La hodiaŭa E-elsendo el Varsovio



---------- Forwarded message ----------
From: Barbara Pietrzak <barbarinella@gmail.com>
Date: 2015-03-06 16:26 GMT-03:00
Subject: la hodiaŭa E-elsendo el Varsovio

La felietono en la 419-a E-elsendo ĉe www.pola-retradio.org estas dediĉita al elstara pola fiziologo, malkovrinto i.a. de adrealinto Nikodem Napoleon Cybulski. En la komenca kulturoniko ni informas pri la nomumo de la nova konstruaĵo de la Filharmonio en Szczecin inter aliaj arkitektura objektoj por la  premio de Mies van der Rohe kaj pri interesa ekspozicio en la Muzeo en Włocławek, kiu al la vasta publiko prezentas siajn neceamikajn kolektaĵojn. Sekve ni prezentas interparolon kun Maciej Jaskot. Ĝia temo estis spronita de nia brazila aŭskultanto Leonardo rimarkinta, ke en flua esperantlingva konversacio enŝoviĝis vorto el la lingvo hispana. Maciek klarigas kaŭzojn de tiaj lingvaj misoj. Fine tradicie ni proponas Leterkeston, en kiu i.a. fregmente kantas La Perdita  Generacio „Pluku ne la florojn". La kulturkronikaj informoj kaj la felietono estas samtempe legeblaj kaj aŭskulteblaj en la rubrikoj Novaĵoj kaj Felietonoj.

 




--

Programo Mia Amiko: http://esperanto.brazilo.org
Twitter: @MiaAmiko

Comments

Popular posts from this blog

Fwd: [Bildoj Kaj Tekstoj] Pleneco post eltondo

Landa Kongreso de Esperanto-USA