Harry Harrison jam ne plu inter ni

Gazetaraj Komunikoj de UEA
N-ro 469
2012-08-16


Enhavo:

  1. Harry Harrison forpasis
  2. Vjetnama klasikaĵo en la Serio "Oriento-Okcidento"

HARRY HARRISON FORPASIS

La renoma verkisto Harry Harrison forpasis la 15-an de aŭgusto en Crowborough (Anglio). Li naskiĝis la 12-an de marto 1925 en Stamford (Konektikuto, Usono). Harrison lernis Esperanton en sia junaĝo kaj estis membro de UEA jam ekde 1945. En 1985 li estis elektita al la Honora Patrona Komitato de UEA. Li estis ankaŭ honora prezidanto de Esperanto-Asocio de Irlando kaj honora membro de la usona landa asocio Esperanto-Ligo de Norda Ameriko (nun Esperanto-USA).

Harrison famiĝis pro siaj sciencfikciaj romanoj, en kiuj ofte aperas mencioj pri Esperanto kiel lingvo de la estonta mondo kaj ankaŭ specimenaj tekstoj en Esperanto, kvankam ne ĉiam en ortodoksa formo. La plej fama parto de lia verkaro estas la serio pri la "Rustimuna Ŝtalrato". Unu libro de la serio, La naskiĝo de la Rustimuna Ŝtalrato, aperis en Esperanta traduko en 1996 ĉe Sezonoj kaj estas nun senpage elŝutebla. Jam pli frue Sezonoj eldonis  lian novelon La stratoj de Aŝkelono (1994). La unua Esperanta traduko de verko de Harrison estis La verda estonteco, sciencfikcia novelo pri Irlando, kiu aperis ĉe Esperanto-Asocio de Irlando en 1984. En 2001 Impeto eldonis tradukon de lia romano La kaptita universo, kiu, voĉlegita de la tradukinto Andrej Grigorjevskij, en 2004 aperis ankaŭ sur kompakta disko. 

VJETNAMA KLASIKAĴO EN LA SERIO "ORIENTO-OKCIDENTO"

En la 97-a UK en Hanojo okazis la publika lanĉo de la Esperanta traduko de Rakonto pri Kjeŭ, granda epika poemo de Nguyen Du (1766-1820), kiu aperis kiel numero 48 en la Serio "Oriento-Okcicento" de UEA. Rakonto pri Kjeŭ estas konsiderata la plej grava verko de la vjetnama literaturo. En 3254 versoj ĝi rakontas pri la vivo de la bela kaj talenta junulino Thúy Kiều. Ŝi estas enamiĝinta al Trọng Kim, sed ŝi devas oferi sian amon kaj sin mem por savi siajn patron kaj pli junan fraton el malliberejo. Por tio ŝi edziniĝas al fripono, kiu devigas ŝin prostituiĝi. Post multaj suferplenaj jaroj ŝi fine rekuniĝas kun sia vera amato, kiu intertempe estis edziĝinta al ŝia fratino.

La Esperanta versio, eldonita de The Gioi, estas rezulto de internacia kunlaboro. Ĝi estis tradukita de Le Cao Phan, en kies tradukoj la verko pli frue aperis ankaŭ en la angla kaj franca lingvoj. Lia traduko estis finpolurita de Baldur Ragnarsson, Renato Corsetti, Keyhan Sayadpour kaj Gerrit Berveling. En la vjetnama flanko al la realigo de la eldono diversmaniere kontribuis Nguyen Thi Ngoc Lan, Nguyen Thi Phuong Mai, Nguyen Xuan Thu kaj Vuong Quoc Cuong.

La Esperanta eldono havas antaŭparolojn de Probal Dasgupta, Nguyen Van Loi kaj Le Nhien, respektive la prezidantoj de UEA, Vjetnama Esperanto-Asocio kaj Esperanto-Asocio de Ho-Chi-Minh-Urbo. Antaŭparolon verkis ankaŭ la tradukinto Le Cao Phan kaj Renato Corsetti, kiu kunordigis la laboron de la internacia teamo. Apartaj tekstoj informas pri la poeto Nguyen Du kaj pri la fono kaj specifaĵoj de la verko mem.

La bele bindita libro havas entute 248 paĝojn kaj aperis en 1000 ekzempleroj. Ĝia prezo ĉe la Libroservo de UEA estas 18,00 eŭroj (plus sendokostoj kaj, por klientoj el EU, imposto je 6%). (Rim. La libro estos vendata ĉe UEA post la alveno de la mare transportata stoko meze de septembro.)


--
Esperanto@Brazilo - http://esperanto.brazilo.org

Comments

Popular posts from this blog

Fwd: [Bildoj Kaj Tekstoj] Pleneco post eltondo

Landa Kongreso de Esperanto-USA