Mia amiko spegulo


Mia_amiko_spegulo1.mp3Listen on Posterous
Preskaŭ en ĉiu domo troviĝas spegulo, kiu estas tre utila objekto. Kelkaj uzas ĝin malofte, la aliaj - plurfoje dum la tago tre diverscele. Kelkaj deziras vidi en ĝi ĉiujn detalojn, do ili bezonas spegulojn, kiuj pligrandigas. Sed okazas inverse. Mi konvinkiĝis pri tio iufoje, kiam mi hazarde, bonintence purigis la surfacon de iu spegulo, en kiu mi preskaŭ ne kapablis min vidi. Ĝia tiam malpli ol 50-jaraĝa posedantino post tiu mia misago klarigis al mi, ke ŝi ĝuste tian, ne tro puran, kutimas uzi. Mi nur volas mencii, ke malgraŭ sia nuna aĝo de pli ol 70 jaroj ŝi plu aspektas tre ĉarme kaj bele. Tamen temis pri tio, ke ŝi ne deziris vidi siajn imagitajn mankojn. Ĝenerale oni povas konstati, ke ekzistas du specoj de resentoj, kiuj aperas dum la kontakto kun tiu ĉi helpilo, nome kelkaj ŝatas, dum la aliaj malŝatas sian bildon en ĝi.

Oni diras: "La spegulo montros al vi la veron". Ĉu efektive? Certe jes. Tamen bonvolu rimarki, ke ĝuste vi, kiu alrigardas tien, kreas vian propran opinion pri tio, kion vi vidas. Do plej ofte via spegulo diras al vi, kion vi pensas pri vi mem. Interese, pri kio vi pensas rigardante vin tuj post via ellitiĝo? Estus bone, se komence de la tago vi dirus al vi ekzemple "ho, kiel bela nova tago estas hodiaŭ" aŭ "saluton, mi ŝatas vin" kaj sincere ridetu al vi. Ĉu vi bonvenigas vin tiamaniere? Se vi ne tro ŝatas la ulon en la spegulo, eble valoras iom laboradi pri via pensmaniero pri vi mem. Eble iu demandos min: pro kio mi esperu sukceson, prosperon, bonŝancon? Tiam mi simple respondos: kaj kial ne? Kie estas skribite, ke malsukceso, malprospero aŭ malbonŝanco estas nia destino? Bonvolu montri al mi, kie? Kaj mi, kaj vi - estas ĉefoj de niaj pensoj. Estas via kapo kaj viaj pensoj, ĉu vi volas aŭ ne!

Sed ni revenu al nia respegulo, kiu fakte estas iom falsa, ĉar nian maldekstran flankon ni vidas en ĝi dekstre. Pro tio niaj fotoj iomete mirigas nin, ĉar ili montras nin tiel, kiel vidas nin la aliaj. Kiam mi rigardas min, mi plej ofte ridetas. Kial? Mia aspekto estas ridinda. Ridi pro mia propra aspekto, kiun mi neniel povas ŝanĝi, estas por mi sufiĉe amuza. Mi ŝategas fari diversajn mienojn al mi. Fakte mi opinias min strangulo kaj malbelulo. Ĉu tia opinio pri mi mem iel malhelpas al mi? Tute ne. Mi hodiaŭ klopodas esti mia propra amiko, akcepti mian aspekton kaj danke al tio mi bone sentas min. Kiam mi diras al mia edzino: "rigardu, kiel malbela mi estas", ŝi certigas min, ke ne gravas, ĉar mi plaĉas al ŝi, kio verdire kontentigas min. Neniu ja revenigos al ni harojn, kiujn ni perdis. Oni eventuale povas kolorigi sian grizeton, sed mi opinias tion iom nenatura. Des pli ke, kelkaj virinoj ŝatas komenciĝantan griziĝon ĉe plenkreskaj viroj. Simile superflua mi trovas klopodojn de kelkaj viroj forigi sulkojn sur sia haŭto pere de iuj kosmetikaĵoj. Dum la uzado de ordinara grasiga haŭtpomado estas ja kompreneblaĵo. Tamen se iu el vi, ĝentlemanoj, deziras uzi iujn plibeligaĵojn, mi havas nenion kontraŭ tio.

Kelkaj finaj ĉespegulaj konsiloj por kelkaj el vi. Se vi estas juna, ne ĉagreniĝu pro iu nova akno sur via vango, pro tro granda nazo aŭ oreloj, aŭ pro tio, ke vi portas okulvitrojn. Vi estas tutcerte sufiĉe bela por ekplaĉi al iu knabo aŭ knabino. Vi nur bezonas iom pli da memfido. Se via junaĝo jam pasis, des pli ne zorgu pri via aspekto, kiu ja devas ŝanĝiĝi laŭ via aĝo. Akceptu ĝin kun rideto sur la vizaĝo, ĉar nur tiam vi bone vin fartos. Kaj absolute ĉiu devus memori, ke rideto estas magio! Komencu praktiki rideti al vi en la spegulo. Ridetado bonsentigas! Via spegulo estas via helpanto, kiu permesas rigardi en la okulojn de via plej granda amiko kaj eventuale iom plibonigi ties belan aspekton. Ĉiu el ni bezonas optimismon, kiu ja terure mankas ekzemple en televido aŭ en gazetaro, ĉu ne? Kaj ni ja estas homoj de espero. Ĉiumatene diru al vi: "hodiaŭ estas nova tago plena de novaj ŝancoj!" Kaj tutcerte ĉi tiel estos.


--
Virtuala Brazila Esperanto-Movado

Comments

Popular posts from this blog

Fwd: [Bildoj Kaj Tekstoj] Pleneco post eltondo

Landa Kongreso de Esperanto-USA