Traserĉu tiun blogon

2011-06-30

E-Retradio: Bioetanolo por brazilaj aŭtomobiloj

Bioetanolo por brazilaj aŭtomobiloj

bioetanolo_brazilo.mp3 Listen on Posterous

mb_bioetanol_acciona_energ(1).jpg

En Brazilo oni evoluigis post nafta krizo alian tipon de fuelo por funkciigi motorojn de aŭtomobiloj. En la jaro 1975 brazila registaro starigis la programon tiam nomata Pró Álcool (por alkoholo) kaj la fabrikoj de tiuj tempoj kiuj estis tri aŭ kvar laboris en produktado de alkohole movataj motoroj anstataŭ benzino. La alkoholo por tiu uzo nomiĝas bioetanolo. Oni plantas tiucele sukerkanon sur proksimume 1 procento de la brazila teritorio sude de la amazonia pluvarbaro.

De komence la motoroj malbone funkciis kaj ili preskaŭ ĉiam prezentis problemojn kaj paneojn dum matenaj malvarmaj tagoj; la fifamo de tiaj aŭtomobiloj estis tiom, ke inter ni brazilanoj, ni kutime ŝerce diris: aŭtomobiloj je alkoholo! Iam vi havos ian....aŭtomobilon, ĉu ne? Subkomprenite: kapdoloron.

Sed la tempo pasis kaj la teĥnologio disvolviĝis. Ĝi ankoraŭ bezonas iomete da benzino por la tiel nomata malvarma starto. Sed danke al interŝanĝo de sperto kun komputilkontrolata injektilo aŭ elektronika fuelinjekto, la misfunkciado de tiaj aŭtomobiloj ĉesis. Do oni povas trankvile posedi tian aŭtomobilon sen problemoj. Bedaŭrinde eĉ teĥnologie la potenco de tiaj aŭtomobiloj estas pli malgranda ol tiu funkcianta per benzino kaj la konsumo de etanolo po kilometro estas pli granda sed eĉ tiel kompare kun la kosto de benzino en Brazilo, ĝi estis dum longa tempo ankoraŭ avantaĝa ĉar mezuma kosto de benzino estas 2,47 realoj (R$) kontraŭ 1,75 realoj po litro.

Lastatempe la kosto de bioetanolo plialtiĝis kaj la avantaĝo malpligrandiĝis kaj la fabrikantoj produktas motorojn kun du sistemoj kaj eĉ tri aŭ kvar. La tria estas natura gaso kaj la kvara estas la pura benzino kiu ne estas vendata en Brazilo. Oni enkondukis fleks-fuelan teĥnologion kiu permesas uzi ajnan miksaĵon inter bioetanolo kaj benzino.

Ankaŭ en Eŭropo oni uzas bioetanolon por aŭtomobiloj, sed nur en proporcio de 5 procentoj uzebla por ĉiuj benzinmotoroj aŭ nun ekde la 1-a de januaro 2011 haveblas la benzino E 10 kun 10 procentoj da etanolo. Tiun E 10 fuelon "digestas" nur motoroj kiuj estas konstruitaj tiucele. En Germanio tio nun estas proksimume 90 procentoj de ĉiuj benzinmotoraj aŭtomobiloj.

Tiu ĉi sonartikolo baziĝas sur koncepto kiun mi ricevis de Jairo Augusto Dos Santos el Brazilo.

2011-06-29

E-Retradio: Sukera diabeto

Sukera diabeto

sukera_diabeto_.mp3 Listen on Posterous

fb8ed944b1b66bab964c.jpg

Daŭra hiperglukozemia stato (do tro da glukozo en la sango) estas karakteriza por la malsano nomata sukera diabeto (medicin-latine: Diabetes mellitus). Sukera diabeto estas kronika malsano. Ĉe tiu ĉi afekcio, la sangosukera nivelo estas tiom alta (pli ol 125 mg/dl da glukozo en la sango, post manĝ-fasto), ke ĝi aperigas glukozon en la urino post ekmanĝado, efiko kutime uzata por diagnoza urin-testo. Karakterizaj simptomoj de sukera diabeto estas: pliiĝo de malsato, soifo ĝis soifego, troiĝo de urinado. Notindas ke 85-90% de la pacientoj kun sukera diabeto estas dikuloj. Tio montras al ni la gravecon adekvate manĝi por preventi la malsanon kaj por helpi ekvilibri la glukozemion, kiam la malsano jam estas.

