Gratulojn al Renata Ventura!


Renata Ventura estas la juna brazila ĵurnalistino, kiu kreis la grupon "Twitter-Agado" en 2009 por kontribui al popularigo de Esperanto per Twitter. La granda gazeto "O Globo", unu el la plej gravaj de Brazilo, aperigis pri ŝi artikolon kun foto sub la titolo " O Harry Potter do Dona Marta" okaze de la apero de ŝia libro " A arma escarlate" en pasinta septembro (jam 180 000 rezultatoj per Google-serĉado !). Ŝi aperas sur la retejo Novos Talentos de Literatura Brasileira (Novaj Talentoj de la Brazila Literaturo). Eblas sendi kuraĝigojn, gratulojn kaj kisojn al ŝi el la tuta mondo ! ;-)

(fonto: listo Twitter-Agado)


_____________________________________________
Aprenda ESPERANTO com um amigo! 
Programa MIA AMIKO... Participe!


Comments

Popular posts from this blog

Fwd: [Bildoj Kaj Tekstoj] Pleneco post eltondo

Landa Kongreso de Esperanto-USA

Bona Espero