Gazetaraj Komunikoj de UEA


Gazetaraj Komunikoj de UEA
N-ro 383
2010-06-07


Enhavo:

  1. La Gxenerala Sekretario de UN pri la Monda Oceana Tago
  2. "La trezoro": fenestro al la islama kaj araba kulturo
  3. Havana UK super Portland kaj Vankuvero

LA GxENERALA SEKRETARIO DE UN PRI LA MONDA OCEANA TAGO

La 8-a de junio estas, ekde 2009, la Monda Oceana Tago, proklamita de la Gxenerala Asembleo de Unuigxintaj Nacioj. Por la Monda Oceana Tago 2010 la Gxenerala Sekretario de UN, s-ro Ban Ki-moon, publikigis cxi tiun mesagxon.

- - -

Oceanoj ludas sxlosilan rolon en niaj cxiutagaj vivoj. Ili estas integra elemento en dauxrigebla evoluigo kaj grava fronto por esplorado. Dum sciencistoj esploras la oceanojn je cxiam pli profundaj niveloj ol iam ajn antauxe, ili dauxre eltrovas novajn formojn de mara vivo. Tiuj esploroj havas grandan potencialon por antauxenigi homan bonfarton.

Sed, se ni deziras plene profiti el tio, kion oceanoj ofertas, ni devas alfronti la damagxajn efikojn de homaj aktivecoj. La vivodiverseco de la oceanoj estas cxiam pli strecxita. Troa ekspluatado de mare vivantaj rimedoj, klimata sxangxigxo, kaj polucio pro dangxeraj materialoj kaj agadoj prezentas gravan minacon al la mara cxirkauxajxo. Tion faras ankaux la kresko de krimaj agadoj, inkluzive de piratado, kiuj havas gravajn implicojn je la sendangxereco de navigado kaj la sekureco de maristoj.

Multon oni jam faris en la kadro de la Konvencio de Unuigxintaj Nacioj pri la Juro de la Maro (1982) – nia "konstitucio por la oceanoj". Pli ol 15 jarojn post la ekvalidigxo de la Konvencio, gxi dauxre rolas kiel nia gvidilo. Sed se ni volas sekurigi la kapablon de la oceanoj servi la abundajn kaj variajn bezonojn de la socio, necesas fari multon pli. Okaze de tiu cxi dua cxiujara solenigo de Monda Oceana Tago, mi petas Registarojn kaj civitanojn cxie, ke ili agnosku la grandegan valoron de la oceanoj de la mondo – kaj faru sian parton por garantii ilian sanon kaj ilian vivantecon.

Ban Ki-moon

[traduko el la angla]

 

"LA TREZORO": FENESTRO AL LA ISLAMA KAJ ARABA KULTURO

La abunda kolekto de proverboj kaj anekdotoj el la araba kaj islama kulturo, trafe titolita La trezoro, kies unua eldono rapide elcxerpigxis, estas denove havebla. Gxia nova korektita versio jxus aperis kun la sama grafike bela vesto kiel la unua en 2008.

La trezoro estas rikolto de multjara kolektado de Husejn Al-Amily. La materialo estas origine tradukita cxefe el arabaj fontoj, li skribas en la antauxparolo. Tamen, pluraj proverboj el Sumero, antikva civilizo en la nuna Irako, kaj el la malsamlanda islama kulturo, cxefe de afgana, kurda, persa kaj turka originoj, estas aldonitaj. Al-Amily, kiu vivas en Londono, estis aparte kompetenta por kompili la verkon. Li naskigxis en Irako en 1927 de libana patro kaj iraka patrino kaj kvalifikigxis universitate pri islamaj kaj arabaj studoj.

La materialon de Al-Amily redaktis Gerrit Berveling, Michael Cayley kaj Renato Corsetti taskite de la Komisiono de UEA pri Meza Oriento kaj Norda Afriko. Laux Corsetti temas pri pasxo en la gxusta direkto de Esperanto kiel ponto-lingvo inter malsamaj civilizoj je monda nivelo, tiom pli bonvena, cxar pri la arabaj kaj islamaj landoj nuntempe en multaj alte evoluintaj landoj regas pli da klisxoj ol da konoj.

La trezoro estas 137-pagxa kaj kostas 15,00 euxrojn. Ekde samtempa mendo de 3 aux pli da ekzempleroj la Libroservo de UEA donas rabaton de 1/3. Por la individuaj membroj de UEA valdias la membreca rabato de 10% jam cxe acxeto de unu ekzemplero. Aldonigxas sendokostoj kaj, en EU, imposto de 6%.

HAVANA UK SUPER PORTLAND KAJ VANKUVERO

Je la 4-a de junio la 95-a Universala Kongreso de Esperanto en Havano (17-24 julio 2010) nombris 931 aligxintojn el 59 landoj. Sekve gxi preterpasis en la historia statistiko du aliajn amerikajn UK-ojn: Portland en 1972 (923) kaj Vankuvero en 1984 (802).

Plej multe da aligxintoj, 157, liveris la kongreslando Kubo. Sekvis Francio (112), Japanio (76), Germanio (70), Brazilo (65), Italio (43), Nederlando (32), Meksiko (30), Belgio (25), Pollando (22), Kanado (18), Britio (17), kaj Danio, Kroatio kaj Litovio (po 15).

Reta aligxilo: www.uea.org/kongresoj/uk_alighilo.php



Comments

Popular posts from this blog

Fwd: [Bildoj Kaj Tekstoj] Pleneco post eltondo

Landa Kongreso de Esperanto-USA

Bona Espero