estas kreditindaj, ili ne havas garantiojn kaj tiel etaj kreditoj ne alportas profiton kaj entute la regularo de la banko malpermesas tion. Yunus ne havis alian eblecon ol mem garantii por la kredito kaj li pludonis la monon kiel "mikro-kreditoj". Tio funkciis en 5 vilaĝoj kaj baldaŭ en 10 kaj 100 vilaĝoj. Sed la bankistoj tute neŝanceligeble opiniis ke malriĉuloj ne estas fidindaj ke ke Yunus iutage "falos sur la nazon". Finfine Yunus klopodis akiri propran koncesion por banko kiun li vere ricevis post plurjaraj intertraktoj: Tiel okazis la fondo de la Grameen Banko en la jaro 1983 kaj tio estas la komenco de historio de sukceso. La recepto por la sukceso de la Grameen Banko konsistas el tio aliri la homojn en la vilaĝoj, ĉu bicikle ĉu piede se la stratoj post monsuno ne estas travetureblaj kaj paroli kun la homoj por eltrovi iliajn verajn bezonojn kaj kion ili fakte povas kontribui kaj konsili al ili kiel ili per malgrandaj investoj povas havigi al si pli da porviva enspezo kaj tiel pli da bonstato. En alia sonartikolo mi donos pli da informoj pri mikrokreditoj.


No comments:

Post a Comment