Gravas do, unue, korekte manĝi, kaj samtempe praktiki fizikajn ekzercojn. Nur poste oni devas uzi medikamentojn.

Sukera diabeto estas la rezulto de nekapablo digesti glukozon laŭbezone. Ĉar la glukozo ne estas oksidigita aŭ ŝanĝita en stok-formojn je normala rapido, ĝi akumuliĝas en la sango.

Sangosukeraj niveloj reguliĝas per hormonoj sekreciataj el iaj glandoj. La plej grava estas la insulino el la pankreato. Altaj sangosukeraj niveloj stimulas la adekvatan kvanton de produktiĝo de insulino. La insulino tiam helpas formeti glukozon el la sango, transdonante ĝin en ĉelojn kaj akcelante la rapidon, je kiu ĝi ŝanĝiĝas en glikogenon kaj lipidojn.

Oni kuracas diabeton per injektado de insulino aŭ per dozado de drogoj kiuj stimulas la korpon produkti pli da insulino. La diabeto mem povas nun bone esti kontrolata per modernaj metodoj. Laŭregula kontrolo estas grava. Lastatempe en Britio oni kuracis diabeton per speciala dieto de nur 600 kalorioj tage. Tiu dieto kaŭzas malkreskon de grasoteksaĵoj en hepato kaj pankreato kio stimulas la funkcion de la beta-ĉeloj kiuj produktas insulinon.

Laŭ ĵus publikigita studaĵo de instituto Imperial College en Londono la nombro da sukermalsanuloj en la mondo dum la pasintaj 30 jaroj duobliĝis kaj tio ne nur en landoj kiel Usono kie oni havas tre malsanigajn manĝokutimojn, sed fakte en preskaŭ ĉiu regiono de la mondo. Tiu duobliĝo estas kaŭzita je 70 procentoj de la pliaĝiĝo de la homoj kaj je 30 procentoj de pli granda disvastiĝo de la malsano en la tuta mondo.


2011-06-28

Esperanta Retradio: Hubert von Goisern


Hubert von Goisern

hubert_goisern.mp3 Listen on Posterous

hubert-von-goisern-1.jpg


Hubert von Goisern naskiĝis la 17-an de novembro 1952 en Bad Goisern, Supra Aŭstrio. Lia naskiĝnomo estas Hubert Achleitner kaj de sia edzino li transprenis la nomon Sullivan.

Li estas aŭstra kantaŭtoro. Per sia miksaĵo de rokmuziko kun tradicia popola muziko el la Alpoj kaj el la tuta mondo Hubert von Goisern estas internacie konata.

En 1974 la aŭstra muzikisto Wolfgang Ambros komponis la muzikalon "Der Watzmann ruft" (La monto Watzmann vokas). En turneo Hubert von Goisern kaj la grupo Alpinkatzen ludis la muzikalon.

Jen teksto en la regiona dialekto el unu el la fruaj kantoj kaj televida registraĵo el la jaro 1993 ĉi tie spektebla en Jutubo, "Weit, weit , weg" (For, tre for de mi)

Jetzt sind die Tåg schon kürzer word'n
und Blattln fålln a von die Bäum
und auf'm Almasatl liegt schon Schnee.

Jam mallongiĝis la tagoj
kaj la folioj tombas de la arboj
sur la alpaj paŝtejoj jam estas neĝo.

A kalter Wind weht von die Berg
die Sonn is a schon untergangen
und ich hätt di gern in meiner Näh

Malvarma vento blovas de la montoj
jam subiĝis la suno
kaj mi ŝatus havi vin proksime al mi

Jetzt bist so weit, weit weg
so weit, weit weg von mir
des tuat mir schia(ch) und wie

Vi estas for, tre for, nun for, tre for de mi. Suferas mi, eĉ pli.

Du warst wie der Sommerwind
der einifahrt in meine Haar
als wia a warmer Regen auf der Haut

Vi estis kiel la somera vento
kiu eniras mian hararon
kaj kiel varma pluvo sur mia haŭto

Vi estas for, tre for, nun for, tre for de mi. Suferas mi, eĉ pli.

