Traserĉu tiun blogon

2012-03-19

Monda Tago de Poezio


Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Paŭlo Sergio Viana el Brazilo

tago_poezio.mp3 Listen on Posterous

Laŭ Vikipedio kaj aliaj fontoj, la 21-a de marto estas la 'Monda Tago de Poezio'. Al mi ŝajnas, ke Esperantistoj ĝenerale, kaj aparte la aŭskultantoj de nia Esperanta RetRadio, ne emas ignori tian daton. Poezio ja estas grava literatura elemento por difiniĝo de kulturlingvo, kaj Esperanto multe ŝuldas sian firmiĝon al siaj poetoj.

Antaŭ kelkaj semajnoj, kolego Gian Piero Savio prezentis belan artikolon pri la Nobel-premiita pola poetino Wisława Szymborska. Tiam li oportune ilustris sian materialon per bela verso de tiu aŭtorino:
     'Aŭdu, kiel forte batas en mi via koro' . Persone, tiu simpla verso vekis fortan impreson en mi. Mi ripetis ĝin al pluraj amikoj kaj familianoj, kaj mi rimarkis, ke ĉiuj kortuŝiĝis, same kiel mi. Ĝi estas trafa ekzemplo pri la povo de poezio. Foje, oni legas ankoraŭ en revuoj kaj aliaj amaskomunikiloj diskutojn pri la utileco de poezio. Iuj skeptikuloj argumentas, ke en la moderna, teknologieca mondo ĝi perdas sian influon. Ili diras, ke la junularo jam ne interesiĝas pri versoj, krom se ili alvenas en formo de kanzonoj. Mi pensas alie. La mondo ne devas pensi nur pri utileco. Pli subtila, malpli konkreta parto de la homa vivo estas la eterna serĉado de belo. Certe la homaro ne povus postvivi sen arto – kaj poezio estas unu el la plej elstaraj manifestiĝoj de arto. Kurioze, poetoj kaj aliaj intelektuloj ĉiam trovas tre malfacile klare difini poezion. Poezio ne estas nur rimoj kaj metriko, kvankam ĉi tiuj rimedoj povas esti en ĝi. Ĝia esenco ne sidas en rigidaj reguloj. Mi riskus esprimi mian propran opinion: magio de poezio troviĝas en la muziko de vortoj, en la muziko de sentoj, en la versa eltrovo de nova maniero kortuŝi. Ofte poeziamanto ne sukcesas klare esprimi la kaŭzon de sia emociiĝo, kiam li legas aŭ aŭskultas poemon. Ŝajnas, ke ĝi, same kiel muziko kaj aliaj artoj, tuŝas ian profundan, nevortigeblan dimension de la menso. Precize en tio konsistas ĝia forto. Homoj ne devas perdi kontakton kun tia kaŝita parto de si mem. Eble oni ne gajnas monon kaj prestiĝon per tio, sed sendube ĝi bonfaras al nia spirito. La konkreta fakto estas, ke la homojn poezio allogas, ekde de pratempoj. Ĝi estas profunde enradikiĝinta en ties animo, kaj indas konservi kaj elvolvi la kapablon tiel emociiĝi. Mi invitas niajn aŭskultantojn, je la 21-a de marto, sendi al almenaŭ unu amiko/amikino belan poemon de sia persona gusto. Mi garantias, ke tio al li/ŝi certe plaĉos. Miaflanke, mi proponas al vi ĉi tiun verson de la karmemora brazila Esperanto-poeto Sylla Chaves:
     'Do nur vi donos, lingvo Zamenhofa,
    Tutecon de la mond' al eto strofa...'
Lian emociigan deklamon de la Homara Epopeo vi povas aŭskulti per interreta registro:

Embedded media -- click here to see it.


http://www.ipernity.com/doc/55897/4809771 .
_____________
Aprenda ESPERANTO com um amigo! 
Programa MIA AMIKO... Participe!


No comments:

Post a Comment