Traserĉu tiun blogon

2010-09-29

Instruista trejnado progresas, en la manoj de UAM kaj ILEI

 

Kurso sukcese lanĉita denove en Poznano

Se vi ne nur deziras, ke esperanto estu instruata en diversaj lernejotipoj, sed vi mem volas ankaŭ instrui, tiam finfaru la unujaran instruistan trejnadon de UAM kaj ILEI kunlabore kun Edukado.net! La kursaro  jam la trian fojon akompanas la tradiciajn interlingvistikajn sesiojn en la Universitato Adam Mickiewicz, en Poznan (Pollando).

La du surlokaj unusemajnaj sesioj (septembre kaj februare) disponigas koncize  la necesajn metodikajn konojn por profesie instrui esperanton.  Post hejma kaj reta laboro  la sukcesa trapaso de la fina kompleksa ekzameno kun prezento de finlaboraĵo rajtigas al la instruista diplomo de ILEI post unu jaro.

La defion alfrontis ĉi-foje 11 personoj (po 3 el Pollando kaj Hungario, 2 el Francio, po unu el Slovakio, Belgio kaj Germanio).  ILEI kun UEA disponigis 4 stipendiojn kiel en la pasinta jaro. Al la alvoko de la prezidanto de ILEI, Stefan MacGill al la landaj asocioj kaj landaj ILEI-sekcioj reagis nur PEA stipendiante du polajn gejunulojn. 

La motoro kaj gvidanto de la trejnado, Katalin Kováts allogis la atenton de la partoprenantoj ĝis la lasta momento per verva prezento de instrumetodoj, instrufaktoroj disponigante amason da lernmaterialoj kaj trejnante la kursanojn pri la uzo de la nove lanĉota retejo www.edukado.net.  Ilona Koutny, gvidanto de la Interlingvistikaj Studoj traktis tiklajn terenojn de e-gramatiko kaj instruadon de fonetiko, gramatiko kaj vortoprovizo.  

La aktualaj tri-jaraj kursoj de la Interlingvistikaj Studoj atingis la lastan studjaron. Kompletiĝas la studprogramo: István Ertl skizis panoramon de la nuntempa e-literaturo. La partoprenantoj povis flari ankaŭ la unuafoje realiĝantan kurson pri tradukado – specialiĝon en la tria jaro de la interlingvistika programo: Kristin Tytgat, el la Brusela Universitato,  enkondukis la interesiĝantojn en la sekretojn de interpretado kaj tradukado, István Ertl en beletran tradukadon.  

Samtempe el la pasintjara grupo por la instruisto-trejna kurso du partoprenantoj – Katarina Noskova el Slovakio kaj Xose Conde el Katalunio prezentis sian finlaboraĵon kaj sukcese trapasis la finan ekzamenon, dume la aliaj sepopo planas same fari dum la februara sesio.

La merkreda komuna vespero kaj semajnfine la kulturaj programoj de Arkones ofertis amuziĝon al la persistaj kursanoj. La kursanoj trovis la semajnon riĉa je programoj kaj informoj, sentas sin ekipitaj je farendaĵoj ĝis la sekva renkontiĝo fine de januaro. La intersemestrajn taskojn ili ricevos tra interna diskutlisto kiu ebligas al ili ankaŭ metiejan kunlaboron.

Se septembro, tiam Poznan!

Ilona Koutny


 

Plusendis:
--
Stefan MacGill
Prezidanto, ILEI

2010-09-23

Gazetaraj Komunikoj de UEA Nro 397




Gazetaraj Komunikoj de UEA
N-ro 397
2010-09-23


FORPASIS LA DOJENO DE LA HONORAJ MEMBROJ DE UEA

D-ro Arthur BAUR (1915-2010) forpasis la 17-an de septembro en Männedorf, Svislando. Elektita en 1980, li estis la dojeno de la Honoraj Membroj de UEA. Baur studis en la universitatoj de Zuriko, Upsalo kaj Stokholmo la germanan, anglan, retoromancxan kaj islandan filologiojn. Post doktorigxo li laboris kiel jxurnalisto gxis sia emeritigxo. De 1975 li membris en la Nacia Unesko-komisiono de Svislando.

