KANTO DE L' SKLAVO

















Stanislav Schulhof

Nun mi hele vidas, ke la sorto mia
estas alligita al vi per kateno,
ke mi nune ĉiam kun vi devos iri,
ke mi certe ne sukcesos jam akiri
liberecon, mia nova suvereno!

Multfoje mi forĵetis mian plumon,
eĉ emblemon vian, stelon kvinradian,
en la koro fajron mi estingi penis,
sed vi senkompate ĉiam min ekprenis
kaj min pluen, pluen trenis sklavon vian.

Al vi apartenas nune vivo mia,
ĉio, kion jaroj lasis en la koro;
vin mi nune sekvas kiel somnambulo,
tute kontraŭvole, tute sen postulo
kaj mi jam ne revas eĉ pri laŭr' kaj gloro.

Kie vi nur prenis tiun sorĉan forton?
Vi tra landoj marŝas sen la sang' sur glavoj,
sen kanonoj, nur kun via verda stelo,
kaj vin malgraŭ tio sekvas sen ribelo
ĉiam novaj, blinde obeemaj sklavoj.

Pli kruelan, ol la famaj uzurpantoj
vi alportis al ni en la mondon moron;
ili piedbatis homajn liberecojn,
de la landoj ŝiris partojn, limojn, pecojn;
sed vi ŝiras el la brustoj nian koron.

(1912)

verkis Schulhof(1864-1919)
============================================
VTF - Vortaro Tulio Flores
http://vortaro.brazilo.org/vtf/


Comments

Popular posts from this blog

Fwd: [Bildoj Kaj Tekstoj] Pleneco post eltondo

Landa Kongreso de Esperanto-USA