E-Retradio: Bioetanolo por brazilaj aŭtomobiloj

Bioetanolo por brazilaj aŭtomobiloj

bioetanolo_brazilo.mp3 Listen on Posterous

mb_bioetanol_acciona_energ(1).jpg

En Brazilo oni evoluigis post nafta krizo alian tipon de fuelo por funkciigi motorojn de aŭtomobiloj. En la jaro 1975 brazila registaro starigis la programon tiam nomata Pró Álcool (por alkoholo) kaj la fabrikoj de tiuj tempoj kiuj estis tri aŭ kvar laboris en produktado de alkohole movataj motoroj anstataŭ benzino. La alkoholo por tiu uzo nomiĝas bioetanolo. Oni plantas tiucele sukerkanon sur proksimume 1 procento de la brazila teritorio sude de la amazonia pluvarbaro.

De komence la motoroj malbone funkciis kaj ili preskaŭ ĉiam prezentis problemojn kaj paneojn dum matenaj malvarmaj tagoj; la fifamo de tiaj aŭtomobiloj estis tiom, ke inter ni brazilanoj, ni kutime ŝerce diris: aŭtomobiloj je alkoholo! Iam vi havos ian....aŭtomobilon, ĉu ne? Subkomprenite: kapdoloron.

Sed la tempo pasis kaj la teĥnologio disvolviĝis. Ĝi ankoraŭ bezonas iomete da benzino por la tiel nomata malvarma starto. Sed danke al interŝanĝo de sperto kun komputilkontrolata injektilo aŭ elektronika fuelinjekto, la misfunkciado de tiaj aŭtomobiloj ĉesis. Do oni povas trankvile posedi tian aŭtomobilon sen problemoj. Bedaŭrinde eĉ teĥnologie la potenco de tiaj aŭtomobiloj estas pli malgranda ol tiu funkcianta per benzino kaj la konsumo de etanolo po kilometro estas pli granda sed eĉ tiel kompare kun la kosto de benzino en Brazilo, ĝi estis dum longa tempo ankoraŭ avantaĝa ĉar mezuma kosto de benzino estas 2,47 realoj (R$) kontraŭ 1,75 realoj po litro.

Lastatempe la kosto de bioetanolo plialtiĝis kaj la avantaĝo malpligrandiĝis kaj la fabrikantoj produktas motorojn kun du sistemoj kaj eĉ tri aŭ kvar. La tria estas natura gaso kaj la kvara estas la pura benzino kiu ne estas vendata en Brazilo. Oni enkondukis fleks-fuelan teĥnologion kiu permesas uzi ajnan miksaĵon inter bioetanolo kaj benzino.

Ankaŭ en Eŭropo oni uzas bioetanolon por aŭtomobiloj, sed nur en proporcio de 5 procentoj uzebla por ĉiuj benzinmotoroj aŭ nun ekde la 1-a de januaro 2011 haveblas la benzino E 10 kun 10 procentoj da etanolo. Tiun E 10 fuelon "digestas" nur motoroj kiuj estas konstruitaj tiucele. En Germanio tio nun estas proksimume 90 procentoj de ĉiuj benzinmotoraj aŭtomobiloj.

Tiu ĉi sonartikolo baziĝas sur koncepto kiun mi ricevis de Jairo Augusto Dos Santos el Brazilo.

Comments

  1. D-ro Itua kuracas mian HIV, mi estis ARV-Konsumo dum 10 jaroj. mi estis en doloroj ĝis mi trovis D-ro Itua en blogs-ejo. Mi sendis al li informojn pri miaj detaloj pri mia VIH kaj mia loko, mi klarigis al li ĉion kaj li diris al mi, ke estas nenio timigita pri tio, ke li resanigos min , li donis al mi garantion, Li petas min pagi por eroj kotizoj do kiam mi kuracas mi montros dankemon mi faris kaj atestante pri liaj resanigaj herboj estas kio mi faros por la resto de vi tie havanta HIV kaj alia malsano povas vidi la bonan laboron de D-ro Itua. Mi ricevis sian herban medikamenton tra la servo de EMS Courier, kiu transdonis al mia poŝtoficejo ene de 5 labordaŭroj. D-ro Itua estas honesta viro kaj mi dankas lin pro sia bona laboro. li ankaŭ agnoskis lin kaj ripozon de miaj amikoj, ĝojas al mi, ke mi ne rajtas preni Pilolojn kaj ke tiu dika bello estas koŝmaro. Vi komprenos, kion mi parolas, se vi havas la saman problemon, kiun mi estis. Havante tiam ne nun tamen. Mi estas senpaga kaj sana Granda Danke al D-ro Itua Herba Centro. Mi ankaŭ havas sian kalendaron ke li ĵus sendis min, Li Kuracas ĉian tipan malsanon Kiel, Kancero, Herpero, Fibromalgia, Hiv, Hepatito B, Hepato / Reno Inflamatorio, Epilepsio, Infekteco, Fibropo, Diabeto, Dercumo, Kupro, Kaj #Anka? revenanta Eksan Amanton Reen .. Jen lia Kontakto .drituaherbalcenter @ gmail.com Aŭ Whats_app Number +2348149277967

    ReplyDelete

Post a Comment

Popular posts from this blog

Fwd: [Bildoj Kaj Tekstoj] Pleneco post eltondo

Landa Kongreso de Esperanto-USA

Bona Espero