Nostalgio varmigas ne nur la koron


nostalgio.mp3Listen on Posterous

Evidente nostalgio estas grava sento kiu plioftiĝas kun la plialtiĝo de la aĝo. En Plena Vortaro mi trovis jenan difinon por nostalgio: "Melankolio kaŭzata de deziro revidi patrolandon aŭ hejmon". Fakte nostalgio estas pli vasta esprimo: Ĝi esprimas ankaŭ pli ĝenerale melankoliajn sentojn pri pasintaj travivaĵoj, pri pasintaj rilatoj al homoj aŭ al la ĝojoj de la junaĝo. Tiu nostalgia doloreto tamen estas agrabla sento kaj tial la homoj emas nostalgiumi.

Kiu havan nostalgiajn sentojn, tiu varmigas en siaj memoroj ne nur sian koron. Ĉinaj psikologoj eltrovis en serio de studaĵoj ke la korpa temperaturo fakte plialtiĝas.

En unua paŝo esploristoj de la universitato en Guangzhou petis 19 testantojn noti dum periodo de unu monato ĉiujn iliajn aktivecojn, inter ili ankaŭ ĉiujn kiuj en plej larĝa senco povus esti konsiderataj kiel "nostalgiaj". Evidentiĝis ke la testantoj inklinis al tiaj aktivecoj prefere je malvarmaj tagoj ol je varmaj.

En dua studaĵo oni esploris ĉe 90 studentoj kiel efikas ejoj kun malsamaj temperaturoj je la preteco al nostalgio. Ankaŭ tie montriĝis la sama bildo: En malvarma ejo (20 gradoj C) ili pli ofte rememoris malnovajn amikojn aŭ muzikon el antaŭaj epokoj ol en bone hejtitaj ejoj (24 gradoj C) aŭ en varmegaj ejoj kun 28 gradoj C. Plua studaĵo montris ke nostalgiuloj sentis subjektivan varmecon en ejoj kiuj estis objektive sufiĉe malvarmaj.

En lasta paŝo la esploristoj metis parton de la testantoj en nostalgian etoson kaj petis ilin meti laŭeble longe manon en sitelon kun malvarma akvo. Kiel oni intertempe jam bone povas supozi la nostalgiuloj montriĝis pli rezistemaj kontraŭ malvarmo kaj pli persistemaj ol la partoprenantoj en kontrola grupo.

La ĉinaj esploristoj kredas ke nostalgio estas speco de pensvojaĝo kiu ebligas al ni reveni al agrablaj statoj de la pasinteco. Kaj tio povas ne nur konduki al psika bonfarto sed tio estas ankaŭ sentebla kaj mezurebla.

Tiu mezurebla bona efiko de nostalgio donas pravigon por nostalgiumado kvankam necesas - kiel ĉio en la vivo - ne troigi ĝin, ĉar ni devas ankaŭ observi la nuntempan realon.

--
Virtuala Brazila Esperanto-Movado

Comments

Popular posts from this blog

Fwd: [Bildoj Kaj Tekstoj] Pleneco post eltondo

Landa Kongreso de Esperanto-USA