Faka asocio, kiu funkcias

---------- Forwarded message ----------
From: Renato Corsetti <renato.corsetti@virgilio.it>
Date: 2011/5/30
Subject: [ VEKI ] Faka asocio, kiu funkcias


de: Carlo Sarandrea: c.sarandrea@tiscali.it

La plej malnova daure aperanta revuo en Esperanto estas revuo Espero Katolika. Sed sxajnas ke multegaj ne konas gxin, nek la agadon de la katolikaj esperantistoj por kaj per Esperanto.

Nu, eble multaj havas ion por diri por/kontrau religio. Ne gravas. Sed estas utile, ke oni havu okazon por informigxi.

Do, dum la venontaj 4 tagoj eblos elsxuti senpage la lastajn du numerojn de revuo Espero Katolika. Nu, vere, la kompletaj 2 laste aperintaj numeroj de E-revuo - kutime ricevebla nur en papera formo - estas je dispono, senpage, ankau por neabonintoj.

Kompreneble, por ke la PDF-datenaro ne estu impona, la kvalito de la fotografajxoj estas ege malalta.

Jen la alklakeblaj adresoj:
http://www.esperokatolika.org/arkivo/ek201103.pdf
http://www.esperokatolika.org/arkivo/ek201106.pdf

La elsxuto eblos nur gxis la 3a de junio 2011, cxefe por respekti la pagantajn abonantojn, aparte tiujn, kiuj ne havas ret-aliron kaj atendas paperan version.

Kaj se Vi deziros konigi Vian opinion pri la enhavo, ne hezitu skribi al
<kontaktu MINUS ekarkivon (unu vorto) HELIKO yahoo PUNKTO com>.

La plej interesaj rimarkoj aperos en unu el la postaj numeroj de la revuo.

Carlo Sarandrea

Comments

Popular posts from this blog

Fwd: [Bildoj Kaj Tekstoj] Pleneco post eltondo

Landa Kongreso de Esperanto-USA