La supersignoj de Esperanto cxiam estis facile tajpeblaj.
From: Alexandre Xavier Casanova Domingo <trigrupo@yahoo.es>
Date: 2012/6/22
Subject: [ VEKI ] La supersignoj de Esperanto cxiam estis facile tajpeblaj.
Saluton al vi cxiuj.
Dekomence, oni povas pensi ke la titolo de cxi tiu eseo estas blufo aux troigo. Se Zamenhofo mem, kreinto de Esperanto, jam permesis kaj citis procedojn por surogati la supersignojn, kiel, do, justigi mian aserton, jen, ke la supersignoj de Esperanto cxiam estis facile tajpeblaj? Sed mi ne blufas nek troigas. Kaj jen alia trajto de mia eseo: ke nur flankete kaj enkonduke mi parolos pri lingvistiko; esence, mi parolos pri filozofio, pri antropologio: pri la homa naturo.
Nature, oni povas ankaux pensi ke, kun titolo kiel "La supersignoj de Esperanto cxiam estis facile tajpeblaj.", mia eseo temas esence pri lingvistiko. Sed ne, gxi temas esence pri filozofio. Tuj tion ni vidos.
Neniu dubis iam serioze, kaj malankaux tion mi dubas, ke la normala kaj rekomendata skribado de Esperanto estas skribado per baza latina alfabeto, jen per majuskloj jen per minuskloj, kun supersignoj uzataj por indiki apartan fonemon super unu el la ses literoj de la grupo "c g h j s u".
Do, cxi tiu eseo estas skribata tiel.
Sed probable oni reagos tiel: "Ci blufas! Ci skribas cxi tie per iksosurogato, ne per supersignoj!".
Kaj mi respondos ke mi ne blufas: mi skribas cxi tie per iksosurogato por cxiuj ses supersignendaj literoj (ankaux por la supersignenda litero "ux") kaj do mi skribas per veraj supersignoj.
Mi ne volas elcxerpi la paciencon de miaj legantoj. La justigo de mia jxusa aserto estas kurta, logika kaj klara.
La baza kaj orientiga (ecx deviga) verkaro pri la nukleo de la lingvo Esperanto, jen, la verkaro "Fundamento de Esperanto", nur priskribas kaj preskribas ke, cxiam kiam oni tion povas fari, oni skribu Esperanton per latina alfabeto kun cxiuj ses supersignendaj literoj klare supersignotaj. Sed la Fundamento de Esperanto neniam deklaras aux sugestas ke oni uzu apartan aux unusolan formon de la latina alfabeto, ekzemple specifan litertiparon aux specifan grafikan signon por indiki emfazon. Zamenhofo mem deklaris jam dekomence ke cxi tiuj detaloj estas negravaj, duarangaj kaj ne apartenantaj al la kerno de la lingvo. Kaj, fakte, la plej lingve ortodoksaj individuoj kaj grupoj kiuj skribis per Esperanto cxiam uzis kaj uzas diversajn variajxojn de la latina alfabeto, kvankam, fakte, preskaux cxiam nur tri aux kvar tiparoj estas uzataj por la korpo el la teksto cxe la lingve ortodoksaj eldonajxoj per Esperanto, jen revuoj, jen libroj, jen interretajxoj. Cxi tiu tipografia solvo estas simila al la tipografia solvo de la multaj aliaj lingvoj, jen teritoriaj, jen helpoplanitaj, kiujn oni skribas per latina alfabeto.
Do, neniu aparta formo por tajpi aux reprezenti grafike la supersignojn de Esperanto estas deviga aux unika. Do, reprezenti grafike cxiun ekaperon de supersigno per la koncerna sensupersigna litero plus posta apuda litero "x", ikso, estas ankaux akceptebla rimedo por skribi la supersignojn, ecx laux la Fundamento de Esperanto kaj laux ties oficiala akademio de lingvopolico, la Akademio de Esperanto. Tajpi kaj legi tiel povas esti plimalpli peze kaj estetike malagrable, sed neniel heterodokse. Tial la modernaj komputiloj, kiuj ne estas kondicxitaj per la estetiko, la legado nek la tajpado antaux teksto en Esperanto komplete skribita per la ikso, rapide kaj facile povas konverti gxin en tekston per aliaj stiloj de supersigno, aux reciproke, iksigante tekston originale skribita per supersignoj gluitaj super aux sur cxiu koncerna litero.
Sed nun, probable, oni demandos al mi: "Kial, (kon)damne, Zamenhofo mem ne emis nek rekomendis skribi per la litero ikso en Esperanto?".
Mia respondo estas facila: Esperanto estas nur lingvo, sed esperantismo estas pli ol lingvo; gxi estas ideologio, partio, religio kaj eklezio. Zamenhofo ne estis nur esperantoparolanto aux esperantouzanto; li estis ankaux (kaj precipe) esperantisto, partizano de la esperantismo.
