Pola Retradia Elsendo

Clipboard01

En la 483-a E-elsendo ĉe www.pola-retradio.org ni interparolas kun d-rino Ilona Kouthny (ricevinta nunjare pro sia plurjara kleriga laboro Diplomon pro Elstara E-Agado) pri la finiĝinta en Poznano aŭtuna sesio de la Interlingvistikaj Studoj. Komence en niaj aktualaĵoj ni informas pri la lastlunda parolado de la pola prezidento en UNo-sidejo en Novjorko. Ni donas la atenton al la impostaj deliktoj de grandaj konzernoj kaj holdingoj en la uniaj landoj – baze de speciala raporto de Eŭropa Komisiono. Nia scienbultena temo rilatas al esploroj pri la flarsenso kaj spaca orientiĝo. Ni prezentas krome la rezultojn de la 2-a Muzika Konkurso de „Kontakto" (http://kontakto.tejo.org/2015/07/vocdonu-por-la-2-muzikakonkurso) fragmente citante el la laŭreato de la 1-a premio, la kanzono „La Princino" de Martin kaj Talpoj. La komencaj informoj estas paralele aŭdeblaj kaj legeblaj en la rubriko Aktualaĵoj. Same la sciencbultena temo estas samtempe aŭdebla kaj legebla en rilata rubriko de nia paĝo. En la rubriko Antaŭ la mikrofono aŭdiĝas interparolo kun nia antaŭmikrofona gasto.

E_elsendo el la 29.09.2015

Septembro 29, 2015 | Enretigita de Barbara Pietrzak

--

IKEo (Aulas ao Vivo de Esperanto): http://bit.ly/pma-ikeo
Esperanto@Brazilo: http://esperanto.brazilo.org
Twitter: @MiaAmiko

Comments

Popular posts from this blog

Fwd: [Bildoj Kaj Tekstoj] Pleneco post eltondo

Landa Kongreso de Esperanto-USA