Traserĉu tiun blogon

2012-06-01

Tre malnova pseŭdocerealo furoras


Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Gian Piero Savio el Israelo

Kvinoo_.mp3Listen on Posterous
Kvinoo malkovrita

La inkaoj nomis kvinoon «chisiya mama», kiu signifas, en la keĉua lingvo, «la patrino de ĉiuj grenoj». La kvinoo estas jara herba planto el la sama familio de spinacoj kaj betoj. Kutime oni nomas kvinoo la etajn semojn de tiu ĉi planto, kiuj similas al tiuj de milio kaj estas komercigitaj kiel nutraĵo. Ankaŭ la folioj estas manĝeblaj sed ilia komerco estas limigita. La semoj de kvinoo estas komercigitaj kiel cerealo, kune kun semoj de hordeo, tritiko kaj maizo, tamen kvinoo ne apartenas al la familio de cerealoj. Ĝi originas el la Andoj en Sud-Ameriko, kie estis grava fonto de nutraĵo jam antaŭ miloj da jaroj.

Lastatempe aperis en Israelo la libro "Kvinoa kuirmaniero", plene dediĉita al la mirindaĵoj de kvinoo kaj enhavanta 150 receptojn por la kuirado de tiu ĉi nutraĵo. Iom surpriza la fakto, ke manĝaĵo, kies nomon antaŭnelonge oni eĉ ne sciis kiel prononci, laŭmode furoras kaj nun aperas ne nur en la menuo de ĉiu eleganta restoracio sed ankaŭ en popularaj manĝobudoj.

Dum mia serĉado de ekvilibra kaj nedikiga manĝmaniero (vidu mian sonartikolon el la 26-a de aprilo), post iom da suspektoj kaj duboj pro la subita troa populareco de kvinoo, mi devas nun konfesi, ke por mi persone ĝi fariĝis vera panaceo.

Kvinoo en sia originala stato estas kovrita de saponino, amara substanco, kiu faras ĝin malbongusta. Tial la pakita kvinoo, kiun oni aĉetas, jam estis plurfoje kaj longe antaŭlavita por plene forigi la saponinon. Kuirita kvinoo havas helan, lanugan konsiston kaj per sia milda, iomete nuksa gusto fariĝas bonega alternativo al blanka rizo aŭ kuskuso.

Ĝi fakte estas unika, ĉar ĝiaj aspekto kaj gusto estas similaj al tiuj de cerealo sed ĝiaj nutraj valoroj similas al tiuj de lentoj aŭ de plej bonaj legomoj kaj eĉ superas ilin. Krome oni povas mueli kvinoon, uzi ĝin kiel farunon kaj kiel krakantan cerealaĵon por matenmanĝo. Ĝi havas malmulte da kalorioj kaj grasoj sed kreas tre kontentigan senton de satiĝo. Ĝi estas riĉa je proteinoj, kalcio, fero, B-vitaminoj , fosforo kaj magnezio. Kvinoo tute ne enhavas glutenon kaj estas facile digestebla.

Ĝi taŭgas por matenmanĝoj, tagmanĝoj, vespermanĝoj kaj ankaŭ por dumtagaj manĝetoj kaj desertoj. La receptoj en la libro estas organizitaj laŭ sezonaj manĝaĵoj kaj laŭ sistemo, kiu permesas facile trovi receptojn por rapida preparado, por pladoj tute sen gluteno, vegetaranoj, veganaj, ŝatataj de infanoj aŭ taŭgaj por akcepto de gastoj. Troviĝas en la libro receptoj por picoj, tortoj, hamburgeroj kaj eĉ por viandoŝatantoj.

Laŭ mia persona sperto dum la lastaj monatoj, mi povas konfirmi mian unuan impreson, ke kvinoo konkeris firman pozicion en nia kuirejo kaj dank' al sia vasta adaptebleco ĝi verŝajne ne plu foriros.   
-- 
Virtuala Brazila Esperanto-Movado

No comments:

Post a Comment