Baur lernis Esperanton en 1930 en gimnazio kaj farigxis membro de Esperanto-Societo Zuriko, Svisa Esperanto-Societo kaj en 1939 de UEA. Jam en 1932 (gxis 1933) li ekredaktis la bultenon La Sonilo Malgranda, poste renomitan kiel Cxiulandulo. Li estis prezidanto de Svisa Esperanto-Societo kaj redaktoro de gxia organo Svisa Esperanto-Revuo 1980-1986. En 1959 SES elektis lin sia honora membro. Pli ol 40 jarojn, de 1947 gxis 1991, li gvidis la Esperanto-elsendojn de Svisa Radio Internacia, ofte helpata de sia edzino Heidi Baur-Sallenbach (1916-2006). Li respondecis pri la informservoj de la 31-a UK en 1939 kaj la 32-a en 1947, ambaux en Berno, kaj pri la gazetara servo de la 64-a en 1979 en Lucerno.

Okaze de la UK en 1939 aperis en redakto de Baur Svisa antologio. Por la UK en 1979 li verkis la libron La fenomeno Svislando, per kiu la sperta jxurnalisto kreis imitindan modelon por similaj priskriboj pri aliaj landoj. Krome li verkis i.a Esperanto in 5 Lehrbriefen (1942), Das Problem der internationalen Sprache (1953), Esperanto per Post (1958), Deine zweite Sprache (1960), De la utopio al la realeco; Von der Utopie zur Wirklichkeit (1976), La retoromancxa: sorto de la plej malgranda nacia lingvo de Svislando (1984), La retoromancxa: historio kaj nuntempo de la kvara nacia lingvo de Svislando (1995), Die Geschichte der Esperanto-Sendungen aus der Schweiz (1998). En sia lando li konatigxis ankaux pro siaj regule reeldonitaj lernolibroj de la svisgermana (alemana) lingvo kaj de libroj pri la retoromancxa.


Klaku por malaboni la liston

Filmo pri Esperanto por Turisma Asocio de Zagreb

Turisma Asocio de la urbo Zagreb (kiu lastatempe havas esperantigitan sian retejon, prizorgata de Judita Rey Hudeček) kaj kiu eldonis novan prospekton de Zagrebo en Esperanto, turnas turisman filmon pri Zagrebo.

Laux la ideo de prezidantino de Turisma Asocio, Amelija Tomašević, la filmo informu ankaux pri nova gvidlibro pri Zagrebo en Esperanto kaj pri Esperanto kiel ilo de turismo. Sekve hodiaux ni filmis pri la temo en nia oficejo en Knez Mislav: kunparolis pri Esperanto por la estonta turisma filmo Judita Rey, Đivo Pulitika, David Rey Hudeček kaj Katarina Savić.

La Turisma Asocio de Zagrebo vastskale uzos la filmon por reklamado de Zagreb ekde  2011. Ni raportos pri detaloj kiam la filmo prezentigxos.

Spomenka Štimec
esperanto cxe zg.t-com.hr

laux [landa-agado]

-----
fonto: Ret-Info
http://www.eventoj.hu






 .



2010-09-19

Konsiloj de Ivo Lapenna pri Esperanto-informado

Mi retrovis la jenajn konsiderojn de la fama Ivo Lapenna, iama sekretario kaj prezidanto de UEA, pri evitindaĵoj en la informado pri Esperanto:

http://www.angelfire.com/ny2/ts/lapenna.html

Eldonita en 1974, sed plu studinda.