I riech noch deine nassen Haar
i spür noch deine Händ im G'sicht
und wie du mir ganz tief in d'Augen schaust

Mi flaras ankoraŭ viajn malsekajn harojn
kaj sentas viajn manojn en la vizaĝo
kaj vian rigardon profundokulen

Jetzt is bald ein Monat her
daß mir uns nach g'halten håbn
und in unsere Arm versunken san

Nun jam preskaŭ pasis monato
ke ni tenis unu la alian
kaj kuniĝis brakumante

Manchmal ist's mir gestern wars
und manchmal wia a Ewigkeit
und manchmal håb i Angst es war a Traum

Kelkfoje al mi tio ŝajnas hieraŭ
kaj kelkfoje kvazaŭ kiel eterne for
kaj kelkfoje mi timas ke estis nur sonĝo

Vi estas for, tre for, nun for, tre for de mi. Suferas mi, eĉ pli.

Embedded media -- click here to see it.


2011-06-26

Esperanta Retradio: En 1991 disfalis Jugoslavio

disfalis_jugoslavio.mp3 Listen on Posterous

3_%2520yugoslavia_map_1991_sml_en.png&sa=X&ei=2AkHTujWBKnx0gG20ZzeCw&ved=0CAQQ8wc&usg=AFQjCNG2Xy5_Usq0hQPUrrQkO3YPrckkXA

La 25-an de junio 1991 Slovenio kaj Kroatio deklaris sian eliron el la jugoslavia federacia ŝtato kaj la ŝtatan memstarecon. Polico kaj unuoj de teritoria defendo en Slovenio tiam transprenis la kontrolon de la limoj al Aŭstrio, Hungario kaj Italio. Tio kaŭzis reagon flanke de la jugoslavia ŝtatprezidento. Li ordonis al la jugoslavia popola armeo protekti la ŝtatajn limojn: En la nokto al la 27-a de junio jugoslaviaj tankoj enveturis Slovenion el kio sekvis 10-taga milito kiu finiĝis per armistico kiun peris Eŭropa Unio. Mortis tiam 67 homoj. La lasta jugoslavia soldato forlasis Slovenion la 26-an de oktobro de la sama jaro.

Al tiu sufiĉe rapida venko de la slovenoj kontribuis la fakto ke Slovenio havas komunan limon kun Aŭstrio kaj sur la aŭstra flanko la aŭstra armeo haltigis jugoslaviajn militaviadilojn kaj ŝirmis la dorson de la slovenaj defendunuoj.

Dum somero 1991 ekestis milito ankaŭ en Kroatio kaj la situacio tie estis multe pli akra kaj la milito daŭris kelkajn monatojn ĝis kiam ankaŭ Kroatio povis fariĝi suverena ŝtato.

Sekvis la aliaj jugoslaviaj respublikoj. Ĉie okazis militoj kiuj detruis la landon kaj mortigis multajn homojn. Okazis etnaj purigadoj, homoj estis forpelitaj el sia hejmlando kaj multaj fuĝis ekzemple al Aŭstrio. En 1992 fondiĝis el Serbio kaj Montenegro nova jugoslavia restŝtato kiu ankaŭ post kelkaj jaroj disfalis. Fine en la jaro 2008 la serba provinco Kosovo en kiu loĝas je pli ol 90 procentoj albanoj fariĝis memstara ŝtato.

Ĝis nun nur Slovenio povis fariĝi membroŝtato de EU, sed nun la lumo verdiĝis ankaŭ por Kroatio kiu povos aliĝi en 2013. Nun ankaŭ Serbio sendis militkrimulojn al la Internacia Kortumo en Denhago en Nederlando kaj tio malfermas nun ankaŭ ŝancojn de aliĝo de Serbio al EU.

Eble post 10 jaroj la ceteraj eksaj jugoslaviaj ŝtatoj retrovos komunecon en la kadro de Eŭropa Unio.


