Esperiga eltrovo por Alzheimer-malsanuloj



esperiga_eltrovo.mp3Listen on Posterous

Usonaj sciencistoj esperas pri trarompo en la esplorado pri la Alzheimer-malsano ("la timata germano" kiel Paŭlo Sérgio Viana priskribis ĝin en sia sonartikolo la 13-an de novembro). Ili povis ĉe musoj forigi simptomojn de la maljunaĝa malfortiĝo de mensaj kapabloj per jam aprobita kontraŭkancera medikamento. Ĉu tio funkcios ankaŭ ĉe homoj, tio ne jam estas klara.

La medikamento nomiĝas Bexaroten: Jam post nur malmultaj horoj la esploristoj povis konstati ŝanĝiĝojn en la cerbo de la musoj. La sedimentoj el Amiloido kiuj estas kaŭzitaj de la Alzheimer-malsano grandparte estis malaperintaj. Post kuracado dum 2 semajnoj per Bexaroten en la cerboj de la musoj 75 procentoj de la sedimentoj malaperis.

Oni ankaŭ testis tiujn musojn pri iliaj kapabloj rilate al lernado kaj memoro. Nur 72 horojn post la unua dono de la medikamento ili denove povis konstrui neston el paperaj tranĉaĵoj - tio estas kapablo kiun ili estis perdintaj pro la Alzheimer-malsano. Simile rapida kaj forta efiko je la konduto kaj la simptomoj de la Alzheimer-malsano ĉe musoj ĝis nun ne estis konstatebla. La plej bona konata medikamento bezonis plurajn monatojn por redukti la proteinsedimentojn en la cerboj de la musoj.

Ne jam estas klare ĉu Bexaroten havas simile grandan efikon kontraŭ la Alzheimer-malsano ĉe homoj. Sed ĉar la medikamento jam estas aprobita kiel kontraŭkancera kuracilo, klinikaj studoj povus komenciĝi pli rapide.

Oni scias ke Bexaroten influas la produktadon de la Apolipo E - proteino. Ĝi ludas gravan rolon kiel forzorgilo de la damaĝantaj protein-sedimentoj. Ĉe pacientoj kun Alzheimer-malsano tiu malkonstruado de tiuj Amiloido-proteinoj ne plu funkcias kaj tiel ili amasiĝas en la cerbo. Ke Bexaroten povas kompensi tiun mankon stimulante la produktadon de Apolipo E - proteino, tion la esploristoj nun pruvis.
__________________
Aprenda ESPERANTO com um amigo! 
Programa MIA AMIKO... Participe!


Comments

Popular posts from this blog

Fwd: [Bildoj Kaj Tekstoj] Pleneco post eltondo

Landa Kongreso de Esperanto-USA

Bona Espero