Mastrumado de asocioj



mastrumado_asocioj.mp3Listen on Posterous

Mi estas kasisto de nia loka kantorondo. La jara buĝeto superas 10.000 eŭrojn. Niaj enspezoj venas ĉefe de niaj koncertoj kaj tiujn enspezojn ni bezonas por pagi la kostojn de la koncertoj. Dank'al saĝaj aranĝoj ni povas minimumigi la kostojn. Aliflanke la enspezoj el la vendado de koncertbiletoj estas kontentige altaj kaj la municipo donas al ni subvencion por nia loka kultura agado.

Fine de la buĝeta jaro preskaŭ ĉiam estas eta pluso en nia kaso. Tiu pluso akumuliĝas al financaj rezervoj kiujn ni povas uzi por investoj. Kiel kasisto mi do estas en komforta situacio, ĉar mi povas rekomendi elspezi monon por investoj aŭ por tutsimple pliagrabligi nian asocian vivon per komunaj vojaĝoj. Ĉio tio tamen ne kondukas al redukto de niaj rezervoj. Do la mono restas sur ŝparkonto.

Mi menciis ke ni ricevas subvencion de la municipo por nia kultura agado. Tio ja estas subvenciinda agado, same kiel prizorgado de infanoj kaj gejunuloj aŭ popola klerigado. La celo de la E-asocioj tamen ĉefe nek estas rekte kultura nek rekte kleriga, sed politika. Nome la E-asocioj volas influi la ŝtatan politikon tiel ke Esperanto estu instruata en lernejoj kaj ke Esperanto estu aplikata kiel konferenca lingvo en internaciaj organizaĵoj.

Sed por tiu celo apenaŭ haveblas subvencioj. La E-asocioj devas do havigi al si la monon kaj por membrokotizoj inkluzive de donacoj kaj heredaĵoj, per vendado de instrumaterialo kaj aliaj esperantaĵoj, kaj per propraj aranĝoj kompareblaj kun la koncertoj de nia kantorondo. Temas pri internaciaj renkontiĝoj, seminarioj ktp. Se tiuj aranĝoj havas klerigan kaj edukan karakteron, tiam eblas ankaŭ ricevi subvenciojn.

Se la organiza forto de asocio ne sufiĉas, estas konsilinde ke du aŭ pluraj asocioj kunlaboru. Oni ja povas okazigi renkontiĝojn en limregionoj. Ekzemplo por tio estas la JES kiu okazas en kunlaboro de pola kaj germana E-junularo. Ekzistas ankaŭ la tradicio de Trilandaj Renkontiĝoj. La orientaj kaj sudaj limregionoj de Aŭstrio resp. ties translimaj regionoj ege bone taŭgas por tio. Mi ankaŭ intencas entrepreni ĉi-koncernajn iniciatojn.

Por sukcese mastrumi asocion mono ja estas grava, sed pli gravas iniciatemo, kunlaboremo kaj kapablaj gvidantoj. Se tio funkcias, la asocio restas alloga por la membroj kaj por la subtenanta publiko. Tiam ankaŭ la afero, pri kiu okupiĝas la asocio, ĝuos altan reputacion kaj tio ebligas pluan kreskadon.
______________________________
Aprenda ESPERANTO com um amigo! 
Programa MIA AMIKO... Participe!


Comments

Popular posts from this blog

Fwd: [Bildoj Kaj Tekstoj] Pleneco post eltondo

Landa Kongreso de Esperanto-USA

Bona Espero