Traserĉu tiun blogon

2012-08-22

Estas alternativo al la usona eduka modelo


Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Gian Piero Savio el Israelo

eduka_modelo.mp3Listen on Posterous
Reciproka fido sen obsedaj testoj

Malmultaj el niaj lernejoj sufiĉe bone kontentigas la bezonojn de lernantoj kaj de iliaj gepatroj. Kio necesas al la lernanto? Akiro de kapabloj taŭgaj por la nunaj tempoj kaj signifo por liaj studoj. Ĝuste tiuj ĉi elementoj tre malfortiĝis en niaj lernejoj. La israela eduka sistemo dum la lastaj jaroj fanatike alprenis la edukan modelon de Usono (kaj de Sudorient-aziaj landoj, kaj de Unuiĝinta Reĝlando).

La ĉefaj karakterizaĵoj de tiu modelo estas lernado orientita al testoj kaj senvaloriĝinta instruado per fruntaj lecionoj, kiuj interesas nur malgrandan parton de la lernantoj. La aklamita elstara kvalito de tiu ĉi modelo estus, ke ĝi ebligas kontinuan mezuradon de rezultoj kaj "plibonigon de atingoj". Ĉio tio estigas  kulturon de konkurencado, kiu unuflanke tute malhelpas solidarecon kaj aliflanke kaŭzas pliigon de sociaj malegalecoj.

Ne surprizis, do, la vortoj de la ĝenerala direktorino de la ministerio pri edukado, kiu pasintece deklaris interalie: "La venonta lerneja jaro estos sukcese karakterizita per plifortigo de normigo, superrigardo kaj kontrolo super ĉiuj pedagogiaj aspektoj de edukado. Samtempe ni ĝisdatigos kaj plibonigos niajn perretajn komuniksistemojn, kiuj finfine ebligos rapidan prilaboradon de la amaso da datumoj alvenintaj el la lernejoj".

Krome la tiam brustuŝvelanta direktorino, klarigante kial ŝiaopinie necesas pli kaj pli strikta reguligo kaj daŭra pritaksado kaj mezurado de la eduka sistemo, ankoraŭ paradokse aldonis: "Ni bezonas tre multan konfidon por plibonigi la tutan sistemon". Kvankam ne ŝi persone enkondukis la usonan modelon de edukado en la ministerion, ŝi ĝin religifanatike brakumis tutkore.

Kaj nun, bedaŭrinde, oni povas konstati la katastrofajn rezultojn. Israelo do fariĝis unu el la multaj landoj, kiuj, kaŭze de blinda adopto de la usona modelo, tute fuŝis iliajn reformojn pri edukado.

Bonŝance estas alternativo al la usona edukmodelo. Ekzistas hodiaŭ progresintaj eduksistemoj, ekzemple tiu de Finnlando, kiu pruviĝis kiel unu el la plej sukcesaj. La ŝlosilo de ĝia sukceso estas reciproka fido. En la usona modelo, daŭra mezurado, obsedaj testoj, la tiel nomataj "atingoj" per lernado limigita al trapaso de ekzamenoj sen agrablaj spertoj dum la lernado, tute ne kreas fidon al kaj ene de la eduka sistemo. Male, ili kaŭzas ĉiam pli profundan suspektemon kaj disvastiĝantan ribelon je ĉiuj niveloj de la sistemo.

En Israelo, silentan ribelon al la nuna sistemo, fanatike aprezema sed tute ne aprezata, organize estigas grupoj da gepatroj per kreado de memfinancitaj, do privataj kaj elitaj, lernejoj por iliaj infanoj. En tiaj lernejoj, la aliro al edukado estas tute malsimila al tiu de publikaj lernejoj: obseda taksado de rezultoj ne plu estas la ĉefa eduka rimedo sed multe pli gravas la signifo kaj plezuraj spertoj de lernado kaj vivo.

Oni tiel atingas la aŭtonomecon, kiu permesos al gepatroj kaj al gelernantoj fruktodonan kunlaboradon kun celkonscia instrua skipo. Tiamaniere oni povas difini la specifajn lernejajn programojn, kadre de nacia eduka enhavo, kaj ĉefe adopti la plej taŭgajn kaj trafajn instrumetodojn por la specifaj necesoj de ĉiu loka komunumo.

Espereble la "ĉiovidaj gravgravuloj" de la ministerio pri edukado finfine malfermos siajn okulojn por konstati, ke kiel Finnlando pruvas: ĝuste tiu ĉi aliro estas la vojo al sukceso.

--
Esperanto@Brazilo - http://esperanto.brazilo.org

1 comment:

  1. Se vi povus spekti la dokumentfilmon "La malpermesita edukado" (La educación prohibida), spektu ĝin per YouTube. Ĝi estas tre nova filmo parolata en la hispana, sed ĝi jam havas subtitolojn en kelkaj lingvoj, kiu temas pri tio ĉi. Mi jam spektis duonon el ĝi hieraŭ, kaj mi spektos la duan duonon hodiaŭ espereble. Ĝi estas iom longa, daŭras 2:30 horojn. En ĝi parolas edukfakaj profesiuloj pri la eraroj kaj celoj de la nuna eduksistemo, pri ĝia historio, kaj pri iliaj proponoj por pli aktiva, natura edukado. Multaj el iliaj asertoj batis mian kapon sufiĉe forte, kaj mi nun vidas mian filon kaj lian edukadon tute malsame.

    Kelkaj esperantistoj jam laboras por la Esperantaj subtitoloj.

    ReplyDelete