Traserĉu tiun blogon

2012-03-03

De telekso al telefakso


Posted by  Anton Oberndorfer to Esperanta Retradio

telekso_telefakso.mp3Listen on Posterous
Kiam mi en la jaro 1975 unuafoje laboris kiel eksportkomercisto en nia oficejo por la komunikado kun niaj negocaj partneroj en la tuta mondo troviĝis telekso-maŝino. Ĝi similis al skribmaŝino, ĉar ĝi havis klavojn por entajpi tekston kaj paperon sur rulbloko el kiu oni laŭbezone deŝiris grandan aŭ malgrandan folion post ricevo aŭ forsendo de teksto. Oni turnis diskon por elekti la numeron de la partnero al kiu oni volis sendi mesaĝon kaj post konekto aperis la numero kaj teleksa nomsigno de la partnero. Tiam oni povis mem entajpi sian tekston. Eblis fari tion en dialoga modo simile al telefona dialogo. Oni entajpis frazon kaj la partnero povis tuj reskribi respondon.

Tamen la dialoga modo estis la escepto. Kutime oni preparis la tekston kaj tiucele produktis trustrion. Tiel eblis korekti tajperarojn kaj - kio pli gravis - oni povis ŝpari tempon resp. monon ĉe transsendo de mesaĝo, ĉar la preta trustrio multe pli rapide trakuris la maŝinon ol eblis per mana entajpado. La pominutaj kostoj ja estis sufiĉe altaj. Ankaŭ la teleksmaŝino mem estis ege multekosta kaj tial nur sufiĉe grandaj entreprenoj povis pagi ĝin. Tial kelkaj negocaj partneroj ne havis propran maŝinon sed uzis publikan maŝinon en poŝtoficejo.

Ankaŭ la kvalito de la tajpado estis teknike limigita. La signaro enhavis nur la bazajn literojn kaj kelkajn interpunkciajn signojn. Ne eblis distingi inter majuskloj kaj minuskloj kaj ne eblis tajpi supersignitajn literojn. Post la jaro 1980 aperis nova sistemo kiu nomiĝis Teletex: Ĝi ne plu havis tiujn teknikajn limigojn kaj ankaŭ la maŝino kostis malpli ol la teleksmaŝino. Jam ekzistis internacia kodo por la signoj de la diversaj lingvoj, inter ili estis eĉ jam Esperanto. Teletex tamen apenaŭ akiris praktikan signifon ĉar jam kelkajn jarojn poste aperis multe pli bona rimedo por transsendi mesaĝojn, nome la telefakso aŭ telekopio kiel la francoj nomis ĝin.

La telefaksa maŝino mem nun jam estis malgranda. Ĝi fakte ja estis skanilo kaj printilo konektita al telefono. Unue oni uzis specialan tavolizitan paperon kaj tiuj telekopioj post iom da tempo apenaŭ plu estis legeblaj ĉar la printaĵo heliĝis. Sed tio ŝanĝiĝis kiam la printado funkciis per inkoĵetado: La telefakso fariĝis ege populara en la entreprenoj ĉar ĝi estis tre malmultekosta kaj oni povis transsendi ĉion ajn kopieblan: desegnaĵojn, manskribaĵojn aŭ longajn tekstodokumentojn. Tio vere estis komunika revolucio ankoraŭ antaŭ ol la persona komputilo populariĝis.

Pro la apero de la interreto la telefakso perdis iom da signifo ĉar eblas nun sendi per retpoŝto pdf-dokumentojn, sed la rekta telefona kontakto inter du faksiloj estas tre sekura metodo por negoca komunikado. Dum la 1990-aj jaroj mi uzis telefakson por komunikado en Esperanto kun Pola Radio kaj kun la organizanto de la Internacia Festivalo. Mi havas mian propran faksilon ankoraŭ en la kelo. Ĝi funkcius sed nun mi ne plu bezonas ĝin.
Aprenda ESPERANTO com um amigo! 
Programa MIA AMIKO... Participe!


No comments:

Post a Comment