Serena el Kardoj


Tiun ĉi sonrakonton verkis kaj produktis Luiza Carol el Israelo

serena_.mp3Listen on Posterous

(La pentraĵo estas farita de Luch OFER, la filino de la verkistino, en la jaro 1991. Tiam la pentristino estis 18 jara.)

Antaŭ tre longe, en fora lando, vivis orfa blinda knabino, kiu nomiĝis Serena.   

Per la fingroj, Serena kapablis senti formojn de diversaj aĵoj, sed ĉiuj koloroj estis por ŝi neatingeblaj misteroj...

Ĉar ŝi sciis ke pamplemusoj estas flavaj, ŝi imagis la sunon kiel varmegan pamplemuson. Ĉar ŝi sciis ke salo estas blanka, ŝi imagis la lunon kiel pilkon el salo. Kiam oni priskribis al ŝi la verdajn kaj brunajn montetojn apud la urbo, ili gustis por ŝi kiel pudingo el pizoj kaj kaŝtanoj. Kiam oni parolis al ŝi pri la ruĝa, oranĝa kaj violkolora ĉielo dum la sunleviĝo kaj sunsubiro, ŝi iel imagis ĝin gustantan kiel miksita suko de tomatoj, karotoj kaj violkoloraj brasikoj. Sed dum la tago la ĉielo estis blua, kaj ŝi ne povis imagi tiun ĉi koloron, ĉar bluan legomon aŭ frukton ŝi neniam gustumis...

Iun printempon, Serena stumblis kaj falis. Tiam, ŝi sentis la kontakton de iuj dornaj aĵoj, de ŝi nekonataj. Ŝi aŭdis karesemajn voĉojn flustrantajn:
-    Ni petas pardonon, bela knabino!
-    Kiuj vi estas? – ŝi demandis.
-    Ni estas bluaj kardoj. Kial vi demandas? Ĉu vi neniam vidis kardojn?
-    Mi ne vidkapablas… Kaj mi neniam renkontis kardojn ĝis nun… 
-    Ĉu vere? Hmm… se vi volas, ni povas donaci al vi vidkapablon. Sed nur se vi konsentus fariĝi ventoknabino. Ĉu vi kuraĝas provi tion?

Serena kuraĝis kaj konsentis. Ŝi komencis antaŭeniri, dum la kardoj alvokis ŝin pli kaj pli foren, en bluan nebulon. Ŝi sentis sin pli malpeza kaj komencis moviĝi samkiel homo kiu naĝas. Sed la knabino neniam naĝis, tial tiu sento estis tute nova por ŝi. Iom post iom, Serena komencis vidi la bluan nebulon, ĉirkaŭantan ŝin. Ŝi estis tute ravita.
-    Ĉu vi kuraĝas daŭrigi? – demandis la kardoj.

Serena jesis kaj paŝis antaŭen. Ŝi eksentis sin eĉ pli malpeza. Ŝi komencis moviĝi samkiel homo kiu troviĝas sur la luno. Sed ŝi neniam vidis per televido, kiel moviĝas homoj sur la luno, tial ŝi ne faris tian komparon en la menso. Ŝi simple paŝis antaŭen, malrapide, timeme, dum la blua nebulo disŝiriĝis kaj ŝrumpis ĉirkaŭ ŝia korpo, kaj ŝiaj okuloj iom post iom komencis vidi la formojn kaj kolorojn de tiu ĉi mondo. Ŝi scivole rigardis la bluajn kardojn apud ŝi, dum tiuj demandis:
-    Serena, ĉu vi kuraĝas daŭrigi?

La knabino jesis senhezite kaj antaŭeniris. Serena fariĝis travidebla kiel vitro, dum la blua nebulo tute malaperis. Ŝia vidkapablo fariĝis tute normala. Nun ŝi fascine kontemplis belegan pejzaĝon. La kardoj klarigis al ŝi, ke ŝiaj okuloj vidas nun la maron kaj la ĉielon. 
-    Mi volas daŭrigi! – ŝi diris, paŝante antaŭen.

La knabino fariĝis tute nevidebla. Ŝiaj okuloj jam vidkapablis ĝis tre malproksime, samkiel akcipitraj okuloj. Kiam ŝi leviĝis el la kardaro, malpeza kiel lanugo, ŝi komprenis ke ŝi jam estas ventoknabino, fluganta super la maro.

Longa tempo pasis de tiam. Nun, kiam infano aŭ plenkreskulo sentas sin ege malgaja, okazas ofte ke li aŭ ŝi sentas mildan agrablan venteton kiu flustras: "Rigardu la ĉielon! Rigardu la arbojn! Rigardu la belajn kolorojn kaj formojn ĉirkaŭ vi kaj ĝuu la vivon!" Tiam, malgajeco disŝiriĝas samkiel nebulo, la homaj okuloj subite vidas belajn kolorojn kaj formojn ĉirkaŭe, dum nevidebla ventoknabino ridetas kaj forflugas… Ĉu ankaŭ vi havis tian sperton?

--
Esperanto@Brazilo - http://esperanto.brazilo.org

Comments

Popular posts from this blog

Fwd: [Bildoj Kaj Tekstoj] Pleneco post eltondo

Landa Kongreso de Esperanto-USA