Traserĉu tiun blogon

2012-06-20

Verdaj plendoj (de Hilda Dresen)


Tiun ĉi sonaĵon produktis Luiza Carol el Israelo

Dresen_.mp3Listen on Posterous

VERDAJ PLENDOJ
de Hilda DRESEN (1896 -1981)

La esperanta instruisto konstatas,
ke malbone la afero statas,
ke la diligento
forflugas kiel facila vento,
ke la dek ses reguloj
senlerne kuŝas en anguloj,
ke la scio de la kompanio
estas neta nenio
ĉe la fino de la kurso…
Kaj li murmuras kiel urso.

La esperanta propagandisto konstatas,
ke liajn prezentadojn oni ne ŝatas,
vanas la paroloj anemiaj,
freŝaj faktoj antaŭdiluviaj
kaj multvorta nenidira stilo…
Do li ploras kiel krokodilo.

La esperanta eldonisto konstatas,
ke lia monujo terure platas,
ke librojn li ne vendas,
ĉar la vera esperantisto,
kun admirinda persisto
neniam ion aĉetas aŭ mendas,
nek amdelirojn de poetoj,
nek revuojn aŭ gazetojn,
malgraŭ ties malavaraj aroj
da preseraroj.
Do admonojn pri libromendo, abonpago
li ripetas kiel papago.

La esperanta grupkasisto konstatas,
ke la grupa kaso fastadas,
ĉar la membroj observas la devizon
esperantistan,
ĉiorezistan:
Neniam pagi kotizon!
Tial do li, preskaŭ sen okupo,
hurlas kiel malsata lupo.

Sed ili plendu kaj plendu,
nin, "kavalirojn de alta ideo",
ilia plendo kaj veo
neniel por tio tentu,
ke ni per lingvolerno nin turmentu,
novajn propagandmetodojn inventu,
gazetojn – eĉ propralandan – mendu,
kotizon al la kasisto sendu,
sed admonojn ni malatentu,
nur krokodilu aŭ silentu,
indiferentu,
maldiligentu
kaj restu bonaj esperantistaj tipoj:
nin zorge gardu de labortroo,
en la esperantista zoo
ni restu la bradipoj.*

* bradipo = Sud-Amerika mamulo, ege dormema.

--
Virtuala Brazila Esperanto-Movado

No comments:

Post a Comment