Traserĉu tiun blogon

2011-03-05

UK temo 2011

logo.png

Enkonduka artikolo pri la kongresa temo, aperinta en la marta n-ro de la revuo de UEA.

"Je kioma aĝo vi, hazarda leganto, interesiĝis  pri Esperanto kaj lernis ĝin? Por granda parto el ni, tiu ĉi fascina  afero trovis sian  vojon al niaj respektivaj cerboj kaj koroj tre frue en la unuopaj vivitineroj, pli malpli samepoke al la ekfloriĝo de aliaj intensaj emocioj, kiel amo kaj erotiko.
Temas pri vivetapo dum kiu ĉiu homo, tra la malfacila procezo ne plu resti infano sed kreskiĝi, varme karesas en sia profunda interno esperojn por la estonteco, t.e. por la propra kaj foje eĉ por ĉies estonteco. Ĉu vi povas ankoraŭ memori aŭ eĉ denove senti la tiamajn ekscitiĝon kaj ĝojon, jen pro la beleco de la Zamenhofa revo, jen pro la ŝancoj senpere kontakti alilandajn homojn, jen pro la mirinda strukturo de la lingvo kiu permesis al vi tiom rapide lerni?

Bonŝance, la vibranta energio, vasta imagopovo kaj krea iniciatemo de junaj homoj daŭre alvenantaj en ĉiu generacio signife pliriĉigis la vivon de Esperanto. Jes ja, ni pensu pri homo ankoraŭ ne 28-jaraĝa je la publikigo de ĝia Unua Libro en 1887, aŭ pri la fondintoj de UEA en 1908 (Hector Hodler 21-jara, Edmond Privat 19-jara), aŭ pri la unua prezidanto de la iama Sovetrespublikara Esperantista Unio en 1921 (Ernst Drezen, 29-jara), inter centoj da similaj kazoj sur ĉiuj niveloj kaj sferoj de nia fenomeno. Ĉu nur pasinttempaj? Nu, hodiaŭ pensu ekz. pri la ĉefaj motoroj de E@I kaj lernu.net.

Tiu lasta ekzemplo permesas atenti la fakton ke en la nuna, rapide ŝanĝiĝanta mondo, Esperanto kerne bezonas siajn junulojn por pluvivantigi sin kaj adaptiĝi al la novaj kondiĉoj kiel kunlabora, eduka, socie engaĝiĝinta iniciato, samkiel la homaro bezonas sian junularon por alfronti la diversajn defiojn kaj krizojn de la nuna realo (sociekonomiajn, ekologiajn, politikajn, ktp), cele al nia komuna estonteco.

Esperantujo kaj la mondo el kiu ĝi estas konscia ero nepre kreu taŭgajn spacojn por vera, fruktodona kaj respektoplena dialogo inter la generacioj.

Ĝuste tial, la temon de la Kopenhaga UK konsistigos la Internacia Jaro de la Junularo: Dialogo kaj reciproka interkompreno, lanĉita de UN por la periodo inter la 12-a de aŭgusto 2010 kaj la 11-a de aŭgusto 2011. Per tio UEA plian fojon daŭrigas sian persistan, respondecan subtenon al la regulaj alvokoj de Unesko aŭ la tuta UNsistemo elstarigi kernajn aspektojn de la vivo de la homaro, gravajn por komune alstrebindaj celoj kiel paco, homaj rajtoj, daŭropova evoluo kaj interkultura solidareco.

Potenciale, la diskutado de tiel gravaj temoj, kadre de la plej granda E-evento, povus esti tre interesa kaj riĉiga, fakte modela kaj senprecedenca, se ni trafe profitus je la tute aparta trajto de nia lingvokomunumo esti tiom kulture kaj geografie diverseca. Ekz. ĉu per Esperanto iuj okcidenteŭropaj junuloj povus rekte informiĝi pri la malfacilaj vivkondiĉoj de siaj samgeneracianoj en subevoluintaj landoj?

En postaj artikoloj mi (aŭ iu alia!) tuŝos la ĉefajn aksojn de la temaro.

Kiel ĉe ĉiu vivanta homkomunumo, la junularaj kulturo kaj lingvaĵo helpas movigi la tutan aferon en Esperantujo. Tial mi invitas ĉiujn kontribui ekde nun, por ke okazu kiel eble plej mojosa (t.e., modernjunstila), instiga kaj utila dialogo inter la generacioj, pri la diversaj aspektoj de la junularo.

Tio povas esti ŝanco por spirita rejuniĝo..."

José Antonio Vergara