2011-06-25

Esperanta-Retradio: "Fumado eksmodiĝis"


Second-Hand-Smoke-34494.jpg

Fumado eksmodiĝis

fumado_eksmoda.mp3 Listen on Posterous
Modoj, kutimoj, sintenoj en la socio estas ŝanĝiĝemaj. Bonŝance kelkaj el tiaj ŝanĝiĝoj signifas progreson. Tio certe validas por la malsana kutimo de la fumado. Dum longa tempo la ŝtato iel subtenis la fumadon pro la altaj impostoj kiujn la ŝtato enspezis el la vendado de tabakaĵoj. Sed aliflanke la kostoj por la kuracado de homoj kiuj suferis pri tabakrilataj malsanoj, ekz. pulmokancero ŝanĝis tiun kalkulon kaj montriĝis ke estas pli bone por la tuto de la popolo malakceli la fumadon.
Sed la realigo de tiu intenco estis malfacila tasko. La fumado ja estis akceptita en la socio. Precipe en publikaj lokoj kaj en asociaj kunvenoj fumado estis reganta kutimo. Kiu ne fumis devis elteni la fumadon de la plimulto aŭ forlasi la ejon. Mi mem spertis tion sufiĉe ofte ĝis antaŭ 10 jaroj. En la komenco de kunveno la situacio estis ankoraŭ eltenebla, ĉar ne jam estis tiom da fumo en la salono, sed iom post iom la aero plidensiĝis per fumo. La okuloj ekdoloris kaj ankaŭ la kapo sentis mankon de oksigeno. Tiam mi nur povis forlasi la ejon. Mi konsciis ke mi malbone dormos kaj ke la venonta tago estis por mi tago kun limigita vivosento.
Sed nun dank'al la komunaj klopodoj en la landoj de EU la fumado en publikaj lokoj kaj en gastejoj estis malpermesita paŝon post paŝo. En kelkaj landoj la malpermeso estis tre strikta, dum en aliaj kiel en Aŭstrio oni ankoraŭ toleris la fumadon dum longa tempo ĉar oni timis negativajn konsekvencojn por la turismo. Sed la kontraŭfumaj kampanjoj malrapide efikis kaj la konscio ŝanĝiĝis. La homoj komencis atenti pli pri sia sano, ili sportumis pli en la freŝa aero kaj do la nombro de fumemuloj ŝrumpis. Kaj finfine la nefumantoj atingis la plimulton kaj nun la fumantoj devas peti ĉu ili rajtas fumi aŭ ili vere devas demandi ĉu la fumado ĝenas aŭ ne. Kaj fumanto nun socie estas konsiderata malfortulo, do fumantoj perdis socian statuson.
Nun oni povas manĝi en restoracioj sen esti ĝenata de fumo kaj ankaŭ en diskotekoj devas almenaŭ esti senfumaj zonoj. Mi estas kontenta pri tiu evoluo. Eble iam la fumado komplete malaperos.
Posterous is the place to post everything. Just email us.

Esperanta Retradio: Hejma flegado


Hejma flegado

hejma_flegado.mp3 Listen on Posterous
Granda defio por nia hodiaŭa socio estas la fakto ke pli kaj pli da maljunaj homoj bezonas daŭran flegadon, en multaj kazoj tio signifas 24 horojn tage dum 7 tagoj de la semajno. Ekzistas ja maljunulejoj kie la flegataj homoj ricevas ĉion kion ili bezonas. Sed ĉu vere ĉion? Ili ja devas forlasi sian hejmon en kiu ili vivis dum jardekoj. Ĉiuj memoroj al la pasintaj vivoperiodoj tiel forŝiriĝas kaj ne plu estas espero revidi sian familiaran ĉirkaŭaĵon.
Oni povas facile imagi ke tio signifas por la koncernaj homoj gravan senesperiĝon kaj do aldonan pliakriĝon de la jam tre limigita vivokvalito. Eviti la maljunulejon kaj resti en sia hejmo do estas la deziro de preskaŭ ĉiuj kiuj bezonas daŭran flegadon. Bonŝancaj estas tiuj kiuj havas familianojn (filinon aŭ geedzan partneron) kiuj plenumas tiun taskon. Sed tio signifas por la flegantaj familianoj rezigni pri propra vivo, ĉar ili povas neniam forlasi eĉ nur dum kelkaj horoj la flegendan familianon.
Sed ankaŭ tiuj flegantoj jen kaj jen bezonas ripozon, malstreĉiĝon kaj aliajn vivimpresojn. Helpo do estas bezonata. Kaj bonŝance ekzistas tiaj anĝelinoj: Estas virinoj el malriĉaj regionoj (en la kazo de Aŭstrio ĉefe el Slovakio) kiuj forlasas sian hejmon dum 2-3 semajnoj por loĝi dum tiu tempo ĉe flegenda persono kaj por zorgi pri tiu persono la tutan tempon. Post tiu tempo alterne venas alia flegistino kiu faras la samon. Do ili duonon de la tempo pasigas ĉe la flegenduloj kaj duonon en la hejmlando.
Tiu sistemo de multaj jaroj funkcias en Aŭstrio. Kompreneble tio kostas sufiĉe da mono. Por eviti kostojn la flegistinoj ofte ne anoncis sin ĉe la lokaj aŭtoritatoj kaj do ne pagis impostojn kaj socian asekuron. Sed tio ne estis eltenebla. Nun oni trovis solvon kiel laŭleĝe okupi ilin kaj jen nun la flegado per eksterlandaj flegistinoj tre kontentige funkcias.
Pro tio slovakinoj en Aŭstrio nun ĝuas tre altan simpation. Jen bona ekzemplo de amikeco inter popoloj.

