Modernaj papirusoj en Londono



Papiruso_londono.mp3Listen on Posterous

Tamizaj bordoj malvolvitaj

Por la itala arkitekto kaj artisto Matteo Pericoli, Londono estas ĉarma longega sinsekvo de linioj desegnitaj per nigra plumo. Dum du jaroj, kun plej granda skrupulo, preskaŭ obsede, li desegnis la profilon de londonaj vidaĵoj, kiuj etendiĝas laŭlonge de la norda kaj suda bordoj de Tamizo. Kiel desegnpaperon li uzis du blankajn rulojn papirusostilajn, 11 metrojn kaj duonon longajn kaj 30 centimetrojn altajn.

La detaloj pri la desegnaĵoj estas tre surprizaj; jen kelkaj datumoj:

·  Pontoj: 41 (el ili: 21 norde, 20 sude); temas fakte pri la ekstremoj de la pontoj
   tiel desegnitaj por ne kaŝi la ĉirkaŭaĵojn.
·  Konstruaĵoj: 1,343 (el ili: 766 norde, 577 sude).
·  Fenestroj: ĉirkaŭ 27,180 (el ili: 14,955 norde, 12,225 sude).
·  Gruoj: 58 (el ili: 29 norde, 29 sude, nekedeble la sama nombro!).
·  Ondoj: 3,262 (el ili: 1,842 norde, 1,420 sude).
·  Piedirita vojo laŭlonge de la rivero por fari la desegnaĵojn 
   (senkonsidere pri la zigzagado): 59 kilometroj. 
·  Fotoj sume faritaj: 6,100.

Do temas pri tre longa piedirado, amaso da fotoj, skrupula desegnado kaj pri la celo redoni treege fidelan, sed samtempe personan bildon de konataj urbaj profiloj. Tiu ĉi noviga verko ja inkluzivas novan vidpunkton: la malkovron de ŝajne kutimaj vidaĵoj, kiu jam ensorĉis ankaŭ la purrasajn londonanojn mem, al ili rivelante novajn perspektivojn de la brita ĉefurbo.

La arkitekto Matteo Pericoli ja opinias, ke desegnaĵo utilas kiel spegulo de la kreema flanko de la cerbo. "La realo estas ĥaosa; perstreka desegnaĵo kapablas priskribi ĝin en maniero facile komprenebla", li diras.

Pericoli, 43-jaraĝa, naskiĝis en Milano kaj lernis arkitekturon en la loka politekniko. Kvankam komputilaj sistemoj por desegnado fariĝis normo en arkitektura kampo, li preferis dekomence desegni libermane. Antaŭ dek jaroj li forlasis definitive la arkitekturan profesion kaj fariĝis profesia ilustristo de konstruaĵoj kaj urboj.

Liaj desegnaĵoj inkluzivas nekredeblajn detalojn, eĉ ĉiujn fenestrojn kaj etaĝojn, sed en ili tute mankas la homoj loĝantaj en la urboj. Ĉirilate, li ridante klarigas:"Homoj estas efemeraj: ĉio nedaŭra ne troviĝas en miaj desegnaĵoj".

La du rulaĵoj, plene malvolvitaj, estis eksponitaj ĉe londona artgalerio kaj dum kelkaj semajnoj vere furoris. Poste ili aperis libroforme kiel longega paperbendo, akordione faldita. Tiu ĉi albumo titolita "London Unfurled" (Londono malvolvita) rapide fariĝis unu el plej multe vendataj libroj en la urbo.

Sekve de tiu sukceso, lastatempe aperis malmultekosta aplika programo por la tabuletkomputilo iPad de Apple, kiu permesas tre komforte malvolvi la ciferecigitajn rulajn desegnaĵojn, zomigi altdifine ĉiujn detalojn, rapide atingi specifajn lokojn kaj ricevi skribe kaj voĉe rilatajn informojn.

Unu el la venontaj celoj de Matteo Pericoli estos la urba profilo de Rio-de-Ĵaneiro, kiu tre rapide ŝanĝiĝas antaŭvide al la Olimpikoj, kiuj okazos en la urbo post kvar jaroj.

Li tamen bedaŭras, ke arkitektoj ne dediĉas pli da tempo al libermane desegnado kaj tiel resumas sian penson: "Antaŭ ol homoj uzis vortojn, ili havis desegnaĵojn aŭ simbolojn. La teknologio estas mirinda sed arkitektoj devus unue scii kiel pensi helpe de simpla krajono".
____________________________
Aprenda ESPERANTO com um amigo! 
Programa MIA AMIKO... Participe!


Comments

Popular posts from this blog

Fwd: [Bildoj Kaj Tekstoj] Pleneco post eltondo

Landa Kongreso de Esperanto-USA

Bona Espero