N-ro 411 - Gazetaraj Komunikoj de UEA



Gazetaraj Komunikoj de UEA
N-ro 411
2011-04-21


Enhavo:

  1. Reeldono de "Maskerado" de Tivadar Soros lancxita
  2. Komuniko pri la ekzamenoj laux la Komuna Euxropa Referenckadro

51ZBhpv6GDL._SL500_AA300_.jpg

REELDONO DE "MASKERADO" DE TIVADAR SOROS LANCxITA

La 12-an de aprilo 2011 okazis en Novjorko festo por lancxi reeldonon de la anglalingva traduko de la Esperanto-verko de Tivadar Soros Maskerado cxirkaux la morto . La verko pritraktas la sukcesan transvivon de la familio Soros en Budapesxto dum la sistema persekutado kaj mortigo de la hungaraj judoj fare de la nazioj en la finaj jaroj de la Dua Mondmilito.

La festo, en la hejmo de la financisto George Soros, filo de Tivadar, kunvenigis grupon de elstaraj intelektuloj de la regiono, inter ili la cxefredaktoro de New York Review of Books, reprezentantoj de New York Times, pluraj verkistoj, kaj la konata televida komentariisto Bill Moyers. Cxeestis ankaux fakuloj pri Esperanto kaj interlingvistiko Esther Schor kaj Arika Okrent. Cxefa parolanto estis Humphrey Tonkin, kiu, en sia rolo kiel tradukinto, havis la taskon prezenti la libron kaj paroli pri gxia ekesto. Tion farante, li kaptis la okazon, antaux atenta auxskultantaro, paroli pri Esperanto kaj gxia formigxa rolo en la vivo kaj pensado ne nur de la patro sed ankaux de la filoj Soros.

La libro aperis originale en Esperanto en 1965 kaj en dua eldono en la jaro 2000 – la jaro de aperigo (en Britio) de anglalingva traduko de Humphrey Tonkin. Poste aperis tradukoj ankaux en la germanan, rusan, hungaran kaj turkan, kaj estas en preparo tradukoj en la italan kaj la cxinan. Usona eldono aperis en 2001; tiun eldonon oni nun ree aperigas en Novjorko cxe la eldona grupo Skyhorse. George Soros estis surpriza vizitanto en decembro en lancxa festo de traduko de alia libro de la patro, Modernaj Robinzonoj , ankaux tradukita de Tonkin (kiel Crusoes in Siberia ). Tiun feston organizis la grupo Esperanto por UN.

Tivadar Soros. Masquerade: The Incredible True Story of How George Soros' Father Outsmarted the Gestapo. New York: Arcade Publishing. 2011. 275pgx.

Tivadar Soros. Crusoes in Siberia and The Fairest Judgment. New York: Mondial. 2010. 31+93pgx.

KOMUNIKO PRI LA EKZAMENOJ LAUx LA KOMUNA EUxROPA REFERENCKADRO

La ekzamenoj laux la Komuna Euxropa Referenckadro (KER) farigxas pli kaj pli konataj kaj popularaj inter la Esperanto-parolantoj. La nombro de ekzamenigxantoj de tiuj novtipaj ekzamenoj de UEA kaj ITK (Sxtata Lingvoekzamena Centro en Hungario) proksimigxas al 300. Estas gxojige, ke multaj movadaj gvidantoj, i.a. funkciuloj de UEA, jam trapasis ilin kaj farigxis instigantoj al aliaj kandidatoj.
Por klarigi la kunlaboron inter UEA kaj ITK kaj la rilatojn al ALTE (Asocio de Lingvo-Testistoj en Euxropo), UEA kaj ITK prezentas la cxi-suban komunikon faritan en la hungara kaj Esperanto. En ambaux lingvoj la komuniko estas legebla en la retejo de ITK .

Komuniko

Universala Esperanto-Asocio (UEA) estas ekskluziva internacia partnero de la Supera Fremdlingva Trejnejo (Hungara Sxtata Lingvoekzamena Centro) de la Universitato Eötvös Loránd (ELTE-ITK) en la tereno de Esperanto-ekzamenado.

En 2009 la du institucioj subskribis kunlaborkontrakton, laux kiu ELTE-ITK trejnas kaj regule pluklerigas ekzamenantojn proponitajn de UEA, kiuj post sukcesa trejnado ricevas rajton esti ekzamenantoj en la parola parto de unulingvaj Origo-tipaj ekzamenoj de ELTE-ITK organizitaj en ekzamenlokoj prideciditaj de UEA kaj aprobitaj de ELTE-ITK. La tri niveloj (B1, B2 kaj C1) kaj la strukturoj de la unulingvaj Origo-ekzamenoj estas komplete identaj kun la unulingva ekzameno de la hungara, kiun ALTE-revizoroj ekspertizis en 2008. La komuna celo de ELTE-ITK kaj UEA estas submeti en la unulingva Origo-ekzamensistemo ankaux la Esperanto-lingvoekzamenojn al ekspertizado far ALTE.

Supera Fremdlingva Trejnejo de ELTE -- Universala Esperanto-Asocio

*   *   *

Por konatigxi kun la postuloj de la KER-ekzamenoj kaj por aligxi al konvena ekzamensesio vidu: http://edukado.net/ekzamenoj/ker/sesioj



Comments

Popular posts from this blog

Fwd: [Bildoj Kaj Tekstoj] Pleneco post eltondo

Landa Kongreso de Esperanto-USA

Bona Espero