PMA festas sian datrevenon!

PROGRAMO MIA AMIKO: FELIĈAN DATREVENON!

Nia "Programo Mia Amiko" multe kreskiĝis en 4 jaroj. Tiu programo estas funde dediĉata al formiĝo de esperantistaro.  Ĝi estis lanĉita antaŭ 4 jaroj, en la 15a de Decembro, 2011. Tiu programo ne estas simpla metodo por instruado de Esperanto. Ĝia ĉefa propono estas, krom instrui la lingvon, ankaŭ fari esperantistojn, kiuj povos fariĝi instruistoj kaj volontuloj por nia movado. Nur esperantistoj instruas Esperanton. Nur esperantistoj fakte spertas la Esperantan Kulturon. Nur esperantistoj iras al Esperantaj Kongresoj kaj laboras por la diskonigo de la lingvo tra mondo. Kial? Ĉar, nur esperantistoj sentas multe pli ol simplaj ĝuoj de lingva konado.  La esperantistaro formas komunumon en internaciskala sento, ĉirkaŭ la originalaj ideoj de la kreinto de Lingvo Internacia, nia kara D-ro Zamenhof, kiu naskiĝis en tiu tago.

Nia programo PMA omaĝas hodiaŭ D-ron Zamenhof, ĉar ni sentas ke liaj originalaj sentoj ene de Esperanto-Movado, surbaze de interamikeco de la homaro, estas la nura vera celo de Esperanto. De ĝi venos la progresoj en aliajn kampojn de la homa aktiveco.

Vivu Dro Zamenhof!

Vivu Programo Mia Amiko!


--


Esperanto@Brazilo: http://esperanto.brazilo.org
Twitter: @MiaAmiko

Comments

Popular posts from this blog

Fwd: [Bildoj Kaj Tekstoj] Pleneco post eltondo

Landa Kongreso de Esperanto-USA