KOMITATANOJ B ELEKTITAJ: MARK FETTES SUR LA UNUA LOKO



La 1-an de junio okazis en la Centra Oficejo de UEA la nombrado de la vocxoj donitaj en la elektado de ses Komitatanoj B por la periodo 2010-2013. Por tiu tasko la Estraro de UEA nomumis komisionon, kiu konsistis el la Gxenerala Direktoro Osmo Buller kaj la individuaj membroj Rob Moerbeek, Piet Schuil, Francisco L. Veuthey kaj Atie van Zeist. La stabo de la Centra Oficejo asistis la komisionon en la nombrado, kiu dauxris iom pli ol kvar horojn.

Balotilo estis sendita al 4801 individuaj membroj, el kiuj vocxdonis 1550, t.e. 32,3%. Estis 1527 validaj kaj 23 malvalidaj balotiloj. La balot-aktiveco klare superis tiun de la antauxa fojo en 2004, kiam 29,0% de la membroj vocxdonis, sed gxi ne atingis la rekordon de 33,6% en 1998.

Plej multe da vocxoj, 1010, ricevis Mark Fettes. La aliaj kvin sukcesaj kandiatoj estis Probal Dasgupta (973), Barbara Pietrzak (876), Amri Wandel (820), José Antonio Vergara (816) kaj Wu Guojiang (732). Ne elektitaj estis Petr Chrdle (653), Jukka Pietiläinen (613), Marija Belošević (529), Tomasz Chmielik (491), Paulo Branco (443), Josip Pleadin (309) kaj Johan Derks (282).

La Komitatanoj B reprezentas en la supera organo de UEA la individuajn membrojn. Por cxiu komencita milo da membroj estas unu Komitatano B. Krome cxiu landa kaj faka asocio, aligxinta al UEA, rajtas nomumi Komitatanon A, se gxi havas pli ol 100 membrojn. Aliaj asocioj nomumas observantojn, kiuj ne havas vocxdonrajton en la komitatkunsidoj. Fine la Komitatanoj A kaj B rajtas alelekti Komitatanojn C, kies nombro ne rajtas esti pli ol la kvarono de tiu de la Komitatanoj A kaj B.


fonto: Gazetaraj Komunikoj de UEA  N-ro 382  2010-06-01

Comments

Popular posts from this blog

Fwd: [Bildoj Kaj Tekstoj] Pleneco post eltondo

Landa Kongreso de Esperanto-USA

Bona Espero