Elsendoj de Radio Vatikana



---------- Forwarded message ----------
From: Mike Leon <esperantonz@gmail.com>
Date: 2015-05-18 21:04 GMT-03:00
Subject: Elsendoj de Radio Vatikana


Elsendoj de Radio Vatikana, enarkivigitaj che:
http://www.radio-vatikana-esperanto.org

2015-05-17, dim
Komentario: Johano 17:11-19 ("Por ke ili estu unu, same kiel ni") ...
La Chieleniro de Kristo, proklamoj de kvar novaj sanktulinoj; ke la
Sinjoro donu novan misiistan elanon al la landoj de la novaj
sanktulinoj; pri la nova beatulo pastro Luigi Caburlotto (Venecio,
1817-1987); pregho por Burundio ... Vatikano: la palestina prezidanto
Mahmud Abbas renkontis papon Franciskon - mesagho por la 49a Monda
Tago de la Socikomunikiloj; la klaustra vivo ne estas rifugho sed
batalkampo malfermita sur la mondo; nova tvitera mesagho ... Movadaj
informoj: floroj kaj kandeloj sur la tombo de pastro Emile Peltier
(1870-1909); 67a kongreso de Internacia Fervojista
Esperanto-Federacio.

2015-05-14, jhau
Eduku la gejunulojn al la autentikaj valoroj de la sporto; mesagho al
delegitoj de Pax Christi ... Koncerto por la Malrichuloj en Vatikano;
kvar novaj sanktuloj, el la Sankta Lando, Italio kaj Francio; nova
tvitera mesagho ... Romo: La internacia komunumo devas vere sin devigi
por eltenebla evoluo; EU: organizajhoj de la civila socio subskribis
deklaracion kontrau europa leghpropono pri la ekspluatado de
mineraloj; Sud-Sudano: dekoj da miloj da rifughintoj pro interna
milito; Burundio: la situacio estas necerta post anoncita
shtatrenverso; Jemeno: batalhalto neobservata; Papuo-Nov-Gvineo:
katolikaj episkopoj alvokas al nuligo de la mortopuno.

2015-05-13, mer
Tri estas la vortoj nemalhaveblaj por felicha kaj firma vivo geedza;
audienco kun membroj de la Koncerto por la Malrichuloj ... Ghenerala
Asembleo de la Internacia Karitagado: Unu homa familio gardu la
kreajharon; nova tvitera mesagho ... Vatikanurbo: Kunveno de la
Komisiono Sankta Segho - Shtato de Palestino; Usono: la katolika
episkoparo petis reformon de la sistemo de enprizonigo de neleghaj
enmigrantoj; Europa Komisiono: nova strategio por alfronti la
problemojn de la migrantoj; Jemeno: 5-taga humaneca batalhalto.

Radio Vatikana: Programoj en Esperanto -
http://eo.radiovaticana.va/index.asp
(sub Plej novaj programoj)




--

Programo Mia Amiko: http://esperanto.brazilo.org
Twitter: @MiaAmiko

Comments

Popular posts from this blog

Fwd: [Bildoj Kaj Tekstoj] Pleneco post eltondo

Landa Kongreso de Esperanto-USA