Traserĉu tiun blogon

2012-03-16

Kial gravas kompreni la parolatan Esperanton?


Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Gian Piero Savio el Israelo

kabareda_ludado.mp3Listen on Posterous

Ĉar, ekzemple, nur tiel oni povas ĝui teatraĵojn!

Antaŭ kelkaj jaroj mi emeritiĝis kaj forlasis, post 50 jaroj, la universitatan mondon. Ĝuste tiam mi verkis tekston por kabareda monologo, kies titolo estis: "Preter l' trikvarono de l' vojo - El la universitata RID-punkto". Temis pri kolekto de kelkaj humuraj, foje spicaj, travivaĵoj pri mia universitata vivo, komence kiel studento kaj asistanto en Italujo kaj poste en Israelo, kiel universitata preleganto.

Mi prezentis la monologon laŭ la stilo de "staranta komediisto" unuafoje en esperanta tutlanda kunveno kaj duafoje en Armenio dum somera esperanta tendaro. Malgraŭ miaj onidire komikaj kapabloj, mi sukcesis amuzi nur pli malpli dek procentojn de la aŭskultantaro, kiuj fine ja varme aplaŭdis. La aliaj, verdire pacience, enuis la tutan tempon.

Nun mi bonege scias, ke la kaŭzo estis la nesufiĉaj nivelo kaj rapideco de komprenado de la parolata Esperanto fare de la plejmulto da spektantoj.

Mi intencas nun eksperimenti kun vi. Mi voĉe ludos unu el la skeĉoj el mia originala monologo laŭ la rapideco postulata de kabareda ludado. Kompreneble al vi mankos mia pergesta aktorado, kiu onidire estas sufiĉe amuza, do estu indulgemaj!

Vi havas antaŭ viaj okuloj la skribitan tekston, sed mi konsilas al vi ne tuj uzi ĝin, sed fari testan memtaksadon, klopodante kapti kiel eble plej multe da rapida parolado sen samtempe legi la tekston.

Gravgravuloj

Jen denove la protagonisto en la tutnova universitato. Ĉifoje en la etaĝo de la universitataj gravgravuloj. Dum simplaj prelegantoj devas laŭvice uzi triope, kelkfoje eĉ kvarope, saman truan oficejon, ĉiu el la gravgravuloj havas triĉambregan oficejon.

Estas jam malfrue, pli ol la okan vespere. Neniu alia troviĝas en la ĉirkaŭaĵoj. En la vasta sekretariejo de Lia rektora moŝto, troviĝas la rektora moŝto mem, la prezidanta moŝto kaj … paria novenmigrinta preleganto, t.e. nia protagonisto.

Neniu fremda orelo povas aŭdi la kriaĉadon inter la du eminentuloj. Nervozeco kaj streĉiteco regas la akran kverelon. Temas pri plua duelo inter prezidanto kaj rektoro: posttagmeze oni oficiale ricevis la informon, ke la universitato ne ricevos la promesitan dikan financadon por tre grava projekto en la informadika fakulto.

Kompreneble la du gravuloj, siaflanke jam delonge disdividis la promesitan torton inter siaj favoratoj (ne surpriziĝu: la protagonisto tute ne estis unu el ili!). Nun temas pri trovo de propeka kapro kaj nia protagonisto estas tre taŭga kandidato: unue, ĝuste li havis la ideon pri la projekto kaj preparis la postulitan dokumentadon por la oficiala peto pri ĝia financado kaj, due, li estas italo, do li ricevos neniun defendon fare de la usona kaj indiĝena universitataj povgrupoj.

Mi opinias, ke vi sendube konas la iamajn kartonajn dosierujojn kun dorsa truo por la fingro, por faciligi ilian eltiradon el la bretaroj (vidu la supran bildon).

Dum la protagonisto silente gapas, la du gravuloj laŭtvoĉe furioze interkverelas kiel bazaraj vendistoj. Subite iu grava dokumento estas bezonata kaj ambaŭ la gravuloj kune sprintas en direkto de la malproksima bretaro kaj furioze ekserĉas specifan dosierujon.

Hura! Estas la rektoro, kiu unue trafas la celon: rapide identigas la bezonatan dosierujon, enmetas sian fingron en ĝian dorsan truon kaj komencas eltiri ĝin el la bretaro. La prezidanto tute ne rezignas: li sovaĝe kaptas per ambaŭ manoj la elirantan dosierujon kaj perfortege tiras ĝin al sia flanko.

Timiga dolorgrimaco aperas sur la vizaĝo de la rektoro kaj terura krio eliras el lia buŝo:

«Ne prezidanto, ne!!!, La fingrooo, la fingrooooo! »

La prezidanto aperas perpleksa pro la fakto, ke li, per tutaj siaj fortoj, ne sukcesas konkeri tiun damnan dosierujon kaj kial tiu rektora idioto tiel terure kriadas? Finfine li kaptas la situacion kaj forlasas la dosierujon. Laŭte jelpante pro la doloro, la kompatinda rektoro, zorge eltiras la dosierujon de sia ekŝvelanta ekbluiĝanta fingro.

El komedio al tragedio! Bonŝance la hospitalo estas ĝuste trans la strato kaj nia bonkora kaj altruista protagonisto urĝe akompanas la vunditan rektoron al sukurejo.

La diagnozo: luksacio ĉe la meza falango de la dekstra montrofingro!

Ĉu ankaŭ alia fingro partoprenis la okazintaĵon?

Sendube: la fingro de Dio, kiu protektas malfortulojn kaj punas la aĉulojn!
________________________________
Aprenda ESPERANTO com um amigo! 
Programa MIA AMIKO... Participe!


No comments:

Post a Comment