Amike,
=james=

_

2010-09-17

Esperanto en CNN


From: Stefan MacGill
Date: 2010/9/17
Subject: [komitato-de-uea] Esperanto en CNN

Esperanto en CNN

 

Fine de programo Konektante la Mondon (Connecting the World) la televida kanalo CNN Internacia dissendis program-parton pri lingvoj. Ĝi daŭris de 10.45ptm CET ĝis 10.56.

 

Ekde 10.45 ptm ĝi resumis la lingvorilatajn prezentojn de la antaŭaj tagoj: lunde pri klopodoj en usono flanke de parolantoj de malpli grandaj fremdaj lingvoj vivigi tiujn lingvojn inter enmigrintoj, marde pri lingvolernaj programoj en Ĉinio, merkrede pri antaŭenigo de la araba en Libano, ĵaŭde pri klopodoj revivigi la jidan; la tasko por vendredo estas esplori kreitajn lingvojn.

 

Ekde 10.47 ptm ĝi eniris la termaron per Klingon, la lingvo uzata de malbonuloj en la kulta televida serio Star Trek. Oni asertis ke ĝi havas milojn da parolantoj en 45 landoj kaj organizas tendarojn kaj eldonas gvidilojn. Ili montris scenetojn el Hamleto kaj el opero en la lingvo.

 

Ekde 10.48 ptm ili aludis la nov-zelandan filmon Lordo de la Ringoj, kiu uzis elfan lingvon kreitan de J.R.R. Tolkein. Ili asertas ke miloj da homoj lernas tiun lingvon; oni eldonas gvidilojn por lerni ĝin. Aperis aktorino el la filmo, kiu povis ankoraŭ elparoli poemon de ŝia rolo en la filmo.

 

Ekde 10.49 ptm ili aludis la pli lasatempan filmon Avatar, kun la lingvo Navi, kiun lingvisto laŭ komisio ellaboris por la filmo. Tiu ellaboris tion multe pli amplekse ol la filmo mem bezonus.

 

Ekde 10.50 ptm komenciĝis la parto pri Esperanto. Enirpunkto reiris al Star Trek, ĉar ĝia ĉefrolulo William Shaffner (literumo?) pli frue aktoris en la filmo Incubus, kiu laŭdire uzis Esperanton. Ili montris fragmenton, sed la parolaĵo (ja teknike nebonkvalita) estis neniel rekonebla kiel Esperanto. La prezentanto asertis ke milo da homoj parolas Esperanton denaske (kredebla), kun inter 10,000 kaj 2 milionoj da pliaj nedenaskaj parolantoj (ankau kredebla, depende de la difino de 'parolas'). Ŝi tamen konkludis, ke povus esti sama kvanto de parolantoj de Klingon kaj Esperanto.

 

Ekde 10.52 ptm la programo intervujis Skajpe aŭtoron de libro "En la lando de inventitaj lingvoj", el Philadelphia, Pensilvanio, Ariko Okrent. Responde la la demando kiam unue aperis inventitaj lingvoj, ŝi respondis antaŭ almenaŭ mil jaroj, citante la lingvoprojekton de Hildegard Bingen, Ignota. Pri Esperanto oni demandis, kial ne estu nur unu lingvo, kaj kial ne Esperanto. Ŝi respondis ke unu lingvo implicas unu kulturon, kaj sekve iu ajn lingvo kiu aspiras tiun rolon, tamen mem dissplitiĝos. Ŝi tamen agnoskis, ke Esperanto proponas solvon, kaj ĝi relative bone funkcias "…does a pretty good job" provizi neŭtralan ilon per kiu interkompreniĝi kaj diskuti ion ajn. Responde al demando la intervjuito diris, ke ŝi havas pasivan konon de la lingvo.