__._,_.__

2011-06-18

Revuoj cifericigitaj ĉe Aŭstria Nacia Biblioteko


From: Roland Rotsaert <roland.rotsaert@gmail.com>
Date: 2011/6/18
Subject: [esphist] Revuoj cifericigitaj ĉe Aŭstria Nacia Biblioteko
To: esphist@googlegroups.com


use_eho_hoch.jpg   annoshow-plus?seite=188900590000000000000001&aid=e0a&zoom=2

Danke al Eddy Van den Bosch, kiu trovis la informoj je http://www.ipernity.com/blog/bernardo/330927, mi eksciis ke la Aŭstria Nacia Biblioteko ciferigis grandan kvanton da E-revuoj (http://www.onb.ac.at/sammlungen/plansprachen/19056.htm - listo poste).

Unuflanke estas ĝojiga afero, aliflanke tiu hazarde trovita novaĵo atentigas pri manko de informinterŝanĝo inter bibliotekoj.

Roland Rotsaert, Marie Popelinplantsoen 3 - bus 0402, 8000 Brugge
www.esperanto-kortrijk.info    www.rotsaert.info

Amikeco. - 1925-1926
Austria Esperantisto. - 1924-1938
The British Esperantist. - 1905-1939
Casopis Ceskych Esperantistu. - 1908-1914
Cosmoglotta (Serie B). - 1935-1948
La dek-sepa. - 1910-1914
La Esperantisto. - 1889-1895
Esperanto. - 1905-1946
Germana Esperantisto. - 1905-1935
Informoj por la anoj de la Austria Katolika Ligo Esperantista. - 1914-1932
Internacia Bulteno. - 1914-1918
Kosmoglott (Serie A). - 1922-1950
Lingvo Internacia. - 1895-1914
Literatura Mondo. - 1923-1938
Pola Esperantisto. - 1906-1937
La Revuo. - 1906-1913
Rund um die Welt. - 1910-1914

2011-06-13

Géza Kurucz retirigxos el Juna Amiko

ILEI devis kun bedauxro sed komprenemo akcepti la deziron de nia tre longtempa redaktoro de "Juna amiko", Géza Kurucz retiri sin el tiu posteno fine de 2011.


estrar4.gif
(la unua de maldekstre estas Géza Kurucz)

Geza estis ne nur la fonda redaktoro de la revuo antaux 38 jaroj, sed ankaux la motoro en la ideo lancxi tian revuon ene de la tiutempa Hungara Esperanto-Asocio, por plenumi evidentan bezonon por la multaj tiamaj lernantoj de Esperanto. Li kun kelkaj aliaj instruistoj povis vidi la similspecajn revuojn je dispono por la lernantoj de aliaj lingvoj, kaj komprenis la valoron aperigi ion similan en Esperanto. Felicxe, li konvinkis la ILEI- kaj HEA-estraranojn pri tio, kaj la revuo ekaperis. Li redaktis la revuon regule de 1973 gxis 1981, kiam li transdonis gxin al Oldrich Kníchal, slovako vivanta en Hungario. Li redaktis gxin gxis 1986, kiam li transdonis la safeton al alia eksterlandano vivanta en Hungario, novzelandano Stefan MacGill. Kiam en 1996, tiu sentis kreskon de aliaj ILEI-taskoj, la revuo denove bezonis redaktoron. Géza precize en tiu jaro emeritigxis el lernejestra posteno, do venis la auxdaca ideo peti lin repreni la torcxon. Felicxe, li tion akceptis, kaj ekde tiu momento li denove sola cxefredaktis la periodajxon gxis 2004 kaj de 2005 la duonon de la revuo, kiu tiam ricevis duoblan amplekson (52 pg).

