Internacia literatura konkurso 'Gorov'

Internacia Esperanta literatura konkurso "Hristo Gorov – Hrima"

Hristo Gorov – Hrima  estis unu el la plej elstaraj bulgaraj esperantistoj, verkisto, poeto, tradukisto kaj publicisto. Li verkis plurajn librojn, kiuj respegulas la pozitivajn homajn trajtojn: la solidarecon, la batalon por la bono, la strebon por honesta vivo.


Bulgara Esperanto-Asocio anoncas Internacian Esperantan Literaturan Konkurson, kiu okazos en ĉiu tria jaro. En la konkurso povos partopreni verkistoj, poetoj, ĵurnalistoj el ĉiuj landoj.


La konkurso havos la jenajn branĉojn:

 -poezio
 -prozo
 -artikolo

Ĉiu aŭtoro rajtas partopreni per du poemoj, originale verkitaj en Esperanto.


- La noveloj devas esti ĝis 4-paĝaj kaj ĉiu aŭtoro rajtas partopreni per unu novelo, originale verkita en Esperanto.

- La poemoj, noveloj kaj la artikoloj devas esti komputile kompostitaj.
- La konkurso ne havas apartan temon.
- La artikoloj estu dediĉitaj al signifa Esperanta aranĝo.

La gajnintoj ricevos signifajn premiojn. La rezultoj estos anoncitaj en monato oktobro 2012.


Bonvolu sendi viajn kontribuojn ĝis la 1-a de septembro 2012 al la retpoŝta adreso: "
modest@abv.bg" aŭ per la tradicia poŝto al la adreso:

Georgi Mihalkov,

"Nadejhda" V, bl. 529 vh. A et. 9 ap. 33,
Sofio – BG-1229, Bulgario.
-----

fonto: Ret-Info
http://www.eventoj.hu









.




Comments

Popular posts from this blog

Fwd: [Bildoj Kaj Tekstoj] Pleneco post eltondo

Landa Kongreso de Esperanto-USA