 

Tiel finiĝas la Esperanta parto, oni demandis al Ariko kion ŝi opinias pri 'Globish' (tio estas la Angla adaptita kaj dissplitigita en regionaj variaĵoj por plenumi internacian rolon) kaj pri klopodoj revivigi minacatajn lingvojn. Malfacila demando estas kiel oni devigu al homoj lerni lingvojn – tion homoj faros ĉar ili volas, ne ĉar ili devas. Fine, la intervjuito diris, ke miloj da kreitaj lingvoj ekzistas, kaj ili naskiĝas kontinue; facilas trovi unu laŭ ĉies gusto. Se oni ŝatas latinidajn lingvojn, oni trovas tiajn proponojn (jam ekde 1907!), se oni ŝatas la finnan aŭ la hungaran, troveblas eĉ kreitaj lingvoj tiel bazitaj.

 

Per tio, je 10.55 ptm la prezentaĵo venis al fino.

 

 

Konklude, ne negativa, eĉ modeste pozitiva. Eble ni ĝoju, ke oni turnis sin al relative sendependa intervjuito, kiu tamen estis bone informita pri la lingvo. Esperantisto riskus maltrafi la okazon per troa entuziasmo! Ni ne miru pri la obscedo je lingvoj nasiĝintaj el filmoj, efektive tia enkonduko necesas por ne tedi la publikon. Oni povus deziri ke la esenca diferenco inter Esperanto kaj la aliaj menciitaj lingvoj ne estis pli forte emfazita – pri la parolkomunumo malantau Esperanto estis neniu parolo. Rimarkinde, neniu alia malfilma lingvo-projekto el la lastaj mil jaroj estis menciita. En dek minutoj oni ne povas aliri la demandon, kiel Esperanto trovu sian lokon inter la aliaj naciaj lingvoj nuntempe uzataj por internacia komunikado.

 

Resumis, raportis, komentariis

 

11.35 ptm, Stefan MacGill (ILEI)



2010-09-16

Gazetaraj Komunikoj de UEA - N-ro 396

ARKONES INVITAS POR LA 26-A FOJO AL POZNANO

ARtaj KONfrontoj en ESperanto ARKONES en Poznano okazos jam por la 26-a fojo de la 24-a gxis la 26-a de septembro. La prestigxon de la arangxo emfazas la fakto, ke ankaux cxi-jare gxi estas auxspiciata de ambaux cxefaj mondaj Esperanto-organizajxoj, Universala Esperano-Asocio kaj Tutmonda Esperanta Junulara Organizo.

La organizantoj invitas membrojn de ambaux organizajxoj veni al Poznań por partopreni la
arangxon. Kunlabore kun Interlingvistikaj Studoj cxe Universitato Adam Mickiewicz ili ankaux cxi-foje preparis ricxan programon. En la muzika parto estos koncertoj de SoloTronik, Kapriol’, Joachim Kołpanowicz, Johannes Mueller kaj de la duo Tomasz Śliwak kaj Milena Śliwak, dum teatron reprezentos Adam Chrupczak, Jarlo Martelmonto kaj la kabareda grupo “La oraj pantalonoj en arbustoj”. En la kleriga programo prelegos Tomasz Chmielik, Roman Dobrzyński, István Ertl, Zbigniew Galor, Aleksander Korjxenkov, Katalin Kováts, Ulrich Lins, Barbara Pietrzak kaj pluraj aliaj kompetentuloj.

Oni povas aligxi al ARKONES pere de la retejo www.arkones.org, kie trovigxas ankaux detaloj pri la programo, logxeblecoj k.a. utilaj informoj.

ROGENER PAVINSKI NOVA REDAKTORO DE KONTAKTO

Rogener Pavinski sekvos Pauxlon Mojxajev kiel redaktoro de la revuo Kontakto. La Estraro de UEA konfirmis la decidon de la Estraro de TEJO, kiu elektis Pavinski post publika konkurso inter pli ol 20 kandidatoj. La juna brazilano aktivas diverskampe de pluraj jaroj. Kiel filmisto li estis kunkreinto de la filmo Esperanto estas.... Kiel muzikisto li estis interalie vocxo de la grupo Supernova, kiu precipe famigxis per siaj prezentadoj en la pasintjaraj UK kaj IJK. De 2004 gxis 2006 li redaktis la bultenon Momenton! de Brazila Esperantista Junulara Organizo kaj de 2007 gxis 2009 li estis estrarano de TEJO.

