Traserĉu tiun blogon

2012-05-06

Kiam mankas interparolantoj


Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Andreo Bach el Gdynia en Pollando

interparolantoj_mankas.mp3 Listen on Posterous

Lerni aliajn lingvojn signifas scipovi skribi, legi, aŭskulti kun kompreno kaj paroli. Se mi demandas min, kio estas la plej malfacila elemento dum mia senĉesa lernado, tutcerte mi devas respondi, ke estas ĝi memstara parolado. Ĝi estas tiu elemento, en kiu vi povas orientiĝi, kiom vi kapablas pensi en la lingvo. Kiel ĉiuj ceteraj elementoj, ankaŭ tiu ĉi, aŭ pli ĝuste: precipe tiu ĉi postulas praktikon. Mi ne imagas praktiki ĝin sen aŭskulti modelajn paroladojn. En la nuna tempo, kiam vi havas aliron al la interreto, ekzistas multaj eblecoj aŭskulti Esperanton en la plenumo de modelaj parolantoj. Pli aŭ malpli frue vi orientiĝos, kiuj havas la ĝustan parolmanieron. Trovu ilin, atente kontrolu kaj klopodu ilin imiti. Ĉiam kontrolu ankaŭ vin!

Kelkaj tamen rediros al mi: "Sed al kiu mi povus paroli?" Mi volonte respondos al vi. Imagu ke vi kiel lingvolernanto estas aktoro. Gravege estas laŭte legi konversaciojn pri kiuj vi disponas. Tia ekzerco de komenco donis al mi multe da kontento. Dum legado vi ludos diversajn rolojn, vi esprimos viariajn sentojn, tiel kiel estas en la vivo. Ĉu vi havas spegulon? Ju pli granda ĝi estos, des pli bone! Komencu interparoli kun la persono, kiun vi vidas tie. Demandu kaj respondu. Rakontu ion. Se vi posedas iun registrilon de sono, registru vian voĉon - tion ja ebligas multaj poŝtelefonoj. Sekve kontrolu, kiel vi parolas. Estos interese aŭskulti kaj certe rimarki malĝustaĵojn, kiujn vi faris dum via legado aŭ parolado. Mi praktikis tion plurfoje jam ĉe la komenco de mia lingva aventuro. Ekzistis tiam apenaŭ kasedbendaj magnetofonoj, do ĉio okazis tiam multe malpli rapide.

Ekzercu vian buŝon eĉ dum viaj ĉiutagaj vojaĝoj. Plej taŭgas por tio aŭtobusoj, tramoj aŭ trajnoj, eĉ kiam vi atendas ilin en haltejoj. "Laŭte paroli al si en aŭtobusoj? Vi jam plene stultiĝis." - vi miregos. Tute ne. Mi nur volas proponi, ke vi ekzercu vian buŝon, kvazaŭ vi parolus, ĉiam tiam, kiam vi havas iom da senproduktiva tempo. Kiam vi senvoĉe klopodas paroli, viaj lango kaj kelkaj muskoloj de via parolaparato komencas labori, kio poste ege helpas. Profitu ĉiujn okazojn. Via parola uzo de la lingvo plej gravas. Ĉi tiuj kelkaj ekzemploj de ekzercoj certe helpos al ĉiu, kiu deziras pli flue paroli.

Kaj fine mi diros kelkajn vortojn pri persono, kiun certe multaj el vi konas tre bone. Mi ĝis nun disponis nur pri ne tro bonkvalita registraĵo de iu lia prelego pri E-parolarto, kies temo tamen tre konvenis al mi. La cetero kiun mi sciis pri li, tio estis nur kelkaj sekaj faktoj. Inter ili estis la fame konata afero de Montevideo. Kaj jen, tute hazarde mi malfermis la paĝaron de YouTube kaj trovis ampleksajn filmojn kun paroladoj de la famulo. Temas ĉefe pri serioj de filmoj pri la poresperanta Rezolucio de Unesko en 1954, en kiuj prof. d-ro Ivo Lapenna malkovris trakuron de la stranga kunsido kaj ankaŭ pri la temo -"Cent jaroj de parola Esperanto Kulturo". Mi nun deziras nur pritaksi ilian lingvan enhavon. Tiuspecaj kapabloj de apenaŭ nemultaj personoj povas nur ravi, kaj mi devas konfesi, ke por mi, povi aŭskulti tian internacian lingvon estas grandega travivaĵo. Certe por atingi tian nivelon ne sufiĉas nur bone regi la lingvon. Oni devas havi krome kompreneble ion interesan por diri. Mia revo estas ne nur mem kapabli tiel flue paroli sed ankaŭ havi multajn partnerojn por interesaj konversacioj. Eble kiam ni ĉiuj esperantistoj fine serioze pritraktos paroladon, estos necesaj neniuj politikaj agoj, krom akcepti la fakton, kaj elprofiti ne nur ekzistantan sed efektive vivantan Esperanton en multaj branĉoj de la homa vivo. Ĉu ne pri tio ĉi ni hodiaŭ strebas?

=================


Virtuala Brazila Esperanto-Movado

No comments:

Post a Comment