Traserĉu tiun blogon

2012-01-01

Vojaĝraporto Bolivio

Tiun ĉi raporton sendis al mi mia filo Philipp

vojagxraporto_bolivio.mp3 Listen on Posterous
La bildstrion kreis Gian Piero Savio
Bonege_preta_-_amo_en_2012

Brazilon ni nun volis lasi malantaŭ ni - ek al Bolivio! Celo de nia vojaĝo estis Santa Cruz de la Sierra en la bolivia malalta lando. De Corumbá ni veturis trans la limon al Puerto Quijarro kiu estas malgranda laŭstrata vilaĝeto je la bolivia flanko de la limo. Jam ĉe la limtransiro al ni klariĝis ke temas ĉi tie pri transiro de kulturo kaj epoko. El la relative rapidema Brazilo oni venas al multe pli malrapida, eĉ radikale malrapidigita Bolivio. Samtempe oni ricevas la impreson ke oni vojaĝas pasintecen je du jardekoj da evoluo.

La limtransiro de Brazilo al Bolivio similas al spektakla evento. Estas travivinda tiu multhora enviciĝado en atendokolonon antaŭ la bolivia enmigra aŭtoritato en la polveca, sufoke-varmega regiono de Pantanal, memkompreneble oni estas daŭre ĉirkaŭata de surstrataj komercistoj kiuj volas vendi siajn membakitajn "Empanadas" aŭ la memproduktitajn trinkaĵojn. Oni demandas sin ĉu la tuta burokratio estas vere necesa. Ĉe la limtransiro nome neniu enrigardas la dokumentojn. Se entute foje aperas limpolicisto, li afable donas mansignojn por senhalta traveturado. Ne estas mirinde ke Corumbá estas konsiderata ĉefurbo de la drogokontrabando. La kokaon tie oni povus eksporti nerimarkite en kamiono. Kaj rilate al la kokao: La temo estas arde disputata kaj nelaste ĝi ankaŭ disigas la mensojn. Bolivio aperas al ni de nia lasta vizito en 2008 kiel ankoraŭ disigita lando. Unuflanke estas la alta lando kun ĉefe indiĝenaj enloĝantoj (Keĉua kaj Ajmara, kvazaŭ la heredintoj de la Inkaoj) kaj aliflanke la malalta lando kiu estas enloĝata ĉefe de mesticoj. En la alta lando multaj homoj ankoraŭ vivas en tre tradiciaj komunumoj, plejparte en simplegaj cirkonstancoj kaj granda malriĉeco. Ĉefa fonto de vivenspezoj por la enloĝantaro de la alta lando estas la kultivado de kokao - la kruda materialo por kokaino. La kokao estas uzata de la altlandanoj kiel tradicia malstimulilo sed ĝi estas ankaŭ eksportata grandskale por la produktado de kokaino. La nuna prezidento de Bolivio Evo Moralez devenas el la altlanda popolo kaj kondutas klare socialisme. Sendiskute li ŝtatigis la naftan industrion en la malalta lando kaj redisdonas la sociajn havaĵojn el la malalta al la alta lando. Al la usonemaj malaltlandanoj li malpermesas la instruadon de la angla en la lernejo kaj la lernantoj nun anstataŭe lernu la tribajn lingvojn Keĉua kaj Ajmara. Li ankaŭ enkondukis triban juron. Kontraŭ tiu politiko en la malalta lando vekiĝas rezisto. Tiuj provincoj strebas al aŭtonomio kaj al alproksimiĝo al Brazilo kaj Usono. Moralez tie estas - milde dirate - malmulte ŝatata. Oni vidas nur malmultajn naciajn flagojn. Aliflanke la verda-blanka-verda flago de la aŭtonomio nenie manku. Oni parolas pri separiĝo. Ni rimarkis ke okazis progresoj. Tio montriĝas ne nur en tio ke nun ekzistas jam asfaltumita ŝoseo inter Puerto Quijarro kaj Santa Cruz. La antikva malvastrela fervoja linio al Sta. Cruz nun funkcias kun novegaj vagonaroj. Bedaŭrinde la relvojoj estas ankoraŭ en tre malbona stato kaj tial la tuta vojaĝo estas ostoskua. Meze de nenio malantaŭ la stacidomo en Puerto Quijarro (kiu konsistas nur el plej simplaj kabanoj) staras impona konsumtemplo en kiu haveblas ĉiuj varoj de Gucci ĝis Armani je okcidentaj prezoj. Ni estas la solaj vizitantoj en tiu komerca centro kvankam ni tie restadas dum la tuta posttagmezo. Kiun sencon tio havas, tion neniu scias. Post malglatvoja trajnveturado de beletaj 14 horoj (por 400 km!) ni alvenas en Sta. Cruz kaj nin akceptas la familio kun kiu ni amike rilatas. Kun ili ni pasigis la pasintajn semajnojn kaj havis belan tempon. Ni estis vere surprizitaj kiel la urbo ŝanĝis sian vizaĝon dum la pasintaj 4 jaroj. Konstruiĝis kompletaj laŭstrataj vicoj da novaj domoj kaj multaj kabanoj estis anstataŭitaj per solidaj domoj. Sur la stratoj oni vidas apud la kutimaj Toyota aŭtomobiloj el la 1990-aj jaroj ankaŭ modernajn kampartaŭgajn aŭtomobilojn. La ĉefa placo estis renovigita. Funkcias okcidentecaj kafejoj kaj kinejoj. Ĉio ŝajnas esti tute bone progresanta. Nur la politikon en la Paz oni rigardas kun suspektemo. Ni vidos kion alportos la estonteco.
_________________________________
Programa MIA AMIKO... Participe!


No comments:

Post a Comment