Traserĉu tiun blogon

2011-01-11

Kantaro-vikio nun havas pli ol 2000 kantotekstojn!

Ekde la jaro 2003 "kantaro-vikio" - alinome la "libera kantaro" - estas loko por cxiu muzikema esperantisto, kie eblas trovi multegon da kantotekstoj, notoj, videoj kaj aliajn muzikajxojn. Funkcianta kiel vikio, gxi ebligas komunan laboron de esperantistoj el diversaj mondopartoj.

En la komenco la kantaro-vikio havis nur kantotekstojn, sed la vivo ne staris unuloke kaj nun krom tekstojn oni povas trovi ankaux muziknotojn, akordojn, tonsilabajn melodiojn, midi-dosierojn kaj ankaux spekti videojn.

En kantaro-vikio trovis sian duan vivon ankaux paperaj kantaroj. En speciala pagxo vi povas trovi liston de paperkantaroj kaj la kantotekstojn en ili.

Kiuj uzas kantaro-vikion? Ho! Komencantoj, gvidantoj de kursoj, amatoraj ludantoj, mem auxtoroj kaj muzikistoj kaj finfine cxiuj muzikemuloj! Se vi antauxe ne vizitis nian vikion, ne prokrastu, eble vi trovos cxe ni delonge sercxatan amatan kanton!

Internacia teamo de kunlaborantoj, sen kies helpo nuna granda atingo ne eblus, invitas vin al kantaro-vikio jubilea!

Dankon al niaj viki-uzantoj, kiuj ricxigas nian kantaron dum longa tempo, dankon al cxiuj auxtoroj, kiuj permesis publikigi siajn verkojn tie, dankon al cxiuj retumanoj, kiujn tajpis ecx unu literon tie, dankon al vizitantoj, kiuj sercxadas kaj trovadas kantojn tie.

Grandan dankon! - Kaj nun venu, vidu, kunkantu!  - Adreso de la libera kantaro: http://kantaro.ikso.net/


laux [cirkulero n-ro 4 de kantaro-vikio]

-------
ndlr:
Iniaciatinto, cxefa laboranto kaj multjara motoro de la projekto estas Ljosxa Kuznecov, ka2pink@gmail.com, el Rusio. - Multajn kaj sincerajn dankojn al li!


-----
fonto: Ret-Info
http://www.eventoj.hu

2011-01-10

Kion povas alporti la hungara prezidanteco en Eŭropa Unio al Esperanto?

Estus interese scii, ĉu Hungario estas la lando, kiu donis plej multe da grandaj figuroj al Esperanto en la mondo proporcie al ties loĝantaro. Jen kelkaj el ili :
  • Gabrielo Bálint, unua firma pioniro de Esperanto multe vojaĝinta
  • Paŭlo Lengyel, pioniro, presisto, kiu savis la revuon "Lingvo Internacia" en kriza periodo, kiu restadis en Parizo de 1904 ĝis 1919 kaj tie fondis Esperanto-presejon "Presa Esperantista Societo", bedaŭrinde malliberigita en Francio dum la unua mondmilito eĉ se povis eble iom konsoli lin la fakto ke du el liaj gardistoj scipovis Esperanton...
  • Julio Baghy, unu el la plej famaj Esperanto-verkistoj
  • Kolomano Kalocsay, verkisto, poeto, gramatikisto, vortaristo, ĉefredaktoro de "Literatura Mondo"...
  • Andreo Cseh, kies instrumetodo de Esperanto famiĝis kaj estas ankoraŭ nun uzata.
  • Francisko Szilágyi, kiu, same kiel Andreo Cseh, gvidis multajn kursojn tra Eŭropo.
  • Paŭlo Balkányi, kiu aktivis energie sur diversaj terenoj.
  • Géza Bárczi, lingvisto, membro de la Hungara Scienca Akademio.
  • Alfonso Pechan, universitata profesoro, leksikografo, vortaristo, aŭtoro de tre valora "Gvidlibro Por Supera Ekzameno — Historio, Literaturo, Metodologio"
  • István Szerdahelyi, kiu tre alte levis la pozicion de Esperanto en universitata medio kaj ĝenerale en instruado.
  • Karlo Fajszi, unu el la plej famaj, interesaj kaj agrablaj esperantistoj, kiujn mi iam renkontis, kies kolekto da Esperantaĵoj estis vere eksterordinara. La hungara ŝtato aĉetis ĝin por transdoni al la Tutlanda Fremdlingva Biblioteko de Hungario.
El tiu strebo rezultis ke la hungara instrusistemo estas la plej malfermita en la mondo al instruado de la Internacia Lingvo, kaj nun hungaraj esperantistoj plue tenas la torĉon alte, ne nur en Hungario :
Certe estas multe pli; la forgesitaj bonvolu senkulpigi min pro tempomanko por plua serĉado.
Plej laste, László Gados klopodas je sia nivelo por akceptigi Esperanton en Eŭropa Unio. Li engaĝiĝis en europan informagadon. Li konsekvence kaptis la okazon de la transpreno de la eŭropa prezidenteco fare de Hungario por uzi Esperanton en informado : vd lian blogon "Aktualaĵoj en la Eŭropa Unio" en kiu li komencis dediĉi paĝojn pli speciale al la "unua hungara prezidanteco en la Eŭropa Unio 2011" (miaopinie pli taŭgus "prezidenteco", ĉar temas pri funkcio de komuna prezidento por grupo da unuiĝintaj ŝtatoj).