En 2006 Géza Kurucz estis elektita honora membro de ILEI. Nun 75-jara, li deziras liberigi sin de tiu peza devo trifoje jare lukti kontraux obstinaj limdatoj. "Juna amiko" multe suferos pro tio - Géza el cxiu en la redakcio estis cxiam tiu, kiu orde kaj frue pretigis sian materialon, rigore respektante limdatojn. Ni gxojas, ke Géza pretas plue kaj lauxokaze kontribui kaj helpi, ankaux en la enkondukado de novaj redaktoroj. Per aparta mesagxo, ni alvokos por novuloj eniri la redakcian teamon, aux prizorgi difinitajn rubrikojn.

Géza anoncis sian deziron al ILEI kaj siaj redakciaj kolegoj jam komence de la jaro, donante al la Ligo tempon prepari sin por nova epoko.

La tuta estraro de ILEI, kaj la redakcio kaj teamo de "Juna amiko" kore dankas al Géza Kurucz pro la multjara fidela servado!

--
Stefan MacGill,
prezidanto de ILEI

el [uea-membroj]

-----
fonto: Ret-Info
http://www.eventoj.hu






.




2011-06-04

Nova esperanta retkanalo





PetraPetra

Reta informilo de Esperanto-Asocio de San-Paŭlo

N-ro 37      2011/06/03

Nova eduka kaj distra retkanalo

Freŝdate estis lanĉita nova retejo celanta lernantojn de baza kaj meza Esperanto-kursoj: Facila Vento, por kuraĝigi legemon pere de facilaj tekstoj skribitaj surbaze de 700 plej oftaj radikoj, registritaj de la Akademio de Esperanto en ties Baza Radikaro Oficiala.

La projekton iniciatis la brazilano Emilio Cid, lingva instruisto el la urbo San-Vicente, en la ŝtato San-Paŭlo. De iom da tempo li akompanas la forlasemon ĉe esperantaj kursoj. Laŭ li, estas abundo da lego-materialo en la interreto kaj presita, sed lernantoj ĵus finintaj bazan kurson ne sukcesas ankoraŭ ĝui tiun riĉan lingvan universon. Sen multaj opcioj de facilaj kaj agrablaj legaĵoj, tiuj lernantoj iom post iom malproksimiĝas de eventuala praktika sperto pere de la lernata lingvo.

Ĉiusemajne oni aperigos almenaŭ unu novan tekston, kiun la legantoj povos aŭtomate ricevi per retpoŝto, post rapida registriĝo en la retejo. Per tiu nova servo, la reteja administranto esperas proksimigi la legantojn al praktika uzo de la lingvo, unue per legaĵoj adaptitaj al lingvo facile komprenebla, kaj iom post iom plivastigi la alireblecojn al la esperanta kulturo per aliaj kanaloj, kiel aŭdvidaj rimedoj kaj rekta kontakto kun alilandaj legantoj, helpe de tuj-mensaĝiloj.

Se vi estas kursgvidanto, venigu iom de tiu vento en vian lernoĉambron. Se vi emas al kunlaboro kaj pretas kunblovi la Facilan Venton por ke pli kaj pli da komencantaj legantoj direktu sian veltabulon al praktika uzo de la lernata lingvo, vizitu la retejon kaj kandidatiĝu: <http://facila.org>.

Portugala versio de la supra teksto legeblas ĉi tie


Se ial la bildo ne aperas, musklaku tie ĉi.                  Se vi ne volas plu ricevi tiajn mesaĝojn, bonvolu sciigi nin