Nova filmo-projekto pri Kultura E-Festivalo!

 


de:
Rogener PAVINSKI <alkemiisto@gmail.com>

Nova filmo-projekto pri Kultura E-Festivalo!
La brazilano Rogener Pavinski lanĉas novan filmo projekton.
Temas pri dokumenta filmo pri la 8a KEF, la Kultura Esperanto-Festivalo okazinta en 2005 en Finllando.

La projekto funkcias laŭ kunlabora financado, tio estas ke ĝi realiĝos nur se sufiĉe da homoj kunlaboros.
Ĝi esstas la unua Esperantlingva projekto, kiu uzas oficilan platformon de kunlabora financado.

Apartigu 10 minutojn por viziti la paĝon de la projekto kaj disvastigu inter viaj geamikoj - ĉiuj iloj por tio troviĝas tie.
Vi povas fari kontribuojn, elekti rekompencon aŭ simple sekvi la novaĵojn pri la projekto. Se sufiĉe da ni apogos ĝin, ni povos realigi la filmon "La Plejpleja Festivalo".

La tuta teksto estas legebla kun la 6-minuta video-registraĵo ĉe http://www.indiegogo.com/laplejplejafestivalo

Rogener Pavinski estas brazilano, konata por multaj aktivuloj. Li estas iama estrarano de TEJO, kunaŭtoro de la filmo "Esperanto estas...", cetere kantisto kaj basgitaristo de la Esperanta rokbando Supernova, kaj ekde jaro kaj duono li estas la redaktoro de la revuo Kontakto.

--   Rogener Pavinski   http://www.twitter.com/rogener


Virtuala Brazila Esperanto-Movado

Comments

Popular posts from this blog

Fwd: [Bildoj Kaj Tekstoj] Pleneco post eltondo

Landa Kongreso de Esperanto-USA

Bona Espero