Estis ĝis nun malmultaj iniciatoj ligitaj al apartaj prezidentecoj de EU. Tro ofte ili estis preskaŭ nur unuopaj. Certe Eŭropa Esperanto-Unio devus ludi pli grandan rolon en stimulado kaj kunordigado de iniciatoj en la senco de laŭŝtupa akceptigo de Esperanto en EU. Interrete restas spuroj pri kelkaj pozitivaj iniciatoj, i.a. pri iama prezidenteco de Finnlando ĉe EU, kiam aperis informbultenoj Conspectus rerum Latinus 18/2006 en Esperanto-traduko, tio ĉefe dank' al Tim Morley (timsk). Kiam Slovenio transprenis la prezidentecon, Zlatko Tiŝljar kaptis la oportunaĵon por montri ke eblas inform(iĝ)i per Esperanto sen kono de la lingvo de la lando de la prezidento, aŭ de la tri "superaj" lingvoj de EU, aŭ de la supera al la superaj — la angla —, uzataj en Bruselo. Pri la franca prezidenteco, ŝajnas ke neniu franca esperantisto vere emis paroli pri la hungardevena pipola ("people") vantema tika franca prezidento (feliĉe ke hungar[deven]aj esperantistoj savas la honoron de Hungario ! ;-).

Ĉar ni devas laŭeble ligi la informadon pri Esperanto al aktualaj konkretaĵoj, mi iam sugestis pli da atento al tiuj transprenoj de prezidenteco, eĉ se kreskas la nombro da homoj, kiuj pli kaj pli malŝatas tiun nedemokratan burokratan unuiĝon de ŝtatoj, kies planadon kontrolis Usono kaj CIA por ke ĝi neniam fariĝu pli potenca ol Usono kaj por ke ĝi restu dependa de ĝi.

Bedaŭrinde, la hungara prezidenteco komenciĝis tre malbone pro la sinteno de Viktor Orbán rilate al la hungaraj amasinformiloj, pro kio protestoj kaj akraj kritikoj aperis en multaj landoj. Jen plia kialo por esti viglatentaj pri tio kio okazas kaj okazos en Hungario kaj en EU.

Por ebligi kaj faciligi pli bonan planadon kaj preparadon
de estonta agado kadre de EU, kalendaro pri la pasintaj, nunaj kaj estontaj prezidentecoj estas trovebla ĉe : "Toute l'Europe.EU" (La tuta Eŭropo.EU). Jen ili ekde la nuna :
  • Hungario — jan. - jun. 2011
  • Pollando — jul. - dec. 2011
  • Danio— jan. - jun 2012
  • Kipro — jul. - dec. 2012
  • Irlando — jan. - jun 2013
  • Litovio — jun. - dec. 2013
  • Grekio — jan. - jun 2014
  • Italio — jul. - dec. 2014
  • Latvio — jan. - jun. 2015
  • Lukemburgio — jul. - dec. 2015
  • Nederlando — jan. - jun 2016
  • Slovakio — jul. - dec. 2016
  • Malto —  jan. - jun. 2017
  • Britio — jul. - dec. 2017
  • Estonio — janvier - juin 2018
  • Bulgarie — jul. - dec. 2018
  • Aŭstrio — jan. - jun. 2019
  • Rumanio — jul. - dec. 2019
  • Finlande — jan. - jun. 2020
Konklude : Pollando jam prepariĝu por fari ion grandiozan ! ;-)

Pri László Gados


2011-01-03

Ne estu la rano de la lingvoj!

Ne estu la rano de la lingvoj !!!

 frog.gif

Iam, maljuna, malintenca ino
Malbela, eĉ iom sorĉistino
Metis en malgranda marmito
Eta, beleta, juneta, verdeta rano

 
Ŝi metis en ĝi ankoraǔ
Tempearature akvon preskaǔ
Tiel ke la rano povu esti
Tute gaje petoli

Tiam sarkasme ridanta
Ŝi farigis la akvo varmeta
Tiel ke la rano beatante
Kredis sian edenon alvenante

Sed sub la paradiza marmito
iomete kreskis la fajro…
Kaj princino la raneto
Plezuriĝis, ĝuante la varmo

Ve la estonco nigriĝis
Ĉar sub la angordona marmito
Novaj ŝtipoj aldoniĝis
Pli kaj pli varma akvo

Nun Damo la rano
Protestis, alimanierojn petegis
Sed en la fundo atendis
Rano, ion por plibono

Tiam, kruele, la sorĉistino
Pli varmigis la akvon
Ĝis la malfeliĉa raneto
Suferis multe la malbonon

Finfine, kiel vi povas pensi
Ĉifoje la akvo ekbolis
Kaj sen plu protesti
La ruĝa rano mortis

 
La filozofo diras
Ke homo estas
Kiel rano
Malvigleatenta estulo

Abrupta malbono
Povas facile esti evitita
Progresiva malbono
Estas endormiganta

Mi aǔdacas diri
Ke esperantistoj
Sin rezignas endormi
Inter dominantaj lingvoj

Reagu samideanoj !!!
Ne estu la rano de la lingvoj !!!
Ne lasu nian perfektan kampon
Al iu ajn misintereson

Uzu, uzu samideanoj
Uzu nian lingvon
En la plej multaj okazaĵoj
Por montri ĝian plibonon

Faru lingvpontojn
En ĉiujn fakojn, en ĝemelaĵojn
Por ke ĝi estu utila
Kaj ke tio estu videbla

Estas samideanoj
Por la novjaro
La sekvonta vojo
Al vi miaj bondeziroj

poemo de anonimulo
,
sendita retmesagxe de Ruben Teofil el Bonaero, Argentinio je la 1a de Januaro, 2011