Rio plus 20, grava repenso


Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Paŭlo Sergio Viana el Brazilo

rioplus20.mp3Listen on Posterous
En la jaro 1992, okazis en Rio memorinda evento ECO 92, dum kiu oni vaste diskutis kaj manifestaciis pri  mediaj minacoj en la mondo. Ŝtatestroj, neregistaraj organizoj kaj la amasa popolo brue partoprenis. Rezultis subskribo de Konvencio pri Klimatŝanĝo kaj Konvencio pri Biologia Diverseco. Pasis dudek jaroj, skeptikuloj asertas, ke tiu evento havis preskaŭ nenian  praktikan rezulton: la mediminacoj daŭras, eĉ pli gravaj. La monda loĝantaro kreskis je pli 1,5  miliardo da individuoj, klimataj ŝanĝoj plu timigas la homojn kaj malsato ankoraŭ turmentas almenaŭ unu miliardon da homoj. Post du jardekoj, Unuiĝintaj Nacioj decidis ripeti la konferencon, de la 13-a ĝis la 22-a de junio 2012, sub la nomo Rio + 20, kun la argumento, ke ne indas rezigni pri la batalado por iu pli bona mondo, laŭ vidpunkto de mediprotektado.

    
La esenca temo, kiun oni espereble funde diskutos, estas la tiel nomata "daŭre tenebla ekonomio". Temas simple pri tio, kiel plu evoluigi la bonstaton de vivo sur la Tero, sen damaĝo al ĝiaj naturo kaj sano. Tiu ampleksa temo dispartiĝos en plurajn subtemojn: Verda ekonomio, Akvo, Agrokulturo, Energio, Klimato, Biologia Diverseco, Oceanoj, Malriĉeco, Tradiciaj popoloj, Urboj. Neniu rajtas kontraŭdiri la gravecon de ĉiu unuopa ero, kaj oni apenaŭ povas imagi, kiel konsekvence diskuti pri tiaj komplikaj aferoj dum nur kelkaj tagoj. 
    
Se oni legas  tiun temoliston, ne eblas tamen ne miri pri unu grava manko. Kiel pridiskuti kaj serĉi solvojn por tiaj gravaj punktoj, se oni ne atakas la problemon pri... edukado? Se en la tuta mondo ekzistas milionoj da analfabetoj, ĉu la unua paŝo ne devus esti samtempe nutri kaj eduki ilin? Krome, en socie pli evoluintaj landoj, ĉu ankoraŭ ne regas vasta nescio pri la tutmondaj problemoj? Ĉu la nova generacio en la tiel nomata "unua mondo" plene konscias, ke mizero en la "tria mondo" iam atingos ankaŭ ĝin, iamaniere?
    
Tiusence, tre oportuna estas la partopreno de Esperantistoj en Rio +20. La loka aktivulo Álvaro Motta kunordigis laborgrupon favore al Esperanto kaj vigle agadas, inkluzive reprezentante Universalan Esperanto-Asocion. Ĉia helpo al lia laboro estas bonvena.

-- 
Virtuala Brazila Esperanto-Movado

Comments

  1. Vi pravas! Tute pravigas tion!
    Mi volas partopreni tiun gravan eventon, sed mi pensas, ke multaj homoj estas for de la temoj..
    Estas multaj diskutadoj pri Ekologio, Homaj Rilatoj, indighenaj aferoj, defendo de la minoritata lingvdiverseco, ktp.... Mi apogas, unue, vian mencio pri Edukado. Post Sano kaj bonaj domoj por la mizeruloj... Sane kaj Pace!
    Elma

    ReplyDelete

Post a Comment

Popular posts from this blog

Fwd: [Bildoj Kaj Tekstoj] Pleneco post eltondo

Landa Kongreso de Esperanto-USA

Bona Espero