Familiaj ĝardenoj


familiaj_gxardenoj.mp3 Listen on Posterous

La laboristaj ĝardenoj kiuj aperis je la fino de la 19-a jarcento, estas parceloj de tero kiujn urbestraroj disponigis al la loĝantoj. Tiuj parceloj plej ofte servis por la kultivado de legomoj, kaj ili estis unue destinitaj por la pliboniĝo de la vivokondiĉoj de la laboristoj, ĉar tiuj ĝardenoj havigis al ili socian ekvilibron kaj nutran memrimedon. Post la dua mondmilito la laboristaj ĝardenoj estis nomitaj familiaj ĝardenoj.

Dum la napoleonaj militoj, oni ekparolis en Anglio pri « allotments » t.e. terenoj atribuitaj al la laboristoj. Laŭ iuj, necesis 2000 kvadratmetroj kaj laŭ aliaj nur la duono. Sed ĉiu konsentis pri la grava rolo de la ĝardenoj. En Germanio, ekde la dua duono de la 19-a jarcento, la kuracisto kaj pedagogo Daniel Gottlob Moritz Schreber ekdisvolvis la ideon pri laboristaj ĝardenoj laŭ la pensfadeno de siaj laboroj pri la publika sano. La ideo estis ebligi por la laboristoj distriĝon unuflanke per la ĝardenumo kaj aliflanke per la ĝuado de sana ripoziga medio. Krome la kultivado de fruktoj kaj legomoj por rekta konsumo povas plibonigi la nutraĵon de la laboristoj. Tamen post lia morto pasis tri jaroj, kiam en 1864 lia bofilo Ernst Innozenz Hauschild fondis apud Lepsiko lud-placeton por la malfavoritaj infanoj. Omaĝe al sia bopatro, li nomis ĝin Schreber-placo. Rapide la gepatroj siavice ekposedis la spacon kaj komencis kultivi plantojn. Sub la nomo Schrebergarten ( t. e. laŭvorte ĝardeno de Schreber) la laboristaj ĝardenoj tiam disvolviĝis en tutan Germanion kaj aparte en la industriajn regionojn kiel Ruhr-regiono, tipa mina regiono. Tiuj ĝardenoj ofte estis kolektive prizorgataj de la laboristoj, kaj tiel formis malgrandajn komunaĵojn kiuj nutris la socian ligon. Hodiaŭ la Schrebergarten estas en Germanio vera institucio kun striktaj reguloj (alteco de la heĝoj, surfaco de la kabanoj kaj de kultivataj spacoj), konkuroj pri plej bela Schrebergarten kaj ĝiaj reguloj pri la atribuado. En Francio pruntedonite aŭ transdonite, la tereno ligis la laboriston al lia fabriko kaj tenis lin malproksime de la trinkejo. Eĉ se ili havis paternalisman karakteron, la laboristaj ĝardenoj estis allogaj, ĉar ili kongruis kun reala bezono. La unuaj francaj laboristaj ĝardenoj estis inspiritaj de la legomĝardenoj laŭ la modelo en Germanio. La ideo de Schreber pri laboristaj ĝardenoj por « eduki la laboristaron kaj plibonigi la publikan sanon » estis adoptita de kelkaj homoj, kiel la pastro Volpette en Saint-Etienne kaj sinjorino Hervieu en Sédan. Je la fino de la 19-a jarcento la pastro Jules Lemire kiu estis influa politika homo kaj kristana deputito-urbestro de la nord-franca urbo Hazebrouck celis per la laboristaj ĝardenoj plibonigi la situacion de la laboristaj familioj. "La laboristaj ĝardenoj havas socian destinon kaj defendas iun socian ordemon: se ili ebligas, ke la laboristoj eliras el siaj loĝejaĉoj kaj ĝuas pli spireblan aeron, la ĝardenoj ankaŭ forigas ilin de la trinkejoj kaj subtenas la familiajn agadojn meze de tiuj verdaj spacoj". La pastro Lemire fondis la "Francan Ligon de la terpeco kaj de la hejmo" en 1896, kun la celo simpligi por siaj administratoj atingi la parcelojn." En 1996 por festi la 100-an datrevenon de la laboristaj ĝardenoj estis kreita rozo « Abbé Lemire », kiu estas admirebla en la ĝardeno de la Palaco Elizeo kaj en la botanika ĝardeno de Monaco.
________________
Aprenda ESPERANTO com um amigo! 
Programa MIA AMIKO... Participe!


Comments

Popular posts from this blog

Fwd: [Bildoj Kaj Tekstoj] Pleneco post eltondo

Landa Kongreso de Esperanto-USA