Esperanta Retradio: En 1991 disfalis Jugoslavio

disfalis_jugoslavio.mp3 Listen on Posterous

3_%2520yugoslavia_map_1991_sml_en.png&sa=X&ei=2AkHTujWBKnx0gG20ZzeCw&ved=0CAQQ8wc&usg=AFQjCNG2Xy5_Usq0hQPUrrQkO3YPrckkXA

La 25-an de junio 1991 Slovenio kaj Kroatio deklaris sian eliron el la jugoslavia federacia ŝtato kaj la ŝtatan memstarecon. Polico kaj unuoj de teritoria defendo en Slovenio tiam transprenis la kontrolon de la limoj al Aŭstrio, Hungario kaj Italio. Tio kaŭzis reagon flanke de la jugoslavia ŝtatprezidento. Li ordonis al la jugoslavia popola armeo protekti la ŝtatajn limojn: En la nokto al la 27-a de junio jugoslaviaj tankoj enveturis Slovenion el kio sekvis 10-taga milito kiu finiĝis per armistico kiun peris Eŭropa Unio. Mortis tiam 67 homoj. La lasta jugoslavia soldato forlasis Slovenion la 26-an de oktobro de la sama jaro.

Al tiu sufiĉe rapida venko de la slovenoj kontribuis la fakto ke Slovenio havas komunan limon kun Aŭstrio kaj sur la aŭstra flanko la aŭstra armeo haltigis jugoslaviajn militaviadilojn kaj ŝirmis la dorson de la slovenaj defendunuoj.

Dum somero 1991 ekestis milito ankaŭ en Kroatio kaj la situacio tie estis multe pli akra kaj la milito daŭris kelkajn monatojn ĝis kiam ankaŭ Kroatio povis fariĝi suverena ŝtato.

Sekvis la aliaj jugoslaviaj respublikoj. Ĉie okazis militoj kiuj detruis la landon kaj mortigis multajn homojn. Okazis etnaj purigadoj, homoj estis forpelitaj el sia hejmlando kaj multaj fuĝis ekzemple al Aŭstrio. En 1992 fondiĝis el Serbio kaj Montenegro nova jugoslavia restŝtato kiu ankaŭ post kelkaj jaroj disfalis. Fine en la jaro 2008 la serba provinco Kosovo en kiu loĝas je pli ol 90 procentoj albanoj fariĝis memstara ŝtato.

Ĝis nun nur Slovenio povis fariĝi membroŝtato de EU, sed nun la lumo verdiĝis ankaŭ por Kroatio kiu povos aliĝi en 2013. Nun ankaŭ Serbio sendis militkrimulojn al la Internacia Kortumo en Denhago en Nederlando kaj tio malfermas nun ankaŭ ŝancojn de aliĝo de Serbio al EU.

Eble post 10 jaroj la ceteraj eksaj jugoslaviaj ŝtatoj retrovos komunecon en la kadro de Eŭropa Unio.


Comments

Popular posts from this blog

Fwd: [Bildoj Kaj Tekstoj] Pleneco post eltondo

Landa Kongreso de Esperanto-USA

Bona Espero