Elsendoj de Radio Vatikana



---------- Forwarded message ----------
From: Mike Leon <esperantonz@gmail.com>
Date: 2015-08-31 23:21 GMT-03:00
Subject: Elsendoj de Radio Vatikana

2015-08-30, dim
Komentario: Marko 6:1-23 ... La rifughintoj, tragedio antau chies okuloj; pri la beatproklamo en Libano de la sirokatolika episkopo kaj martiro Flaviano Mikaelo Melki (1858-1915); La danghero taksi sin bona nur pro la observo de reguloj (kp. Marko 6:1-23); nova tvitera mesagho ... Movadaj informoj: estas publikigitaj tekstoj pri la Nigra Madono de Czestochowa; forpasis Hansjoerg Kindler au "Trixini" (fragmento de intervjuo). 
2015-08-27
Proksima Oriento: Flaviano Mikaelo Melki (1858-1915), episkopo kaj martiro, estos beatproklamita en Libano - biografieto; Romo: germanaj episkopoj kaj rabenoj vizitos la sinagogon de Romo; Okcidenta Europo: nova tragedio de la enmigrado en Europon - la migrantoj daure alfluas el Libio kaj al Hungario - propono de la Europa Komisiono; Europa Kortumo pri Homaj Rajtoj: jugho pri la esploro per homaj embrioj en Italio; Libio: intertraktoj chesis inter Tripolo kaj Tobruk; Nigherio: manifestacio memore al la forkaptitaj lernantinoj; Sud-Sudano: kiel longe povas dauri la pacakordo?; Srilanko: nova chefministro atendas la subtenon de religiestroj por paco en la lando; Usono: la lando pridemandas sin pri la tragedioj kauzitaj de armiloj.

2015-08-26, mer
Jughisto au tenera patro: familia preghado kaj la maniero lau kiu ni perceptas Dion; pri la venonta monda tago de preghado pri la prizorgo por la kreajharo ... Elkorajn bondezirojn pro la sesdekjarigho de la Agado de Sankta Jakobo kiu arigas la hebrelingvajn katolikojn de Israelo; mono kolektita che la Ekspozicio Milano 2015 helpos rifughintojn en Jordanio; nova tvitera mesagho ... Migrantoj: du mil limgardistoj patrolos la hungaran landlimon por bloki migrantojn - la Europa Komisiono disponigis monon por helpi Serbion kaj Makedonion rilate al la migrantoj enfluintaj tie; Sud-Sudano: subskribo de pacakordo inter la ribeluloj kaj la registaro; Jemeno: nova ekflagro de la interna milito; Sieraleono: finighis la ebola-epidemio; Usono: espereto pri la nuligo de la mortopuno. 

Elsendoj de Radio Vatikana, enarkivigitaj che: http://www.radio-vatikana-esperanto.org

Radio Vatikana: Programoj en Esperanto http://eo.radiovaticana.va La plej nova elsendo: Laux peto kaj podkasto - Radio (maldekstre de Video) - Search Podcast - Select: Esperanto - Search
--

IKEo (Aulas ao Vivo de Esperanto): http://bit.ly/pma-ikeo
Esperanto@Brazilo: http://esperanto.brazilo.org
Twitter: @MiaAmiko

Comments

Popular posts from this blog

Fwd: [Bildoj Kaj Tekstoj] Pleneco post eltondo

Landa Kongreso de Esperanto-USA