Rogener Pavinski estis elektita kiel redaktoro por du jaroj. La unua Kontakto sub lia redakto estos n-ro 5 de la nuna jaro. "Mi multe dankas la konfidon, kiun la TEJO-estraro havas je miaj kapabloj”, li diris post sia elekto. “Mi strebos doni novan vivon al la revuo kaj labori, por ke gxi estu pli alloga, kultura kaj fresxtema. Mi planas multajn novajxojn kaj invitas la esperantistojn partopreni en la kreado de la nova Kontakto".

La revuon Kontakto ricevas cxiu individua membro de TEJO. Ekde 2011 gxi enhavos ankaux la bultenon TEJO tutmonde, kiu cxesos aperi kiel aparta eldonajxo. Oni povas aboni al Kontakto ankaux aparte pagante la subtenan kotizon Patrono de TEJO aux simplan abonon. Favora ebleco por kluboj, kursoj k.a. estas kolektiva abono de minimume 6 ekzempleroj. Se cxiuj ekzempleroj estos sendataj en unu pakajxo al la sama adreso, oni ricevas rabaton de 40% el la plena abonprezo; se la numeroj estos sendataj rekte al la unuopaj ricevantoj, la rabato estas 20%.

Reta abonilo: www.uea.org/alighoj/revu_abon.php

EN LA RETA BROKANTEJO DE UEA NUN ANKAUx PERIODAJxOJ

Multaj valoraj Esperanto-libroj estas malfacile haveblaj, cxar ili elcxerpigxis. La fako de brokantajxoj en la Libroservo de UEA jam de longe proponas solvon por tiuj, kiuj sercxas elcxerpitajn titolojn. Jam de kelka tempo la brokantajxoj estas integritaj kun la reta katalogo de la Libroservo, kiu lastatempe enretigis ankaux liston de malnovaj periodajxoj.

La reta brokantejo trovigxas cxe katalogo.uea.org/index.php, kie eblas sercxi deziratan libron tajpante gxian titolon en la sercxfenestreto. Eblas ankaux foliumi listojn de brokantajxoj ordigitaj alfabete laux la titolo. Klakante la mendobutonon cxe la koncerna titolo oni povas meti gxin en sian acxetkorbon, tute same kiel cxe la "malbrokantaj" eldonajxoj. Eblas ankaux elsxuti alfabete ordigitan HTML-liston de brokantajxoj. Meze de septembro estis listigitaj preskaux 1400 titoloj. La listo de brokantajxoj ankoraux ne gxisdatigxas auxtomate, pro kio tie povas portempe resti ankaux titoloj, kies sola ekzemplero estis vendita lastatempe.

La nova brokantejo de periodajxoj trovigxas cxe katalogo.uea.org/index.php, kie la periodajxoj estas ordigitaj alfabete laux la titolo. Cxe cxiu unuopa numero trovigxas mendobutono por aldoni gxin al sia acxetkorbo. Se oni ne trovas sercxatan revuon aux unuopan numeron, indas reveni de tempo al tempo al la katalogo por vidi, cxu gxi intertempe farigxis havebla. UEA konstante aktualigas la katalogon kaj de tempo al tempo ricevas novajn brokantajn revuojn, same kiel ankaux librojn. Se iu revuo ne videblas en la katalogo, tio signifas, ke gxi momente ne estas havebla. Inter la periodajxoj mankas la revuo Esperanto, de kiu UEA tamen havas unuopajn numerojn kaj ecx kompletajn jarkolektojn de multaj jaroj. Pri ili oni povas informigxi cxe <libroservo@co.uea.org>.


