Traserĉu tiun blogon

2012-06-06

Ni venkos per simpatio


parolmanieroj_simpatio.mp3 Listen on Posterous

Okaze de la malfermo de la ĉi-jaraj Vienaj Festivalaj Semajnoj sur la urbodoma placo en Vieno okazis publika konkurso de junaj muzikistoj el 7 landoj. Ĉiu el ili ludis alian instrumenton kaj do la programo kun klasika muziko estis tre varia. Oni povis spekti ĝin rekte en TV. La muzikaĵojn anoncis juna aŭstro kiu mem dum unu el la pasintaj jaroj estis premiita en tia konkurso. Li parolis por la ĉeestanta publiko en germana lingvo, sed salutis kelkajn eksterlandajn gastojn ankaŭ en angla lingvo.

Kaj ankaŭ la alparolitaj gastoj diris kelkajn vortojn en la angla. Ili parolis la anglan kun kutima nacia akĉento kio ja tute ne ĝenas ĉar ili tiel estis eĉ pli bone ekkoneblaj kiel anoj de certa nacio. Pri la aŭstra prezent-parolanto la afero statis alie: Ĉe li parolado en la angla kun aŭstra germana akĉento malplaĉus al la publiko ĉar oni konsiderus tion duaklasa. La juna aŭstro do imitis laŭeble originalan parolmanieron de la angla, nome usonan. Tio estas kutimo en similaj televidaj spektakloj. La prezent-parolanto parolas kun gastoj usonecan anglan. Imiti britan parolmanieron tute ne estas kutimo. La britangla estas tiucele tro specifa kaj Britio lingve kaj entute ne plu ĝuas multe da simpatio. Tio montras ke por la angla ne ekzistas iu neŭtrala parolmaniero, lernanto de la angla lingvo devas elekti iun modelon, se li aŭ ŝi ne volas paroli kun la propra nacia akĉento. Aliflanke sinapogo al la usonangla ne bone taŭgas kiel lingva ligilo por renkontiĝo de muzikistoj el centra Eŭropo, precipe se temas pri klasika muziko. Kun Usono oni mense kunligas alian kulturan fonon, dum Vieno estas kvazaŭ la hejmurbo de klasika muziko. La angla lingvo, almenaŭ en tiu kunteksto, do ne povas krei komunan senton, ĉar ĝi malgraŭ ĉiuj klopodoj kaj asertoj estas fremda elemento. La fremdeco ne baziĝas ĉefe sur nekompreno sed sur la konscio ke tiu lingvo apartenas al alia fora parolkomunumo. Kaj tiu parolkomunumo estas eĉ politike tre forta kaj konkurencas kun Eŭropo. Do eĉ se la angla lingvo en Eŭropo vastskale servas kiel helplingvo, ĝi ne povas konkeri la korojn kaj tiel kontribui al komuna sento. Tiun atuton povas oferti nur Esperanto. Ĝi estas politike libera, do ne ligita al iu parolkomunumo kun politika signifo kaj ĝi estas parolebla tute sen nacia akĉento. Depende de la kvalitoj de la parolanto ĝi povas elradii tiom da varmo ke parolado en ĝi povas kapti la korojn de la geaŭskultantoj kaj tiel krei komunan senton inter homoj el diversaj landoj kun diversaj lingvoj. Jen ni vidas nun vojon kiel sukcesigi Esperanton: Ni povas krei simpation por ĝi per korvarmiga parolado. Tio unue kreos bonajn sentojn interne de nia ankoraŭ malgranda parolkomunumo, sed tio ankaŭ donos daŭran kaj fortan impulson al plua kreskado de simpatio por nia lingvo ĉe homoj kiuj sentas la bezonon pri internacia lingvo kiu estu pli ol nur helplingvo.

La Esperanta Retradio volas kontribui al sukcesigo de Esperanto en tiu senco. Ni venkos per simpatio!


--
Virtuala Brazila Esperanto-Movado

No comments:

Post a Comment