Esperanto, la lingvo mem (sen esperantismo) ne bezonas malfacilajn formojn de tajpado, ecx gxi ne bezonas supersignojn, cxar reale Esperanto nur enhavas 26 fonemojn maksimume. Ne ekzistas reala distingo semantika inter la fonemo de la sensupersigna litero "h" kaj la simila fonemo kun supersigna litero "hx", nek inter la fonemo de la supersigna litero "gx" kaj la fonetike tre simila fonemo de la supersigna litero "jx". Oni facile povas (kaj rajtas) skribi Esperanton kun nur la baza latina alfabeto, sen digrafoj kaj sen difonoj.
Sed mi rediras ke esti esperantisto ne estas nur paroli aux skribi Esperanton.
La filozofio kaj la sociologio per germana lingvo kreis antauxlonge du vortojn kiuj estos tre utilaj al ni nun: "Gemeinschaft" kaj "Gesellschaft", kiujn mi tuj esperantigas laux iliaj prononcadoj: "gemajnsxafto" kaj "geselsxafto".
La gemajnsxafto kaj la geselsxafto estas du formoj de asocio, sed profunde malsimilaj reciproke. La gemajnsxafto estas asocio formata per emociaj, tradiciaj kaj ne plene raciaj ligiloj; tipaj ekzemploj de gemajnsxafto estas la familio, la religio kaj la klubo de futbalo. La geselsxafto estas asocio formata per difinitaj raciaj ligiloj celante la atingon de komunaj interesoj inter siaj membroj; tipaj ekzemploj de geselsxafto estas la energia entrepreno por pumpi petrolon aux bruleblan gason, la konzerno aux komisiono fiksanta universalajn kodojn por skribi komputile cxiujn lingvojn (sistemo Unikodo) aux (almenaux teorie) la sindikato, la politika partio kaj la profesia konfederacio el entreprenistoj. Mi, intence, inkludis la tri lastajn ekzemplojn dubindaj por montri ke ne ekzistas klara kaj preciza limo inter gemajnsxafto kaj geselsxafto, sed pli reale gamo da situacioj, ofte ambiguaj aux mezaj inter gemajnsxafto kaj geselsxafto, kaj ofte sxanceligxante inter gemajnsxafto kaj geselsxafto cxe la sama asocio, laux la epoko kaj la situacio.
Bona ekzemplo de cxi tiu ambigueco estas la statuso de la profesiaj futbalistoj en la plej bonaj futbalteamoj. Cxi tiuj futbalteamoj estas, nature, gemajnsxaftoj... sed la plimulto el iliaj futbalistoj estas dungitaj (tre bone dungitaj) laboristoj, kiuj neniam kaj neniel laboros senpage. Ili, la profesiaj futbalistoj, teorie reprezentas la simbolojn kaj la dezirojn de venko de cxiu aparta teamo kie ili laboras; sed, samtempe, ili deziras, logike, gajni monon kiom eble plej multe, dueco kiu ofte kauxzas konflikton kiam unu futbalisto forlasas sian "amatan" teamon favore al alia teamo kiu pagos al li duoblon cxiujare. Logike, la membroj de la teamo jam scias ke la rilato de la plej bonaj futbalistoj kun la teamo estas pli geselsxafto ol gemajnsxafto, sed samtempe ili argumentas ke la klubo de futbalo "ne estas komerca entrepreno" kaj ke, do, la monavida futbalisto devus respekti lojalecon al sia teamo. La reala konduto de la futbalisto restos fiksita, precipe, per lia statuso (jen amatora, jen profesia, jen intermeza), per siaj emociaj ligiloj al la klubo, per siaj realaj eblecoj cxe la merkato de futbalistoj kaj per la naturo de la futbalklubo (jen amatora, jen auxtentike komercentreprena sporta, jen intermeza).
La klara disigo, cxe la ekstremoj, inter la gemajnsxafto kaj la geselsxafto, ne kasxas la ekziston de flua transiro inter ambaux formoj de asocio.
Esperanto, kiel nur internacia helpoplanlingvo, teorie estas klara bazo por geselsxaftoj kiuj, simple, disvastigus science kaj teknike Esperanton kiel cxipan, rapidan kaj efikan solvon al la internacia problemo de la komunikado inter individuoj sen komuna teritoria lingvo. Ja, multaj esperantoparolantaj aux esperantistaj asocioj tion proklamis formale... sed la vero neniam aux preskaux neniam estis tiel. La grandaj teritoriaj, fakaj aux ideologiaj asocioj kiuj reale uzas Esperanton estas preskaux cxiam gemajnsxaftoj kun kelkaj trajtoj el la geselsxaftoj, sed cxefe gemajnsxaftoj.
