Traserĉu tiun blogon

2013-05-03

Aventura montgrimpado en Turkujo

Bankalsonego

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Gian Piero Savio el Israelo


Rememoro el la 2-a Mezorienta Kunveno (2009)

Post tiel nomata "vostobato" de la vintro, kiu kunportis ne kutimajn pluvojn kaj escepte malaltajn temperaturojn, eksplodis ĉe ni la somero, kaj, kvankam ankoraŭ ne oficiale, malfermiĝis la mara bansezono. Dum elfosado en miaj tirkestoj por retrovi miajn  bankalsonojn, mi tute hazarde trafis forgesitan bankalsonegon (vidu en la foto supre). Vi povas rimarki la flamantan desegnon de ĝia ŝtofo sed certe ne pritaksi ĝian longecon: 67 cm.! Mia staturo estas 173 cm., do ili preskaŭ atingas miajn maleolojn. Eble vi vin demandas, kial diable mi aĉetis tian specimenon de okulfrapa rafinita eleganteco. Jen la rilata rakonto.

Dum la 2-a Mezorienta Kunveno de Esperanto en la turka urbo de Iznik (la historia Niĉea) apud la samnoma lago, grupeto de naŭ memfieraj gesamideanoj inkluzive de mi kaj loka esperantisto, decidis ekskursi tuj posttagmeze sur unu el la krutaj allogaj superstarantaj montoj. Dank' al iom malnova minibuso, post duonhoro, ni atingis la finon de la monta serpentuma vojeto flanke de miriga profunda valo kaj ekgrimpis piede. La pejzaĝo pro la kruteco de la deklivoj memoris al mi la Pireneojn. La ĉielo estis duonkovrita sed hela, la temperaturo plezura kaj blovis venteto, kiu portis profumon de printempaj buntaj floroj. En la alia flanko de la valo blankaj bovinoj ŝajnis gluitaj sur la verda fono, kaj ofte aŭdigis la sonon de siaj brutsonoriloj. La pado estis iom kruta sed ni alegre babilante vigle grimpadis. De tempo al tempo ni atingis ebenajn terasetojn, kelkajn kun fontoj kaj bruttrinkujoj, plenplenajn per herbo kaj floroj. La plej kleraj inter ni eĉ klopodis instrui al la aliaj la esperantajn nomojn de la floroj kaj ĉiuj ridante stultiĝis kiel bubeca ferianta lernantaro. Dum preskaŭ du horoj ni grimpis kaj grimpis. La lago en la malproksimo preskaŭ malaperis en la fora nebuleto kaj nia entuziasmo pri la malfacila grimpado tute ne malkreskis malgraŭ la kreskanta laciĝo.

Sed subite, kiel en bone reĝisorita timiga filma sceno, ĉio ĉirkaŭe tre rapide ŝanĝiĝis. Nigraj densaj nuboj aperis el la montara kresto super ni kaj dum momento la vetero fariĝis tre minacanta. Ekflagris lampoj kaj bruo de ventokirloj miksiĝis kun la tondra voĉo. Surprizitaj ni rigardis unu la alian serĉante iun ajn ŝirmejon. Oni kompreneble  eĉ ne pensis sin ŝirmi sub la maldensaj arboj, do ni forkuris al tre malgranda ebenaĵo apud roko. Kaj tiam, ekfalis la pluvo, vere torenta pluvo. Ni, kun niaj malpezaj ventojakoj kaj ŝuoj, post kelkaj sekundoj fariĝis ĝisoste tute malsekaj. Pro la bruego malfacile estis eĉ paroli unu al la alia sed iamaniere ni kaŭrigante kuntiriĝis ĉiuj kune por atendi la finon de la diluvo. Pro la intenseco de la pluvo ni eĉ ne kapablis vidi preter nia cirklo. Tamen, esti ĉiuj kune brakumitaj donis al ni senton de sekureco. Ĝis hodiaŭ mi bone kaj klare rememoras tian kuraĝigan sensacion. La vere grava problemo fariĝis la malvarmo. Post tempo, kiu ŝajnis al mi eterneco, la pluvo tute ne montris malpliiĝon sed la vetero, pro la ventego, laŭgrade fariĝis rimarkinde pli malvarma.

Nia brava gvidanto sciigis al ni per gestoj, ke nepre ni devas malsupreniri. Li ekpaŝis unua kaj ni, nin tenante unu la alian per la ventojako, klopodis marŝi laŭvice. Sed pro la deklivo, nek laŭ la pado, kiu fariĝis kota torento, nek laŭ la flankiĝanta tre glitiga herbo, oni povis ekvilibri. Do, ĉiu el ni, sen kalkuli pri ies helpo, estis devigita piedmane marŝi retrodirekte suben, baraktante tra la kota akvo. Eĉ kiam post duonhoro la pluvo fariĝis nur daŭra persista pluveto, oni nur povis daŭriĝi tiamaniere. Ĉiu el ni, laŭ sia propra rezistkapablo, pli aŭ malpli suferis dum la preskaŭ tri sekvantaj horoj ĝis kiam finfine, daŭre klakigante la dentojn pro la malvarmo, ni atingis la minibuson. Aparte du el la kvar virinoj kaj unu el la kvin viroj aperis elĉerpitaj. Bedaŭrinde ni ne povis flamigi grandan fajron tute senvestiĝantaj kaj devis kontentiĝi per la ne tiom efika hejtado de la malnova minibuso.

Dum la tre malrapida danĝera veturado suben, nia gvidanto subite anoncis, ke ni baldaŭ povos nin bani en naturaj basenoj de varma termofonta akvo. Nian ĝojon preskaŭ fuŝis la pudoro de kelkaj, ne nepre virinoj, kiuj, pro la manko de banvestoj, firme postulis, ke ni revenu kiel eble plej rapide al la sufiĉe malproksima kongresejo, malgraŭ la grava risko de malvarmumo. Bonŝance nia ŝoforo kondukis nin al vilaĝa butiketo, kie ni ĉiuj povis rapide aĉeti malmultekoste la plej bonvenajn, eĉ se vere ne la plej elegantajn kaj laŭmodajn banvestojn. Tiel ni baldaŭ povis mergiĝi en la plej agrabla kaj dorlotanta varma akvo de la mondo kaj mi, fermante miajn okulojn imagis, ke sendube tiel mi sentis min en la patrina ventro.  Fakte, neniu el la grupo, post tia longtempa agrable efika kuracado, suferis pro malvarmumo. 

--

.... Esperanto, mia lingvo, minha língua!

Esperanto@Brazilo - http://esperanto.brazilo.org

No comments:

Post a Comment