Rio plus 20, grava repenso
Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Paŭlo Sergio Viana el Brazilo
rioplus20.mp3Listen on Posterous |
La esenca temo, kiun oni espereble funde diskutos, estas la tiel nomata "daŭre tenebla ekonomio". Temas simple pri tio, kiel plu evoluigi la bonstaton de vivo sur la Tero, sen damaĝo al ĝiaj naturo kaj sano. Tiu ampleksa temo dispartiĝos en plurajn subtemojn: Verda ekonomio, Akvo, Agrokulturo, Energio, Klimato, Biologia Diverseco, Oceanoj, Malriĉeco, Tradiciaj popoloj, Urboj. Neniu rajtas kontraŭdiri la gravecon de ĉiu unuopa ero, kaj oni apenaŭ povas imagi, kiel konsekvence diskuti pri tiaj komplikaj aferoj dum nur kelkaj tagoj.
Se oni legas tiun temoliston, ne eblas tamen ne miri pri unu grava manko. Kiel pridiskuti kaj serĉi solvojn por tiaj gravaj punktoj, se oni ne atakas la problemon pri... edukado? Se en la tuta mondo ekzistas milionoj da analfabetoj, ĉu la unua paŝo ne devus esti samtempe nutri kaj eduki ilin? Krome, en socie pli evoluintaj landoj, ĉu ankoraŭ ne regas vasta nescio pri la tutmondaj problemoj? Ĉu la nova generacio en la tiel nomata "unua mondo" plene konscias, ke mizero en la "tria mondo" iam atingos ankaŭ ĝin, iamaniere?
Tiusence, tre oportuna estas la partopreno de Esperantistoj en Rio +20. La loka aktivulo Álvaro Motta kunordigis laborgrupon favore al Esperanto kaj vigle agadas, inkluzive reprezentante Universalan Esperanto-Asocion. Ĉia helpo al lia laboro estas bonvena.
Vi pravas! Tute pravigas tion!
ReplyDeleteMi volas partopreni tiun gravan eventon, sed mi pensas, ke multaj homoj estas for de la temoj..
Estas multaj diskutadoj pri Ekologio, Homaj Rilatoj, indighenaj aferoj, defendo de la minoritata lingvdiverseco, ktp.... Mi apogas, unue, vian mencio pri Edukado. Post Sano kaj bonaj domoj por la mizeruloj... Sane kaj Pace!
Elma