Elsendoj de Radio Vatikana



---------- Forwarded message ----------
From: Mike Leon <esperantonz@gmail.com>
Date: 2015-04-20 23:49 GMT-03:00
Subject: Elsendoj de Radio Vatikana


Elsendoj de Radio Vatikana, enarkivigitaj che:
http://www.radio-vatikana-esperanto.org

2015-04-19, dim
Komentario: Luko 24:35-48 ... Elkora alvoko al la internacia komunumo
post plua amasmortigo de enmigrantoj pro shiprompo; la atesto de la
apostoloj kaj de kristanoj hodiau; pri la montro de la Sankta Tuko en
Torino ... Audienco kun la prezidanto de la itala respubliko, Sergio
Mattarella; la mondo devas havigi al si efikajn leghojn kontrau tiuj
kiuj faras gravegajn krimojn kaj novajn formojn de sklaveco; povus
esti ke papo Francisko vizitos Kubon dum sia vizito al Usono; vizito
al la roma kolegio Janiculum honore al frato Junipero Serra (1713 -
1784); nova tvitera mesagho ... UN: konferenco pri la persekuto de la
kristanoj je la globala nivelo.

2015-04-16, jhau
Obeemo: Kiu ne kapablas dialogi, tiu ne obeas Dion (kp. Agoj 5:27-33);
papo Benedikto atingis 88 jarojn ... La papo akceptis audience la
episkopojn de Kenjo, kaj delegacion de la asocio de superuloj de
usonaj religiulinoj - raporto pri doktrina pritakso rilate al la
asocio; papo Francisko faros apostolan viziton al Ekvadoro, Bolivio
kaj Paragvajo en julio ... Vatikanurbo: simpozio pri la moralaj
aspektoj de la klimata shanghigho - papa jarlibro 2015; Jemeno:
speciala sendito de UN rezignis sian taskon; Kolombio: kreskas
strechigho inter la registaro kaj la gerilanoj por la murdo de 11
soldatoj; UN: infana sklaveco: antau 10 jaroj mortis Iqbal Masih,
12-jaragha knabo murdita de krimuloj de la teksuma industrio de
Pakistano.

2015-04-15, mer
Viroj kaj virinoj: la teorio de la genro, au socia sekso, riskas
farighi retropasho; saluto al la familio de Asia Bibi el Pakistano,
kie mortis pro brulvundoj 14-jaragha kristano Nauman Masih ...
Komunumo renaskita en la Sankta Spirito strebas al harmonio, estas
pacienca dum suferado; mesagho por la monda tago por la pastra
vokighoj; estas prezentita en Sarajevo la oficiala programo de la
vizito de papo Francisko al la chefurbo de Bosnio-Hercegovino;
kalendaro de la celebroj gvidotaj de la papo ghis la venonta junio;
kondolenca telegramo pro la morto de kardinalo Roberto Tucci; nova
tvitera mesagho ... Vatikanurbo: gazetara konferenco pri la reformo de
la roma kurio - klariga komento pri la vorto "genocido".

Radio Vatikana: Programoj en Esperanto -
http://eo.radiovaticana.va/index.asp
(sub Plej novaj programoj)



--

Programo Mia Amiko: http://esperanto.brazilo.org
Twitter: @MiaAmiko

Comments

Popular posts from this blog

Fwd: [Bildoj Kaj Tekstoj] Pleneco post eltondo

Landa Kongreso de Esperanto-USA

Bona Espero