Traserĉu tiun blogon

2012-06-29

Jorge Amado - el Bahia en la mondon


Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Paŭlo S. Viana el Brazilo

jorge_amado.mp3Listen on Posterous

Ĉi tiun tutan jaron 2012 Brazilo feste rememoras pri Jorge Amado, la brila verkisto, kiun la ŝtato Bahia donacis al la mondo. Li estas unu el la plej impresaj literaturaj fenomenoj en la historio de la lando kaj eĉ de Latinameriko. Li simple furoris per siaj romanoj dum tuta duono de la 20-a jarcento. Ne ekzistas brazilano, kiu neniam aŭdis pri Gabriela, Dona Flor, Kinkas Akvobleko, Tieta kaj pri la "kapitanoj sur sablo" - la malriĉaj knaboj vivantaj ĉe la kajo en Salvador, ĉefurbo de Bahia. Kaj tiu listo da figuroj povus longiĝi, ĉar efektive ĝi estas nur parteto de vasta galerio, kiu definitive eniris la fikcian panoramon de la brazila beletro. Jorge Amado kapablis perfekte respeguli la animon de la popolo, de la simplaj homoj, kun iliaj kredoj, kontraŭdiroj, suferoj kaj ĝojoj. Lia kolorplena, emocisaturita prozo kaptas la leganton je la koro. Se oni devus karakterizi lian skribarton, tiam oni devus difini ĝin kiel "homaman": li amegis sian popolon.

    
Oni rajtas aserti, ke li estas unuanime ŝatata – kun ebla escepto de iaj pedantuloj, kiuj kritikis lian simplan prozon kaj lian iel romantikan aliĝon al komunismo. Sed liaj politikaj ideoj neniel makulis la valoron de lia arto. Fakte, Amado ricevis multajn premiojn dum sia vivo, inkluzive de Premio Camões, la plej prestiĝa koncerne la portugalan lingvon. Diversajn liajn historiojn oni adaptis por televido, kino kaj teatro. Oni lin elektis por la Brazila Akademio de Beletro, kaj liajn verkojn oni tradukis al 49 lingvoj – inkluzive de Esperanto: la kompetenta brazilano Geraldo Pádua Esperantigis lian verkon "La Morto kaj la Morto de Kinkas Akvobleko". Ĉi-jare, la Muzeo de la Portugala Lingvo, en la urbo San-Paŭlo, omaĝas la grandan artiston per impona ekspozicio. Simila evento okazis en Parizo.
    
Jorge Leal Amado de Faria mortis en sia amata Salvador en la jaro 2001. Li definitive envenis la panteonon de literaturo ne nur pro sia agrabla, sentoplena prozo, sed precipe pro du apartaj trajtoj de sia verkaro: moderna regioneca scenejo kaj elstarigo de la miksado de rasoj kiel elemento por plibonigo de homaj valoroj. Skribante pri la homoj kaj moroj de sia regiono, li montris, ke la homo estas la sama ĉie en la mondo; kaj montrante la belecon de la brazila rasmiksita gento, li montris, ke ne ekzistas rasoj, sed nur... homoj kun homoj. Ni neniam forgesu lin.

-- 

Virtuala Brazila Esperanto-Movado

No comments:

Post a Comment