Alidirite: la reala disvastigo de Esperanto estas praktike ligita al la esperantismo, do al "la lingvo de paco kaj amo".
Do, ni jam povas kompreni kial dauxras la pseuxdoproblemo de la supersignoj. Cxi tiu pseuxdoproblemo aux kvazauxproblemo ne ekzistas inter esperantoparolantoj kiuj Esperanton nur uzas laux la tipa maniero de la geselsxaftoj. Tiaj esperantoparolantoj skribas per la ikso, aux tute sen supersignoj kiel en la sistemo nomata "minirefo" (kiu malankaux uzas digrafojn kaj difonojn).
Sed la minirefo aux la iksotajpado, kiuj neniel malhelpas serioze la interkomprenadon per Esperanto, kiuj do ne atakas Esperanton mem... agas kontraux la jen kasxa jen malkasxa bazo de la gemajnsxafto kiu fakte subtenas Esperanton, kaj sen kiu Esperanto estus hodiaux margxena aux malaperinta helpoplanlingvo en la historio de la helpoplanlingvoj, kiel Volapuko aux Intalo.
Tre facila tajpado kaj legado, sub cxiuj cirkonstancoj, malhelpas paradokse la gemajnsxaftojn, la esperantismon, cxar tiu facila tajpado kaj legado tro helpas la geselsxafton, la lingvon Esperanton kaj ties praktikan facilan uzadon.
Ju pli facila estos Esperanto kiel nur lingvo, des malpli forta estos la esperantismo. Cxiu gemajnsxafto inkludas ritojn de paso, ofte absurdaj kaj ecx dangxeraj, sed ankaux ofte inkluditaj cxar ili estas absurdaj, dolorigaj aux dangxeraj. La ceteraj membroj de cxiu gemajnsxafto deziras ofte scii cxu la nova kandidato al la gemajnsxafto deziras precipe atingi siajn proprajn (cxefe raciajn kaj egoistajn) celojn kiel en geselsxafto, cxu li aux sxi akceptas subordigi sian individuecon al la gemajnsxafto kaj ne plu konsideri sian gemajnsxafton kiel ion ekstera, cirkonstanca kaj finfine forlasebla; kiel geselsxafton.
La supersignoj kaj la deviga sufikso de akuzativo estas, science, klaraj bariloj cxe Esperanto al la internacia komunikado, kaj antaux multaj jaroj oni jam scias ke la plej bona solvo estas skribado per nur la baza latina alfabeto (sen digrafoj nek difonoj) kaj kun okazaj specifaj prepozicioj, anstataux la sufikso de akuzativo, por indiki la akuzativon kaj aliajn sintaksajn nuancojn. Sed tiu kiu emas paroli kaj skribi Esperanton tiel, suficxe montras ke gxi ne amas Esperanton, ke gxi nur uzas Esperanton kiel komunikilon... do, ke, se gxi trovas alian komunikilon pli komforta ol Esperanto, probable gxi neglektos aux ignoros Esperanton.
Estas, ekzemple, neniu sekreto ke mi ne amas (nek malamas) Esperanton, ke gxin mi uzas nur kiel lingvon, sen esperantismo, kaj ke mi preferas uzi la reformitan Esperanton konata kiel Ido por mia precipa uzado de Esperanto, jen, la filozofio. Mi ne estas gemajnsxaftano de Esperanto, sed nur geselsxaftano, kaj mi agnoskas ke sciencoteknike Ido estas, gxenerale kaj averagxe, pli bona kaj tauxga ol zamenhofa Esperanto.
La homa naturo sxancxeligxas konstante inter racieco kaj malracieco. Tiu denaska kaj malfacile solvebla konflikto de la homa naturo estas la konflikto kiun mi volis montri cxi tie; la lingvaj ekzemploj kiujn mi donis estas duarangaj kaj nur instrumentaj. Mi opinias ke la homo devas iri kiel eble plej alte al la kompleta racieco, cxar la malracieco ne estas finfine vera vojo al la felicxo, kaj la racieco jes portas en la felicxon. Sed tio implicas la kreadon de plena individueco por la individuo, preter la grupo, preter la gemajnsxafto; jen la granda, dauxra kaj dornoza vojo al la pleneco, al la felicxo.
Nu: mi konsideras ke cxi tiu polemikega eseo jam havas suficxajn parolojn por esprimi mian nekutiman sintenon pri la supersignoj, la esperantismo kaj Esperanto. Do se ci, leganto, deziras dialogi, ci nur bezonos kontakti min.
Amike, el Aleksandro Ksavero Kasanovo Domingo, posxto elektronika trigrupo@yahoo.es (trigrupo arobo yahoo punto es).
Comments
Post a Comment