Traserĉu tiun blogon

2012-06-13

Metaforoj kaj poezio


Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Gian Piero Savio el Israelo

metaforo_poezio.mp3 Listen on Posterous

Leciono el filmo

Naskiĝitaj ene de la retoriko (la arto trafe, konvinke kaj elokvente paroli antaŭ publiko), metaforoj simpligas konceptojn kaj ofte aperas en poeziaĵoj. Metaforo (greke "transporto") estas vortfiguro,  per kiu oni donas al la vorto signifon alian, ol ĝian propran, kaj klarigeblan nur per subkomprenata komparo. Diference de komparo ĝi ne komparas ion kun io alia, sed surbaze de simileco uzas la similaĵon kiel novan kvaliton. Ekz. "Li batalis kiel leono" (komparo), "En la batalo li estis vera leono inter ŝafoj" (metaforo). Oni povus diri, ke metaforo estas kaŝita komparo.Oni povas diferenciigi inter du tipoj de metaforoj:

·    Simplaj metaforoj, kie ankoraŭ aperas la reala termino, pri kio oni parolas, ekzemple "Viaj dentoj estas dolĉaj glavoj, kiuj malrapide mortigas min".
·    Puraj metaforoj, kie malaperis la reala termino kaj la leganto devas kompreni pri kio temas, ekzemple "Viaj dolĉaj glavoj malrapide mortigas min".

Ĉiam, la vorto "metaforoj" memorigas al mi unu el la plej poeziaj kaj neforgeseblaj filmoj el la fino de la antaŭa jarcento, pri simplanima malinstruita leterportisto, kiu dank' al amikeco kun la fama poeto Pablo Neruda lernas ami kaj uzi poezion por konkeri fascinan belulinon. Temas pri la itala filmo "Il postino" (t.e. la leterportisto), kiu disvolviĝas laŭ fikcia intrigo adaptita el la romano "Ardiente paciencia" de la ĉilia verkisto Antonio Skármeta. Jen la  resumo de la filma rakonto.

En la somero de 1952 Mario Ruoppolo (la napola aktoro Massimo Troisi), senlaborulo filo de fiŝistoj, vivas en Salina, fora itala insuleto, kiu ĵus donis politikan azilon al la granda ĉilia poeto Pablo Neruda (la franca aktoro Philippe Noiret). Ĉar la famega poeto ricevas amason da leteroj, oni dungas Mario-n, kiel leterportiston ĝuste por liveri al li la poŝtaĵojn. La restanta loĝantaro de la insulo estas analfabeta, do ĝis tiam ne estis neceso de leterportisto.

Tagon post tago, Mario estas pli kaj pli logita de la poeto kaj aĉetas libron de liaj poemoj. Konversaciante kun Neruda, la leterportisto lernas paroli pri poezio, uzi metaforojn kun la simpleco  de homo de mizera socia statuso. Unu tagon, Mario esceptokaze eniras en la vilaĝan tavernon kaj enamiĝas al Beatrice, nevino de la mastrino. La sekvantajn tagojn Mario ekamindumas ŝin, per la vortoj, aŭ pli ĝuste, per la versoj de Neruda, kaj iom-post-iom ekkonkeras ŝian koron.

Mario tamen troigas, donante al Beatrice iom aŭdacan poeziaĵon, kiun la poeto dediĉis al sia edzino. La onklino kaptas ĝin kaj tuj ĝin portas al la pastro, ĉar ŝi ne kapablas legi. Eksciante la enhavon de tiu poemo, kies titolo estas "Nuda", ŝi severe malpermesas al la nevino revidi Mario-n. Spite la malpermeson, la saman vesperon, Beatrice eskapas el la ŝlosita ĉambro kaj pasigas la tutan nokton kun li. Ili decidas geedziĝi kaj Neruda partoprenas kiel nuptatestanto. Dum la ceremonio, la poeto ricevas leteron el Ĉilio, anoncantan, ke lia arestordono estis nuligita kaj post kelkaj tagoj li forlasas la insulon por returni hejmlanden. Antaŭ la naskiĝo de sia filo, Mario perdas la vivon dum komunisma manifestacio.La itala aktoro Massimo Troisi prokrastis urĝan korĥirurgion por kompletigi la filmon. Ĝuste la tagon post ĝia kompletigo, li havis mortigan koratakon. La muzikon de la filmo komponis Luis Bacalov, kiu dank' al ĝi gajnis la Oskar-premion.Vi povas spekti rete la scenon pri metaforoj, kiun mi subtitolis esperante:

Embedded media -- click here to see it.


--

Virtuala Brazila Esperanto-Movado

No comments:

Post a Comment