Aspirino - reĝo aŭ reĝino?




Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis d-ro Paŭlo Sergio Viana el Brazilo

aspirino.mp3 Listen on Posterous

Se inter ĉiuj medikamentoj oni devus elekti reĝon, tiam oni certe devus elekti aspirinon. Aŭ, se vi preferas, reĝinon, konsidere al ĝia nomo mem. Ĝi estas ja la plej uzata kuracilo tra la mondo, kaj kvankam pasadas la tempo, ĝi ne perdas sian utilecon; male, tago post tago, novaj esploroj montras pliajn bonfarojn de tiu tre sukcesa substanco. Lastatempe, aldoniĝis al la listo de ĝiaj favoraj efikoj en la homa korpo gravan eltrovon: aspirino preventas kanceron kaj eĉ metastazojn.

Esploristoj en Oksfordo trovis, ke post kelkjara englutado de nealtaj dozoj de aspirino malpliiĝas la kazoj de morto pro kancero, precipe de la digestaparato: je 37 procentoj post kvin jaroj. Ili sekvis milojn da pacientoj, kiuj uzis tiun drogon por preventi korajn problemojn, kaj observis, ke ili krome protektiĝis kontraŭ kancero. Kaj plej mirige: ili suferis je malpli da recidivoj kaj metastazoj. Tia impresa eltrovo aldoniĝis al la jam longa listo da indikoj por uzado de aspirino: kontraŭ febro, kontraŭ kapdoloro kaj aliaj doloroj, kontraŭ artrito kaj aliaj inflamoj, kontraŭ diverslokaj trombozoj, kontraŭ kormalsanoj, kontraŭ demenco kaj arteriosklerozo, kontraŭ tro dolora menstruo. Kompreneble, aspirino, kiel ĉiu alia medikamento, povas kaŭzi damaĝon, kaj al kelkaj pacientoj oni devas eviti preskribon. Plej gravaj estas stomakaj malsanoj kaj problemoj rilataj al sangokoaguliĝo. Krome, iuj homoj suferas alergion kaj astmon, se ili prenas aspirinon. Kial mi diras, ke aspirino estas reĝino? Ĉar ĝi estas konata de jarmiloj. Fakte, Hipokrato, kvin jarcentojn antaŭ Kristo, jam menciis la sanigajn povojn de la ŝelo de blanka saliko – la arbo, el kiu oni elprenas la bazan substancon. En 1897, laboratorio Bayer unuafoje preparis ĝin kaj en 1899 oni ekproduktis ĝin komerce. Kurioze, ke nur en 1971 John Vane, en Londono, eltrovis kaj priskribis la kemian manieron, laŭ kiu ĝi funkcias en la korpo. Ĝis tiam, oni uzis la drogon tute empirie. Li gajnis Nobel-premion pro tio. Mi havas cinikan, maljunan kolegon, kiu kutime ŝercas: "Medikamentojn oni devas uzi tuj, dum ili estas laŭmodaj! Poste ili perdas sian efikon..." Verŝajne, aspirino estas escepto, ĉar post jarcentoj, eĉ post jarmiloj, ĝi plu sin montradas utila kaj efika. Kiel eterna reĝino.

_____________
Aprenda ESPERANTO com um amigo! 
Programa MIA AMIKO... Participe!


Comments

Popular posts from this blog

Fwd: [Bildoj Kaj Tekstoj] Pleneco post eltondo

Landa Kongreso de Esperanto-USA

Bona Espero