Labori en hejma paco


hejma_paco.mp3 Listen on Posterous
Post pli ol unu jaro da ĉiutaga laboro por la Retradio mi povas rakonti iom pri tiu laboro resp. pri la cirkonstancoj en kiuj ĝi okazas. Mia vivosituacio estas tia ke dum labortagoj mi estas sola hejme, ĉar mia edzino laboras en banko. Niaj filoj jam havas proprajn loĝejojn. Mi nur zorgas pri la dommastrumado kaj plenumas miajn ĉiutagajn promenojn sed restas multe da tempo por sidi ĉe la komputilo kaj okupiĝi pri aferoj kiujn la edzino kutime ne tre alte taksas, sed ŝi aliflanke estas kontenta ke mi faras ion kio tenas min bonhumora.

Kaj rilate al la temoj por la Retradio mi ofte parolas kun ŝi, ĉar temas pri aferoj kiujn ankaŭ ŝi legas en la gazeto kaj pri kiuj ŝi interesiĝas. Do mi havas ŝian benon kiam mi verkas artikolon pri tia temo. Tamen mi strebas plenumi mian retradian laboron ekster la horoj dum kiuj ŝi postulas mian atenton pri ŝi kaj pri endomaj aferoj. Tio koncernas precipe la semajnfinon. Mi profitas el la fakto ke ŝi en semajnfinaj tagoj kutimas dormi iom pli longe ol mi kaj mi do sufiĉe frue ellitiĝas, enŝaltas la komputilon kaj enretigas la programojn de la tago. Kiam la edzino vekiĝas, tiu laboro estas jam farita kaj ŝi ricevas la matenmanĝon kaj ni ekparolas pri la taskoj de la tago. Se temas pri verkado de sonartikolo dum semajnfino povas esti ke mi apenaŭ havas tempon resp. trankvilon. La afero estas pli facila se mi jam havas temon, kaj se temas pri traduklaboro mi povas uzi mallongajn tempofenestrojn por fari iom kaj daŭrigi poste. Sed dum sabato apenaŭ estas trankvilo por kapti ideon por sonartikolo. La serĉado pri temo povas okupi min dum la tuta tago kaj jen kaj jen mi ne sukcesas trovi ion. Tamen tio ne estas problemo ĉar mi ja ne devas mem produkti ĉiujn programojn dank'al la fervoraj kunlaborantoj. Mi rimarkis ke precipe dum mia ĉiutaga promenado tra la arbaro mi plej ofte trovas temon. Dum semajnfinoj tamen mi devas ĉefe atenti pri la familio.

Do mi sukcesas trovi sufiĉe da materialo por produkti programojn, sed la helpo de kunlaborantoj por mi estas ege grava. Kaj la programoj estu laŭeble variaj kun multaj diversaj voĉoj por teni, karaj geaŭskultantoj, vian atenton pri la Retradio kaj ĉefe pri la lingvo Esperanto en ĝia parolata formo. Kaj mi devas tre atenti ke Esperanto estu ankaŭ lingvo de hejma paco. Sed mi estas tre optimisma ke mi sukcesos kun la helpo de la kunlaborantoj daŭrigi ĉi tiun servon kaj ke iom post iom la afero plivastiĝos.

__________________
Aprenda ESPERANTO com um amigo! 
Programa MIA AMIKO... Participe!


Comments

Popular posts from this blog

Fwd: [Bildoj Kaj Tekstoj] Pleneco post eltondo

Landa Kongreso de Esperanto-USA

Bona Espero