2010-09-10

REZOLUCIO DE LA 95-A UNIVERSALA KONGRESO DE ESPERANTO

La 95-a Universala Kongreso de Esperanto, kunveninta en Havano (Kubo) kun 1002 partoprenantoj el 59 landoj,

Konsiderante, ke Unuiĝintaj Nacioj deklaris la jaron 2010 Internacia Jaro de Interproksimigo de Kulturoj, konstatas

- ke la diverseco de kulturoj en la mondo grave kontribuas al la riĉeco de la homaro;

- ke jam dum 123 jaroj Esperanto kiel neŭtrala lingvo helpas konstrui pontojn inter popoloj kaj kulturoj, kaj

- ke la Universalaj Kongresoj de Esperanto, kunigante homojn el plej diversaj landoj tra la mondo, mem atestas tiun kapablon konstrui pontojn,

Deklaras la deziron de la Esperanto-parolantoj kunagi kun Unuiĝintaj Nacioj kaj Unesko por stimuli komprenemon inter popoloj kaj samtempe protekti la identecon de ĉiuj homgrupoj,

kaj invitas Unuiĝintajn Naciojn kaj Uneskon plene eluzi siajn rilatojn kun Universala Esperanto-Asocio por efike realigi siajn celojn.

2010-09-09

Nova interreta vikimagazino: MOZAIKO


Projekto MOZAIKO - nova interreta vikimagazino de interesaĵoj –  lanĉita!

Ĉe http://www.esperanto.cz , la retpaĝaro de Ĉeha Esperanto-Asocio, en la rubriky Aktuality (Aktualaĵoj) aperis la 3-an de septembro nova interreta monatrevueto nomita MOZAIKO. Tiu ĉi netradicia magazino de interesaĵoj estas tempoŝpare bazita plejparte sur ligiloj al artikoloj en Esperanta Vikipedio.

Ĝia ĉefa celo estas proponi al esperantistoj, kiuj ankoraŭ ne bone konas la interretan enciklopedion Vikipedio aŭ ankoraŭ iom dubas pri ĝia valoro kaj utileco, elekton de legindaĵoj el plej diversaj fakoj, tiel ke laŭeble ĉiu trovu ion interesan por si.

La artikoloj povas esti uzataj ne nur por individua kleriĝado kaj lingva perfektiĝado sed ankaŭ kiel fonto por preparo de lingvokursoj por progresintoj aŭ por pretigo de prelegoj por E-kunvenoj aŭ aranĝoj.

La interreta vikirevueto aperas dume dulingve (Esperante kaj ĉehe) en la ĉehlingva versio de http://www.esperanto.cz . Ĝi do celas ankaŭ neesperantistajn vizitantojn de la retpaĝaro montrante Esperanton kiel modernan plenvaloran lingvon.

En la unua numero vi povos legi artikolojn ekz. pri Armenio, havaja lingvo, inkaa imperio, Fryderyk Chopin (inkl. muzikspecimenon), Mahatmo Gandhi, delfenoj, aikido, rubrikon pri Ĉehio k.a.

La enhavon kaj aliron al unuopaj artikoloj vi trovos ĉi-tie:
http://www.esperanto.cz/cs/aktuality/novy-internetovy-magazin-zajimavosti-mozaiko-se-predstavuje.html .

La iniciatintino de la projekto kaj ĉefredaktorino Pavla Dvořáková bonvenigos viajn reagojn kaj proponojn por enhavo de la sekvontaj numeroj! Antaŭdankon por plua diskonigo de la informo en Esperantujo!

Kontaktadreso: komputado heliko esperanto.cz


-----
fonto: Ret-Info
http://www.eventoj.hu

========================================================================
   Retposxta novajxservo kun selektitaj E-novajxoj, RET-INFO :  http://www.eventoj.hu
========================================================================






 .